de FELMANO Ulriko


Ĉu Esperanto estas aglutina lingvo?


Ĉiam refoje aŭdiĝas inter Esperantistoj same kiel inter ne-Esperantistoj, ke Esperanto estas aglutina lingvo. Kion la Esperantistoj promocias kiel avantaĝon kunportantan logikecon kaj sistemecon, samatempe signifantan, ke Esperanto rilate sian vortaron estas Eŭropeca kaj rilate sian gramatikon Azieca, ekzakte tion riproĉas al Esperanto la propagandistoj de la tiel nomata natureca pritrakto (preskaŭ ĉiam natureca estas sinonimo por okcidenteca romania).

Tiuj ĉi male pli inklinas apogi sin sur la novlatinaj dialektoj kiel la Hispana, Franca kaj Itala kaj enkondukemas tre ofte du genrojn kaj iufoje eĉ nekonstantan prononcon de la litero "c" laŭ la origina fontlingvo. (Ido, Occidental, Interlingua, Latine sine Flexione ktp). Nu pri kio temas alude pri la tiel nomata aglutineco de Esperanto? Kio estas aglutineco kaj ĉu oni entute opiniu Esperanton tipologie aglutina lingvo? Kaj ĉu aglutineco estas Aziaĵo?

Aglutineco difiniĝas kiel la povo kunigi vortojn kaj vorterojn (t.n. morfemojn) donante pli longajn vortojn kaj tion tiel, ke la nove formitaj vortoj, kondiĉe ke oni jam konas ĝiajn elementojn, tuj kompreniĝas (latine gluten - gluo, rezino, tial aglutini - kunglui). Tamen ĉu tio estas jam aglutineco en la lingvotipologia senco?

La eco nomata aglutina estas specialaĵo rilate al la pli aŭ malpli fleksiaj okcidente Eŭropaj lingvoj, afero multe pli specifa ol la simpla iala kunigo de morfemoj en iuj vortoj. Pli ĝuste gravas, ke la verbo estas la ekirbazo de la aglutinado kaj ricevas siajn signifojn per baterio da afiksoj. Tiel estiĝas afiksara verbo okaze kun konsiderinda longo kaj jam kiel vorta unuopaĵo memstare predikatpova. Pliaj proprecoj de aglutinaj lingvoj adicie kunestas.

T.n. aglutinaj lingvoj Esperanto
Multaj semantemaj afiksoj ĉe predikato. Preskaŭ neniuj afiksoj ĉe la predikato, rilataj vortoj kiel prepozicioj. (t.e. izolaj vortoj)
Baza vorto estas verbo. Baza vorto estas nomeno.
Adjektivoj estas plej ofte verbecaj. Adjektivoj plej ofte estas nomenecaj.
Aglutineco deviga, ne elektebla. Aglutinado laŭ gusto plia aŭ malplia (ekz. malgranda aŭ -et).
Nomenoj ampleksiĝas per rilativoj. Nomenoj ampleksiĝas per semantemoj.
Afiksoj ne uzeblaj memstare. Afiksoj uzeblaj memstare

En Esperanto estas tiel, ke por konstrui predikaton la verba aglutinado apenaŭ estas utiligata. La finaĵoj -i, -as, -ata ktp estas nenio alia ol reguligitaj finaĵoj tiaj, kiaj troviĝas en preskaŭ ĉiuj hindeŭropaj lingvoj (vidu sube). Se tiu fenomeno estus jam aglutineco, la Germana, Rusa, Angla ktp estus ankaŭ aglutinaj lingvoj. La sola afikso kutima en Esperanto kaj samtempe malkutima en la listigitaj lingvoj estas la afikso -eg (mi amegas vin - mi tre amas vin). Tamen ankaŭ en Esperanto tiu ne estas la normala konstruaĵo kaj ĝi estas samsignifa kun la analiza formulo kun la adverbo "tre". Tiu lasta estus superflua, se "-eg" normiĝus (respektive superfluas, se iu ne ŝatas utiligi ĝin).

