Ĉu drono aŭ dronigo?



Kelkaj indikaĵoj suspektigas, ke pro ordono de la Rusa mafio la ŝipestro de la pramŝipo Estonia, ekmalferminte la antaŭan pordegon marmeze por elŝuti kargon kontrabandan, mem nevole dronigis sian ŝipon. Sekve mortis 852 pasaĝeroj. Jen la spekulativa tezo, kiu de tago al tago gajnas pli da impeto, ne nur ĉe iuj sensaciemaj amaskomunikiloj.

Bedaŭrinde la Svedoj planas per betonamaso baldaŭ enĉerkigi la marfunde kuŝantan vrakon de la pramŝipo Estonia kun ties pli ol 700 enŝlositaj kadavroj. Tion oni okazigas kontraŭ akraj protestoj de la parencoj de la dronintoj, kiuj timas pri la funebra digno de la perditoj. La parencoj preferus ekhavi siajn mortintojn en la hejma tombejo ol lasi tiujn en profundo Pozidona. Sed tiu submara sepultejo havos plian efikon. Post tiu procedo la vrako ne plu estos alirebla por spertuloj, ĝi kuŝos sub nepenetrebla tavolo el betono, fortigita per krado el ŝtaldrategoj. La planita operaco kostos pli ol 30 milionojn da ekuoj kaj malhelpos, ke iu plia plonĝista skipo povu esplori la vrakaĵojn. Strange, oni sekretas pri la komencdato de la enbetonigo kaj pri la ekŝipada haveno.

Strategia stratego

Unue oni sciiĝu, ke la ŝiplinio inter Estonujo kaj Svedujo servas grandskale por la kontrabandado de drogaĉoj. Ĝi konsistigas precipan transportvojon por la Rusa mafio, kiu priliveras sian okcident-Eŭropan reton da drogdistribuistoj per la ĉirkaŭvojo tra Skandinavio. Fakte la diversaj pramlinioj inter Baltio kaj Skandinavio estas strategia parto de la droga stratego inter Afganujo kaj okcidenta Eŭropo. Transportiĝas tiuvoje ne nur drogaĉoj, sed kontrabando ĉiuspeca. Jen tamen neniel nova ekkono. Tiu drogvojo estas bonege konata de la vojbordaj aŭtoritatoj respondecaj pri la kontraŭbatalado de organizata krimado.

Sensacia estas tamen sciiĝo pri la enhavo de raporto pretigita por Jelcin de la Rusa KGB pri la aktuala Rusa krimsituacio. Tiu raporto flanke asertas, ke la Rusa drogmafio respondecas pri la averio de Estonia. Efektive tiu "Feliksa raporto", farita de eks-KGB-anoj kaj nomata je Felikso Dzerĵinskij, fondinto de la postepoka KGB, rivelas al ni vere nekredeblan historion.

Dronigu la drogaĉojn

Ŝajnas, ke sur la pramego Estonia troviĝis granda kontrabandaĵo da heroino. Tamen iu konkurencanta krimularo eksciis pri ĝi kaj por damaĝi sian rivalon ĉirkaŭvoje informis la Svedan doganejon pri la ĵus efektivigata transporto. Sed ie en la doganejo sidis informanto de la kontrabandistoj kaj tiu tuj avertis la transportrespondecan mafion pri la atendota razio. Tamen tio okazis iom tro malfrue, ĉar la pramŝipo estis jam forlasinta la havenon Talino kaj troviĝis delonge survoje. Do oni ne plu povis senspektakle halti la transporton.

La loka Estona organizestro de la drogtransporto - laŭ la Feliksa raporto specifa "Jurij" - poŝtelefone kontaktis la ŝipestron Arvo Andersson kaj ordonis, ke li ĵetu ĉiujn pakaĵojn da drogaĉoj en la maron, antaŭ ol enveturi la celhavenon. Tiel la esploroj de la doganistoj maltrafos.

