de Walter KLAG


La diluvo - ĉu vere puno el la ĉielo?


Noto: Tiu temaro necesigis kelkajn bildojn iom pli grandajn ol kutime en tiu TTT-ejo.


"Estis la plej bela sciencista travivaĵo, kiun ni iam ajn havis," skribis la viena geologo Alexander Tollmann [Aleksander Tolman] al universitata kolego. "La ŝlosilo estis aro da geologiaj faktoj jam konataj, sed ne komprenataj, ĉar neniu rigardis ilin el la ĝusta vidpunkto." Tollmann kaj lia edzino estis la unuaj, kiuj komprenis la kialon de la prainundo, la diluvo. Pri tiu temo baldaŭ aperos libro.

La diluvo estis la plej granda kaj plej katastrofa evento de la homa historio. Ĝi influis la pensmanieron de la homoj kaj eĉ la religiojn. Laŭ Tollmann okazis jeno:

La alproksimiĝo

Bildo 1: Sepobla bato de disfalanta kometo trafis ĉiun mondoparton.
Antaŭ 9550 jaroj la homoj malkovris sur la nokta ĉielo neklaran malhelan punkton. Kelkajn tagojn poste estis klare, ke temas pri kometo. Pri tiu observo oni povas legi en la mitoj de parsoj (Irano), en la biblio, en la tradicio de peruanoj, ĉinoj kaj multaj aliaj popoloj. Kiam la kometo estis jam proksime de la tero, ĝi disfalis - pro la gravitoj de la tero kaj la suno - al sep pecoj. Ĉiu el la kometeroj havis sian tipan voston, kiu poste en la legendoj aperis simbolforme kiel draka vosto (Ĉinio) aŭ serpento (Biblio). La "kapo" de la kometo konsistis ĉefe el akvo-glacio, kaj parte el polvo kaj ŝtonoj. Ĉiutage la terura bildo sur la ĉielo pligrandiĝis, fine eĉ kovris la tutan firmamenton.

La enbato

Bildo 2: Vjet-Namaj drakoj simbolas kometojn enfalantajn la maron.
Laŭ bildo 1, la sep plej grandaj pecoj trafis en oceanojn: Unu sud-oriente de Aŭstralio: sur tiu kontinenta oni trovas tektitojn. Tiuj estas ŝtonoj, kiuj estiĝas pro la varmego kaŭzita de la surbato. En la legendoj de la pra-aŭstralianoj oni parolas pri fajro, kiu plenigis la tutan ĉielon ĝis la tero. Pro doloro la homoj freneziĝis kaj unuj lance mortigis la aliajn. Dua ero trafis la oceanon oriente de Vjet-Namo. Bildo 2 montras du drakojn kun vostoj (simbolo por kometo) kaj sube, inter ili, la marajn ondojn post la falo de la kometa kerno en la akvon. ĉ

Sude de Bharato tria peco falis akven, du pliaj en Atlantikon, du en Pacifikon. Ne estas mirinde, ke ĉie ekzistas popolaj rakontoj pri tiu terura eventego.

Tertremoj

Bildo 3: Ekatokok, la dio de la ventoj, detruas la aztekan mondon.
Neniam antaŭe homoj travivis tiel fortan tertremon, ĉar kometo havas multe pli grandan mason ol meteoro, kaj estas pli rapida. Arboj elŝiriĝis, la tero ekhavis fendojn, ŝtonlavangoj venis de la montosuproj, la tuta pejzaĝo aliformiĝis. Vulkanoj eksplodis.

Ĉirkaŭ la enbatoj disvastiĝis aerprema ondo rapida 1000 km en horo, kiu renversis kaj bruligis arbarojn. levis kaj forportis ŝtonojn. Bildo 3 montras la pereon de la mondo fare de la venta dio Ekatokok laŭ la tradicio de Aztekoj.

En Kalifornio la nordvintunaj indianoj rakontas, ke eĉ la tero brulis kaj ĉiuj herboj kaj arboj cindriĝis. Pra-persoj rakontas, ke eĉ metaloj fandiĝis.