La ekirpunkto de aglutineco en la aglutinaj lingvoj estas la predikato. La tempusoj, aspektoj, parte ankaŭ la personoj (Hungara, Suoma, Turka) kaj la ĝentilformoj (Japana) prezentas sin per partikuloj aŭ afiksoj, kiuj laŭ specifaj reguloj estas donitaj al la verbo. Aldone kapablas tia verbego en kelkaj lingvoj eĉ engluti substantivojn (ekzemple en la Hungara).

Kontraŭe fariĝas la verbaj formoj en Esperanto plene analogie al la okcidente Eŭropaj lingvoj. Verba radiko (ekz. kompren) kompletiĝas per finaĵo por la tempuso kaj la baza aspekto (indikativo, kondicionalo). Ĉiuj pliaj informoj (ekz. pluaj aspektoj, participoj, personoj, pasivo ktp) aperas ekster la verbo, pli ekzakte kiel unuopaj izole distribuitaj helpaj vortetoj normalkaze antaŭ la verbo. Krome ekzistas en Esperanto tiel nomata infinitivo, kiu servas por konstrui specifajn frazojn analogie al la hindeŭropaj lingvoj (ekz. ke-propoziciojn, por-konstruojn). Malsame aglutinaj lingvoj ne posedas specialan infinitivan formon diferenca de la finitiva formo. Pro tio la vortare enlistigita formo estas finitiva kaj tial jam plene predikatigebla.

Krome aglutinlingve ne ekzistas memstara klaso por adjektivoj, kiuj estas tiukaze formale aŭ nomenoj (Turka) aŭ verboj - ambaŭ fleksiantaj koresponde. En la hindoĝermanaj lingvoj estas male adjektivoj propra klaso, origine nomeneca. Tie la nomeno estas baze senfinaĵa. En Esperanto la baza formo estas same senfinaĵa kaj signiĝas helpe de pseŭdofinaĵo -a aŭ -o ne havanta iun kroman signifon. Ĝi nur signas la vortoklason. Kontraŭe al nomeno kaj adjektivo la verbo ne posedas unikan vortklasigan finaĵon. Anstataŭe troviĝas diversaj signoj por la bazaj aspektoj kaj tempusoj (-i, -is, -as, -u, -os, -ata, -ita ktp). La infinitivfinaĵo egalas la slavan infinitivan finaĵon -i. Same kiel en la fleksiaj lingvoj (malsame de la aglutinaj) aldone oni trovas akulumiĝon da signifoj, kio en la lingviko estas ĝenerale akceptata kiel marko de fleksiaj lingvoj. Ne erigebla finaĵo ampleksas plurajn signifojn samtempe, plej ofte kunigante tempuson kaj aspekton (-is - preterito kaj indikativo, -as - prezenco kaj indikativo).

Se nu Esperanto vere aglutinus, povus ekzemple la finaĵa vokalo signi la tempuson kaj aliaflanke la konsonanto la aspekton (indikativon, kondicionalon, volitivon). Ekzemple "i" ĝenerale signus la preteriton (kiel ĉe -is kaj -ita, do ĝi ankaŭ formas infinitivon) kaj "a" signus la prezencon (-us kaj -u povas do same esti prezencaj, tiukaze signas la vokalo "u(s)" la aspekton). La "s" aliakaze, kiu povus signi la indikativon kaze de -is, -as, -os, fiaskus ne korespondante en la finaĵo -us kaj malĉeestante en la finaĵoj -ita, -ata, ota. Pro tio Esperanto definitive ne estas tipeca ekzemplo de aglutina lingvo. Ĝi "nur" regule fleksias.

Jen montriĝas ekzemplo por ilustri la diferencon inter predikatigo en forte aglutina lingvo (tiukaze Japana) kaj en ne aglutina lingvo. Sekve vidiĝas, kiel aglutina lingvo aplikas verbon por esprimi diversajn signifojn. Paralele efektiviĝas la samo pere de la Germana kaj Esperanto por ebligi komparon.