Sed jen ankoraŭ ne la fino de la rakonto. Iom pli poste la ŝipestro ricevis duan alvokon de tiu sama mafiano. Nun oni ektimis pro dua neleĝa kargo. Temis pri ŝarĝaŭtoj ŝarĝiĝintaj per kobalto. Estos granda risko, ke la Svedaj doganistoj, vane serĉante la drogojn, malkovros la kontrabandan kobalton kaj tio evidente estigos kelkajn malagrablajn demandojn. Do la decido de la komisiinta mafio fraziĝis ĵeti la tutan kontrabandan ŝarĝon el la ŝipo, eĉ komplete kun la transportantaj kamionoj. Tio okazu tra la antaŭa pordego, ĉar jen la sola rimedo malaperigi tutajn kamionojn de la ŝipo.

La ŝipestro Andersson protestis pro la vivminaca danĝero malfermi la pruan pordegon meze de maro ŝtormigita de sufiĉe malbonaj veterkondiĉoj. Ĉar tamen oni kutime ne tre longe plu vivos, malobeinte al la Rusa mafio, kaj, ĉar la mafiano jam komencis telefone minaci lin, la ŝipestro cedis kaj promesis ŝuti ĉion marfunden.

La prama prupordego

Se ĉio ĉi veras, estas evidente, ke koncerne tiom tiklan aferon nur la kapitano kaj kelkaj sciantaj oficiroj rajtis efektivigi la necesajn manovrojn. Spertuloj supozas, ke la ŝipestro eĉ persone funkciigis la hidraŭlikon por maŝine malfermi la praman prupordegon. Kion li ĉe tio eble ne sciis, tio estis, ke la hidraŭliko por malfermi la precipan seruron - la tiel nomatan Atlantikan seruron - estas difektita. Do la seruro ne lasis sin maŝine malrigli. Pro tio la pordega skipo kutimis malfermi ĝin per batado kun martelego. Nescie, la ŝipestro ekfunkciigis la hidraŭlikon kontraŭ la rezisto de la ŝlosita kaj ne malŝlosiĝema Atlantika seruro. Ĉar la fortega seruro ne cedis, la premo de la hidraŭliko kontraŭ la pordego krevigis anstataŭe la ĉarnirojn, de kiuj la pordego svingpendis.

La plia evoluo de la katastrofo estas konata. La vizierforma pordego defalis, ŝirante la internan ŝarĝponton kun si. La ŝipo ne plu estis refermebla kaj naĝis kun larĝa malfermita faŭko en maro de ŝtormvipitaj ondegoj. Ĝi post nur minutoj dronis. [plu]

[retro] Tiun tezon, ke la ŝipestro ne estis en sia direktejo hore de la katastrofo, bone subtenas la helpvokoj de la ŝipa radiostacio. Ricevanta ŝipo - fakte alia pramo - surbendigis tiujn kaj oni povis poste identigi la voĉojn de ĉiuj parolantoj. La estro de Estonia definitive ne estis inter ili, do la kapitano ne staris ĉepostene.

La atestantoj

Atestanto pri la du mafianaj telefonalvokoj estis laŭaserte de la Rusa KGB la Estona doganisto Igor Kriŝtapoviĉ. Tiu magnetbende sekrete registris la interparolojn kun Estonia. Tiuj sensaciaj bendoj tamen estas tuj malaperintaj. Pro tiu stranga malapero la tuta historio unuavide aperis al la ŝtataj averiesploristoj malmulte kredebla. Ja mankis ĉiu ajn pruvo.

Aliflanke la Germana ŝipfabrikejo, konstruinta Estonian, estis komisiinta du proprajn spertulojn - la marjuran advokaton Peter Holtappels kaj la ŝipestron Werner Hummel - detale prilumi la katastrofon. Oni volis scii, ĉu estis teĥnika kaŭzo por la forŝirita prupordego, pri kiu la ŝipejo eble estis devonta respondeci.

