Dormkanto por Mirjam






Dormu infano, dormu - malfruas. 
Vidu, la suno lit-rendevuas, 
Post la montaro ĝi mortas en ruĝo. 
Suno kaj morto - al vi mankas juĝo, 
Lumon kaj brilon vi vidas surface. 
Dormu, vi havos mil sunojn donace, 
Dormu infano, infan' dormu pace! 


Dormu, la vento vespera nun blovas. 
Fonton aŭ celon ekkoni - ĉu povas? 
Nigraj la vojoj obskuras, infano, 
Kaŝe de vi kaj de mi, de la klano. 
Solaj ni marŝas, marŝadas blindule, 
Estas neniu neniun kunule. 
Dormu infano, dormu lulule! 


Dormu infano, aŭskultu ne plu. 
Gravas por mi, sed por vi estu bru', 
Bruo de l' vento aŭ fluo de l' roj', 
Vortoj - ĉu gajno de vivpasa voj'? 
Kion mi gajnis, enfosu kun mi, 
Rajtas heredi neniu do ĉi. 
Dormu infano, ekdormu nun vi! 


Mirjam, ĉu dormas vi, Mirjam filino? 
Bordoj ni nuras kaj fluas en sino 
Sang' de l' estintoj - estontojn ĝi naskas, 
Sango prapatra fieras, senrastas. 
Kiu solecu en korpo patria?. 
Vivo de vi estas vivo ilia. 
Mirjam ekdormu, infan' - vivo mia! 


                       BER-HOFMANO Rikardo
                       Tradukita de PEJNO Simono