Radiko: versteh (Germana)
kompren (Esperanto)
waka (Japana)
Infinitivo: versteh-en
kompren-i
waka-ru
(estas jam finitiva formo)
Finitiva formo: versteh-e
kompren-as
waka-ru
Predikato:
(kun nula subjekto)
man versteh-t
oni kompren-as
waka-ru
Negacio: man versteh-t nicht
(2 kromaĵoj, 1 afikso)
oni ne kompren-as
(2 kromaĵoj, 1 afikso)
waka-ra-nai
(2 afiksoj)
Participo: man ist nicht versteh-end
(3 kromaĵoj, 1 afikso)
oni ne estas kompren-ant-a
(3 kromaĵoj, 2 afiksoj)
waka-ra-na-kat-ta
(4 afiksoj)
Fakultativo: wenn man etwas nicht versteht
(4 kromaĵoj, 1 afikso)
se oni ne ion komprenas
(4 kromaĵoj, 1 afikso)
waka-ra-na-kat-ta-ra
(5 afiksoj)

Kiel vidiĝas, Esperanto solvas la aferon per kombino de izolaj vortoj (vidu: oni, ne, estas) kaj finaĵoj (vidu: -ant, -a).

Estas substrekinde, ke neniukaze temas pri "speciale" elektitaj ekzemploj. Kontraŭe en ĉiuj ekzemplaj lingvaĵoj temas pri tute normala konstrumaniero. En Esperanto principe ne estas eble, japanmaniere aglutine formi tiujn paradigmojn, kiuj troviĝas en preskaŭ ĉiu supra propozicio. Oni ekzemple ne povas, kio ja necesus en la lasta ekzemplo, efektivigi la aferon per vorto de la tipo "kompren-se-oni-ne-ant-as". En ĉiuj aglutinaj lingvoj aŭ ekzakte aŭ simile tiumaniere tio fariĝas.

Oni povus kompare prezenti dek pliajn okcidente Eŭropajn lingvojn kaj dek pliajn aglutinajn lingvojn, do la rezulto restus egala. La aglutinaj lingvoj efektivigas ĉiun plivastigon de la predikaton per aldono de plia afikso. Tiucele ĉiuj okcidente Eŭropaj hindoĝermanaj lingvoj precipe aldonas plian vortojn, kiuj ie en la propozicio iom izole distribuate lokiĝas. Tiel okazas en la Germana, en Esperanto kaj en la Franca.

Tio, kio estas alkondukinta al tiu miskompreno rilate la aglutinecon de Esperanto, estas ties povo pere de afiksoj multoble etendi nomenojn (substantivojn kaj adjektivojn). Do tiaĵo ne nomiĝas aglutineco sed kompozicio aŭ sintezo.

EsperantoGermana
maŝin-oMaschin-e
maŝin-ist-oMaschin-ist
maŝin-et-oMaschin-chen
maŝin-et-ist-o
maŝin-et-ist-eg-em-ul-ego
(Certe permesata, sed apenaŭ komprenebla)

Kvankam la eblo de libera vortkonstruo facinegas, oni ne pretervidu, ke ja temas principe pri la sama rimedo, kiu jam troviĝas en la okcidente Eŭropaj lingvoj (komparu supre la unuajn tri vortojn kaj Esperante kaj Germane). Temas pri kompozicio.

Germanaj sintezaĵoj kiel "Verkaufsberater", "Vereinheitlichungsbestrebungen" kaj "anwendungsorientiert" estas ekzakte de la sama kalibro. (Ver - okazaĵa prefikso, ein - semantemo, heit - abstraktaĵa afikso, lich - maniero, ung - substantivigo, s - ligilo, be - prefikso, streb - semantemo, en - pluraliga sufikso). Se Esperanto estus pro tio ĉi jam aglutina, la Germana devus egale esti aglutina lingvo. Jen ekzemplo de kompozicio el la Sanskrita, lingvo, kiun multaj taksas la plej ekzempliga lingvo rilate fleksion:

devagandharvamanusoragaraksasan
(signifanta - dioj, gandharv-oj, homoj, serpentoj kaj raksas-oj.)