Nu la komisiito Holtappels ricevis neatendatan leteron el Talino. En ĝi Estona armeoficiro promesis rakonti la fone kaŝatan historion malantaŭ la pereo de Estonia. Holtappels veturis Talinon kaj intervjuis la atestanton. La renkontata armeoficiro asertis, ke la vera kaŝaganto estis generalo Aleksandro Einsein - tre dubinda personeculo, kiu devis demisii de la Estonia armeo pro eksterleĝa komercado kun armoj. Do sufiĉe kredebla aserto.

Spertuloj konkludas

Tuj poste la du fabrikaj spertuloj nun komencis kombini siajn informojn el la Rusa Feliksa raporto kaj tion, kion la Talina oficiro malsekretis, kun la tiamaj depozicioj de kelkaj transvivantoj de la katastrofo. Pluraj eldiroj estis ĝis tiam aperintaj al la spertuloj tro fantaziaj kaj ferakontecaj por esti kredataj. Sed nun subite ĉio perfekte interplektiĝis.

Ekzemple unu transvivanto ĵuris, ke li estas aŭdinta la sonon de la hidraŭlikaj pumpoj, kiuj malfermas la pordegon. Aldone li asertis, ke li aŭdis la tipan ĝemegan sonon de la malfermiĝanta pordego - do tion marmeze! Ĉar oni evidente ne kutimas malfermi ŝarĝpordegojn de pramoj meze de la oceano, oni firme kredis, ke la atestanto ĉe tiu aserto eraris. Alia atestanto rakontis, ke oni estas direktinta de la ŝipkastelo reflektorojn kontraŭ la antaŭa pordega areo - do ŝajne oni volis fari ion prue. Plia atestanto protokolis, ke li estas aŭdinta la startbruon de ŝarĝaŭtaj motoroj kaj havis la impreson, ke iuj veturiloj manovradis. Aldone pluraj homoj asertis, ke la ruliĝado de la ŝipo subite ekhavis tutan alian ritmon mallonge antaŭ la katastrofo. Do jen indiko por spertulo, ke la ŝipestro turnis la ŝipon de ĝia ĝistiama kurso por meti ĝin en pli avantaĝan pozicion rilate la ondadon kaj ventblovadon, kiu efektive permesos duonsekure malfermi la prupordegon. Kiel dirite, tiujn tutajn protokolojn oni ĝis tiam estis malatentintaj, ĉar la eldiroj aperis esti tro nekredeblaj. Oni taksis la vojaĝantojn tro laikecaj por kapabli vere precize priskribi marfakajn okazaĵojn.

Aŭtoritatoj kontestas

La Svedaj aŭtoritatoj kontestas, ke oni sciis ion ajn pri specifa kontrabando sur Estonia. Do la tuta tezo estas koktelo el aventuremaj konjektoj. Tamen retrorigarde des pli stranga ŝajnas al iuj nun la tiama komisio donita al Brita plonĝista skipo detale esplori la submaran ŝipvrakon. Oni fakte esploris ĉiujn ferdekojn de la ŝipo kaj vidbendis la situacion en preskaŭ ĉiu kajuto. Tamen oni tute ne rajtis esplori la aŭtoferdekon - laŭaserte pro sekurecaj motivoj.

En mondo, en kiu mafio bedaŭrinde ne estas iu kineja mito elpensita de troigema Holivuda tekstigistino kaj en kiu la plektiĝoj inter krimeguloj, politikistoj kaj financuloj ĉiutage televidekrane pli klare konturiĝas, ŝajnas tiu furorintrigo tamen kredinda. Evidente nur necesiĝus plia plonĝekspedicio por klarigi la aferon. Oni aldone alkalkulu, ke spertuloj informas, ke la vrako de Estonia estus sufiĉe facile resurfacigebla. Se oni volus tion. Do kiel estas la vero, kiu mensogas kaj kiu kaŝas kion? La monda publiko - kaj des pli multe la parencoj de la pereintoj - rajtas ekscii tion, kio vere okazis. Tamen estas dubinde, ke tiu rajto tre baldaŭe plenumiĝos.

PEJNO Simono