|
Cirkulero al neaktivaj Esperantistoj
Aŭdu! Mi ne konas vin
kaj vi do malpli konas min!
Do nek la Francan, nek Germanan,
Anglan, Rusan, nek Hispanan,
ambaŭ ni pritraktas same
Esperanton ege ame.
Kaj ni (eble iom honte)
volas helpi ke estonte
oni uzas en la mondo
Esperanton. Fulmotondro!
Kial do ne vi ĉeestas
kie ni aliaj nestas.
Inter rondo de spertuloj
verdaĵistoj kaj steluloj,
batalantaj donkiĥotoj,
nesaveblaj idiotoj.
Homoj kun obstin' ĝisosta
varbas pri ide' senkosta.
Balbutantaj profesoroj,
elokventaj busŝoforoj,
infaniĝaj maljunuloj,
frumaturaj flavbekuloj,
almozuloj de la stratoj,
spiritistoj kun konatoj.
Purigistoj de fumtuboj,
belulinoj el konkuboj,
kolektistoj de debetoj,
dommastrinoj kun edzetoj,
princoj, popoj, ĝentlemanoj,
komunistoj kaj joganoj
Kolektantoj de poŝtmarkoj,
inĉasantoj viraj ŝarkoj,
metiistoj, korusknaboj,
de Hindujo eĉ nababoj,
majfestenaj eksreĝinoj,
senlaboraj gogoinoj.
Ĉiujn ligas nur rezisto
kontraŭ »NE«-Esperantisto -
homo de solida deco,
teda, stulta normaleco.
Ne konanta la plejmulto
pri la Zamenhofa kulto.
Venu nun al nia rondo
alloganta anakondo
preta por vin ĉirkaŭbraki
kaj etose vin stomaki.
Ni akceptas ĉiun pie
kiu venas neebrie.
Petas mi, ke sen hezito
vi nun venu laŭ invito.
Kredu, se vi plu preferos
resti hejme, ni oferos
pupon trapikitan pingle
al diablo nekstmitinge!
Se la stilo vin ne ĝenas
kaj vi vere al ni venas,
mi promesas levatoron
nuben por forgesi horon
inter birdoj babilemaj
pri aferoj ĉiutemaj.
PEJNO Simono
|