Ŝajnas ke tio, kio estas ĉiutaga jam en nia gepatra lingvo, tiom fascinas nin en Esperanto rezulte unuaflanke de la tiea reguleco kaj duaflanke de tio, ke ni ne plene konscias pri tiaĵoj en niaj propraj etnaj lingvoj. Ekzemple kiel Germanoj ni neniam lernis logike dedukti, ke la Germana "-heit" formas abstraktaĵon kaj ke "-ist" formas profesiulon kaj simile. Germane ni konstruas tiajn vortegojn intuicie, do Esperante ni kutimas sintezi tiaĵojn cele kaj tial konscie. Estas menciinde, ke ekzemple Francoj iom malpli tendencas ŝati tiajn sintezaĵojn. Pretere estas la Esperantaj afiksoj kiel -ist, -an, -in ktp ĉiuj devenintaj el fleksiaj Eŭropaj lingvoj kaj ne el aglutinaj. [plu]

[retro] La fenomeno de la enhava plivastigo de substantivoj helpe de afiksoj estas en la aglutinaj lingvoj nur malofte renkontebla. En tiuj ĉi lingvoj sencaj brikoj kiel granda, malgranda, bela, abstraktaĵa, ktp neniam estas afiksataj. Proprasence tiaĵoj estas tipo de adjektivo plivastiganta la bazan nomenon (atributoj). Kontraŭe aglutine aldoniĝas brikoj al nomeno nur por klarigi la rilaton inter la vortoj en la propozicio. Jen tasko, kiun Esperanto plenumas same kiel la Eŭropaj lingvoj per prepozicioj, pronomoj kaj artikoloj. Pri tio jen denove ekzemplo, tiufoje kompletigata per Angla kaj Turka versio.

Radiko: Tisch (Germana)
table (Angla)
tablo (Esperanta)
tsukue (Japana)
masa (Turka)
Nominativo: der Tisch
the table
la tablo
tsukue-wa
masa
Posesivo: des Tisch-es
of the table
de la tablo
tsukue-no
masa-nin
Du nomenoj: die Tischoberseite
the surface of the table
la supraĵo de la tablo
tsukue-no-ue
masa-nin ustunde
Lokativo: auf dem Tisch
on the table
sur la tablo
tsukue-no-ue-ni
masa-da
Rilato inter du nomenoj: Auf dem Tisch ist eine Zeitung.
There is a newspaper on the table.
Jen gazeto sur la tablo.
Tsukuenoueni zasshiga. (Nun Japane skribita sen streketoj)
Masada gazete var

La preskaŭ kompleta kongruo de la propozicia konstruo en Esperanto kun la konstruo en la Germana (Itala, Franca, Angla) kontraste al la tute aliaspeca konstrumaniero en la Japana kaj Turka supozeble sufiĉe bone evidentiĝas.

Jen ankoraŭa bombono el la Hungara:

megkelkaposztastalanitotattok
(vi estas farigintaj ĝin sen brasiko)

Klopodu iam esprimi tion per sola vorto en Esperanto! Bonan ŝancon!

La aglutinaj lingvoj akumulas multe da aldonaj semantemoj ĉe la verbo. Ĉe la nomenoj ili posedas kontraŭe al Esperanto tre akuratan signaron por lokeco kaj intervortaj rilatoj. Tial la aglutinaj lingvoj konsiderinde malpli estas devigataj aldoni al la jam ĉeesta afikshava nomeno iun kroman prepozicion. Ili ankaŭ ne uzas semantemajn afiksojn tiuloke. En la hindeŭropaj lingvoj estas pli ofte troveblaj - ĝeneralaj malakurataj prepozicioj kombinataj kun ankoraŭ pli malakurataj kazoj. Nur per esplorado de ambaŭ kunaj estas la sencenhavo sufiĉe fidele akirebla (slavaj lingvoj, Germana kaj latino) aŭ, missekve de la forfalo de la nomena fleksio, se al la pronomoj pluaj vortoj algrupiĝas - ekzemple verboj (kiel Angle, liverante la tipe Anglajn idiomaĵojn) aŭ ekzemple pronomoj (France, Germane, Angle). Tiurilate Esperanto definitive situas en la tendaro de la hindeŭropaj lingvoj, ja utiligante prepoziciojn parte kun kaj parte sen akuzativo (antikve hindoĝermana aŭ slava-germana-latina sistemo) kaj kombinante verbojn kun prepozicioj (ekzemple pripensi), kvankam ne tiom vaste kiom ĉe la Angla. La aglutinalingva solvo tute ne estas aplikata kaj konforme al la aktuala gramatiko de Esperanto ne estas aplikebla. Apoge jen ilustraĵe refoje aro da ekzemploj (la streketlinio montras la limon inter pure afiksa sistemo kaj prepozicia sistemo), Nun sekvas pliaj malsamaĵoj inter aglutinaj lingvoj kaj okcidente Eŭropaj lingvoj. Ĉiujn aglutinajn lingvojn konatajn de la aŭtoro karakterizas la sekvontaj aldonaj proprecoj. Ekzemplige prezentiĝas du diversaj semantikaj kazoj. Unu el tiuj havas en kelke da hindeŭropaj lingvoj morfologian korespondaĵon (t.s. ĉe la vorto signiĝas), la alia ne.

