de FELMANO Ulriko
Mi tre ĝojas pri la fakto, ke mia artikolo "Ĉu Esperanto estas sukceso?", kiun mi prezentis al kelkaj amikoj antaŭ ĝia apero en Malbabelo, instigis respondon kaj tiel eble pli vastan diskuton pri tiu grava temo. Aldone mi volas fari kelkajn rimarkojn.
|
Mi ankaŭ estas konvinkita, ke iam pli-malpli ekskluzive regos nur unu lingvo mondvaste; en tiu punkto mi akordas kun Bernd [kritike reaginto] kaj Baha'u'llah (la fondinto de la Bahaa movado). Tion mi ankaŭ konstatis en mia artikolo! Kion mi diris estis, ke tiu lingvo certe estos la angla lingvo, se la Esperanto- movado ne pli aktivos ol ĝis nun. Mi ne kredas je la efiko de manifestoj de tiu tipo de la Praga. [Manifesto de Prago] Mi travivis 6-jaran periodon de intensa politika laboro kaj bone konas tiutipajn manifestojn. Ili/ĝi havus sencon, se influhavaj gazetoj, kiel ekzemple la germana gazeto FAZ (FR, Der Spiegel, Focus), publikigus ilin/ĝin, kvankam mi kredas, ke la Praga teksto (ankaŭ germanlingve) ne estus sufiĉe taŭge formulita por varbi ordinarajn germanojn. Ĝi enhavas dirojn, kiujn mi jam milfoje legis en aliaj manifestoj kaj kiuj ŝajnas al mi ne progresaj, sed neinteresaj kaj arĥaikaj, ĉar tia stilo ne povas allogi hodiaŭajn junulojn. Tion oni rajtas bedaŭri, sed ne malkoncedu. Prezenti tian manifeston al la malmultaj homoj, kiuj jam estas esperantistoj, tute ne havas iun ajn sencan aŭ efikon. Ne helpas, nur esti bone, formuli manifestojn en politikeca, burokrata lingvo, en kiu oni asertas, deklaras, rekomendas aŭ ajnas. Paperoj, kiuj cirkulas ene de nia propra movado, ni havas sufiĉe da; kio mankas, estas la agado, kaj ne nur tio de la neesperantistoj, sed de 95% de la esperantistoj mem. Mi kredas, ke Bernd - same kiel multaj aliaj politikaj "progresemuloj" en la Esperanto-movado (kp. la tezojn de Frank Stocker en ties nova libro) - ne pravas nomi la E-movadon "avangardon". Certe ĝustas, ke la averaĝa esperantisto estas iom (!) pli progresema, tolerema ktp ol la averaĝa ordinara homo. Sed pro tio li ne jam estas "avangarda". "Avangardo" konsistas el tiuj homoj, kiuj antaŭ la plimultularo iras (laŭ germana komunista diro ili estas la "Speerspitze des Fortschritts" [lancpinto de progresado]) kaj al kiuj poste la plimultularo ankaŭ sekvas. Alikaze ili ne estus "avangardo", sed apartuloj, privatuloj aŭ stranguloj, ĉiukaze uloj de aparta, sed ne "avangarda" branĉo de la socio. La E-movado nek je la pinto de la socia progreso iras, kiel Bernd mem diras, nek sekvas al ĝi la socio, kiel Bernd malprave supozas. |
Se mi devus difini karakterizajn trajtojn de la tipa esperantisto, mi dirus: Temas pri klasike edukita homo, kiu konas Goethe kaj aŭdis pri Brecht, kiu havas multajn interesojn, kolektas poŝtmarkojn aŭ similaĵojn, interesiĝas iomete pri fremdaj kulturoj, sed ne volas, ke la homoj el tiuj kulturoj venas al nia lando. Plejparte ne temas pri junuloj, ne pri "avangard"-uloj, ne eĉ pri modernuloj. Mi scias, ke tiuj esperantistoj, kiuj ĝoje flegas E-kontaktojn en Interreto aŭ aktivas en superregionaj E-kunvenoj havas alian impreson, sed tio estas la rezulto de ilia propra marĝeniĝo kaj fortranĉiĝo de la vera socia vivo. Aldone, la plej multaj diskutantoj kaj uzantoj de kaj pri Esperanto en Interreto ne estas esperantistoj, sed homoj, kiuj i.a. interesiĝas pri Esperanto, sed ankaŭ pri Volapuko, Loglan, Klingonaase, la japana lingvo, la ĉina lingvo, LISP, JAVA, kriptologio kaj entute pri ajnaj neordinaraĵoj kaj intelektaĵoj. Nur kelkaj de ili subtenas Esperanton aŭ kredas, ke ĝi solvus iun ajn problemon. La vera kaj averaĝa esperantisto aĝas 60 jarojn, ne 30, kaj nek havas ligon al Interreto nek posedas eĉ komputilon. FELMANO Ulriko Malbabelo 6 (1996) Julio-Oktobro 39 |