Ondego

Nun sekvis diluvo. Grandaj partoj de la kontinentoj pro ondegoj subakviĝis. Proksime de la trafpunktoj la ondoj estis altaj kelkajn kilometrojn, ĉe kelkaj marbordoj nur 100 metrojn, sed oni scias, ke surteriĝanta ondo rimarkinde plialtiĝas·kaj kapablas supreniri montegon. Bildo 4 estas ilustraĵo por la Metamorfozoj de Ovido, kie la poeto priskribas dronmortantajn homojn kaj brutojn. La rapideco de tiu ondo estas inter 10 kaj 14 km en sekundo. Krome pro la kolizio la akvo ekbolis kaj mortigis tiel ĉian vivaĵon.

En Apokalipso de la biblio skribas Johano jene: "Kaj mi vidis la sep anĝelojn, kiuj staras antaŭ Dio; kaj estis donitaj al ili sep trumpetoj. (...) Kaj la unua (anĝelo) trumpetis kaj (...) triono de la arboj kaj la tuta verda herbo forbrulis. Kaj la dua (...) trumpetis, kaj kvazaŭ granda monto, per fajro brulanta, estis ĵetita en la maron (...) kaj triono de la ŝipoj pereis."

Noktego kaj profunda vintro

Bildo 4: Ankaŭ Ovido priskribis la diluvon.
Babilonanoj skribis, ke "ĉiu heleco iĝis malheleco. Neniu vidis la alian." Persoj rimarkis, ke oni povis almenaŭ iom vidi la sunon kaj la lunon. La nokto daŭris ĉirkaŭ unu semajnon. En Edo (islandaj poemoj) oni legas pri "lupo, kiu voris la sunon". Multe da malpuraĵo venis en la atmosferon, kaj tial nigra, "sanga" pluvo falis. Pro la neklareco de la aero la temperaturoj falis al eble -20º C. Kelkajn monatojn daŭris la vintra vetero.

Pluvado kaj medivenenado

Ĉar la kometopartoj ĉefe trafis en la maron, multe da akvo vaporiĝis kaj sekvis senĉesa pluvo, kiu estis parte ege acida. Tion oni povas facile klarigi: Pro la alta temperaturo oksigeno kaj nitrogeno de la aero sinteziĝis al nitro-oksido, kiu solviĝis en akvo kaj iĝis nitogen-acido. En Apokalipso ni legas: "Triono de la akvoj iĝis absintaĵo; kaj multe da homoj mortis de la akvo, ĉar ĝi maldolĉiĝis."

Pro la radioaktiveco sekvis genetikaj damaĝoj. Denove el Apokalipso: "La formoj de akridoj similis ĉevalojn." Sendepende de tio en sud-orienta Azio oni raportas pri homoj sen membroj, kun nur unu okulo kaj simile.

La Genezo de la biblio evidente estas la priskribo de la rekomenco post la diluvo. Unue revenis lumo, poste apartiĝis ĉielo, akvo kaj seka tero. Revenis herboj, la suno, la luno kaj steloj. Reaperis birdoj, akvobestoj kaj estaĵoj vivantaj sur la tero.

Kiam okazis la diluvo?

Se oni mezuras per modernaj geologiaj metodoj, oni povas konkludi ke ĝi okazis antaŭ ĉ. 9550 jaroj. Tio estas la rezulto de analizoj de tektitoj kaj tiam vivantaj arboj kaj bestoj. Oni povas mezuri la radioaktivecon de C14 (izotopo de karbono) kaj kompari la jaroringojn de diversaj arboj. Tio lasta estas la plej preciza metodo: la dendrokronologio.

Ĉu tia katastrofo ripetiĝos?

Sur la tersurfaco videblas multe da krateroj. Tio pruvas, ke tiaj elkosmaj surtrafoj ne estas maloftaj. Dum la lastaj jardekoj kelkfoje planedetoj kaj kometoj preskaŭ trafis la teron: En 1937 Hermeso - diametro 1,5 km - venis ĝis 600000 km proksime; tio estus ne multe pli ol la distanco tero-luno. Eble tiaj mondvastaj katastrofoj okazas meznombre je tempodiferencoj de 10000 jaroj - kaj ekde la lasta jam pasis pli ol 9500 jaroj...

Walter KLAG
(Monato, 93/6)