Dativo:

pincer-nek (H) Dativa afikso rekte ĉe nomeno, prepozicio ne necesa.
garson-a (T) Egale al Hungara
ofiziant-u (R) Dativa afikso ĉe nomo, formo dependas de nomeno. Prepozicio ne necesa.
einem Kellner (G) Por montri dativon fleksiita artikolo necesa, ĉar ĉe multaj vortoj dativfinaĵo mankas.
to a waiter (A) Prepozicio necesa, ĉar dativilo mankas kaj ĉe substantivo kaj ĉe artikolo.
al kelnero (E) Prepozicio necesa, ĉar dativilo mankas kaj ĉe substantivo kaj ĉe artikolo.

Ilativo:

haz-ba (H) Ilativa afikso rekte ĉe nomeno, prepozicio ne necesa.
ev-e (T) Egale al Hungara
v dom (R) Prepozicio plus nula afikso. Nur ambaŭ kunaj unusencigaj in ein Haus
hinein (G) Prepozicio plus afikso antaŭ nomeno. Nomeno en akuzativo (ne ĉiam signebla) kaj helpa adverbo
into a house (A) Prepozicio (pli ekzakte du kunigitaj) plus artikolo
en domo-n (E) Prepozicio plus akuzativa afikso

Kaj tiel okazas ankaŭ en la plej multaj aliaj kazoj. Aglutinaj lingvoj posedas por tre multaj rilatoj propran afikson aŭ kazon, dum kontraŭe la hindoĝermanaj lingvoj povas signi tre malmultajn kazojn ĉe nomeno. Ju pli komplika estas la rilato esprimota en ne aglutina lingvo, des pli necesiĝas aro da kromvortoj.

Jen ankoraŭ du Hungaraj kaj poste kelke da Japanaj ekzemploj.

El la Hungara:

Nemetorszag-bolel Germanujo
vizz-elper akvo

El la Japana:

daigakku-gala universitato
daigakku-wajen la universitato
daigakku-ola universitaton (akuzativo)
daigakku-eal la universitato (almovo)
daigakku-nial la universitato (dativo)
daigakku-madeen la universitaton
daigakku-deen la universitato
daigakku-karade la universitato (demovo)
daigakku-karael la universitato (demovo)
daigakku-node la universitato (genitivo)
ktp

Skemo:

Hungara:radiko + 1 afikso
Japana:radiko + 1 afikso
Esperanta:radiko + 1 ĝis 3 vortoj + 0 aŭ 1 afikso
Germana:radiko + 1 ĝis 3 vortoj + 0 aŭ 1 afikso

Certe ekzistas situacioj, en kiuj la Hungara kaj Japana unuaflanke utiligas prepoziciojn kaj en kiuj ili duaflanke aplikas afiksoparon rekte ĉe la substantivo. Tamen tiuĉilasta formulo estas en hindoĝermanaj lingvoj ne ebla.

Estas notinde, ke la multsignifeco de la Esperanta prepozicio "de" ne ebligas diferencigo inter posesivo, aganto, ablativo, kaj diveno (oni ankaŭ ne aldonas akuzativon kiel distingilon kontraŭe al la kazoj de la aliaj plursignifaj prepozicioj). Nur per la kompleta kunverba propozicio la signifo komprenebliĝas (per aldono de ĝis 3 kromaj vortoj). Tiu konstrumetodo estas karakterizaĵo de la Angla (t.n. idiotismoj.) Parenteze la plursignifeco de la Esperanta prepozicio "de" - kiel entute la maĵorio de la vortaro - estas pruntita de la Franca lingvo.

Ne konsiderante estontajn esplorojn, la aŭtoro konkludas jene:

  1. Esperanto posedas propraĵojn de tipecaj aglutinaj, izolaj kaj fleksiaj lingvoj.
  2. Malgraŭ siaj aglutinaj elementoj Esperanto tre similas, ne nur per sia vortprovizo, sed ankaŭ per sia morfosintakso kaj la konstruo de ĝiaj gramemoj, al la okcidente Eŭropaj lingvoj kaj tute ne al la lingvoj, por kiuj la termino "aglutina" estas elpensita.

Lastavice estu rimarkate, ke aglutineco neniukaze estas ekzempliga karakterizaĵo de la Aziaj lingvoj. Ĝuste la Ĉina (malnova disputo: ĉu izola, ĉu polisinteza?), sed ankaŭ la Taja, Birma, Vietnama ktp ne estas aglutinaj. Aliaflanke multaj aglutinaj lingvoj troviĝas mem en Eŭropo (Hungara, Suoma, Estona, Lapona kaj kelke da pliaj "malgrandaj" lingvoj). La defenda argumento, ke tiuj ĉi lingvoj enmigris el Azio, estas rifutebla per tio, ke la samo ankaŭ pravas pri la hindoĝermanaj lingvoj (la sola hodiaŭ vivanta lingvo de Eŭropo, pri kiu oni supozas "nemigreman" pasintecon, estas la Vaska (Eŭskara). Pro sia polisinteza strukturo tiu ĉi troviĝas komplete ekster la kadro de la hindoĝermanaj lingvoj kaj gramatike tiu ĉi pli similas al la aglutinaj lingvoj).

La esprimo "Azia" kiel sinonimo por "aglutina" estas lingvike malĝustega. Krom tio tia miskomparo konsiderinde erarigas, ĉar 80 elcentoj de la Azia enloĝantaro tute ne parolas aglutinan lingvon.

(C) FELMANO Ulriko - Kritiko petata. Lasta aktualigo je la 20-a de februaro 1994.

Tradukis el la Germana PEJNO Simono je la sama tago.


Literaturo:

Collinson, W.E. : Klasado de lingvoj laŭ strukturo kaj la loko de Esperanto inter ili. En: J. Muusses Purmerend (1955): Elektitaj prelegoj (1949-1954), Oslo 1952, p. 14-20.

Comrie, Bernard : Language Universals and Linguistic Typology. Oxford: Basil Blackwell 1989.

Croft, William : Typology and universals. Cambridge: Cambridge University Press 1990.

Loetzsch, Ronald: Tempus, Passiv und Aspektualitaet im Esperanto. En: Zeitschrift fuer Phonetik, Sprachw. u. Kommunikationsforschung (Berlin) 44 (1991) 4, p. 402-414.

Piron, Claude : Esperanto - ĉu Eŭropa aŭ Azia lingvo ? Rotterdam: UEA 1977 (Ankaŭ ricevebla Franclingve kaj Germanlingve).

Skaliĉka, Vladimir : Typologische Studien. Braunschweig, Wiesbaden: Vieweg 1979. (El serio "Schriften zur Linguistik", vol.11. Originalo ĉeĥlingve.) ISBN 3-528-03710-5.

Spitz, Erich : Esperanto - eine agglutinierende Plansprache. En: Zeitschrift fuer Phonetik, Sprachwissenschaft und Kommunikationsforschung (Berlin) 35 (1982) 5, p. 522-529.