de Rick HARRISON (1997-2-24)


Adiaŭe al helplingvoj




Ekde almenaŭ 300 jaroj ardas disputo, kiu ne malofte similas al milito per vortoj. Homoj, subtenante la akcepton de arte farita lingvo kiel rimedo por tutmonda interkomunikiĝo, jam dum pluraj jarcentoj kaŝpafas unu kontraŭ la alia kaj interkvereliĝas pri detaloj. Mi mem jam foruzis plurajn jarojn de mia vivo, partoprenante en tiu neĉesema disputo. Por festi mian eskapon de la helplingva kredaro kaj por starigi specon de averta tabulo savonta estontajn vojaĝantojn kontraŭ enfalo en la saman glutsablejon, mi volus ĉi-teme dividi kelkajn pensojn.

Publika akcepto de planlingvo estas ege malprobabla

Rilate etnajn lingvojn oni pretas akcepti neregulaĵojn kaj malfacilajn propraĵojn simple pro tio, ke "jen tiel, kiel la lingvo funkcias." Tamen turniĝante al arte faritaj lingvoj, homoj inklinas submeti la gramatikon kaj vortostokon al mikroskopa esploro kaj ĉagreniĝas pro ĉiu ajn lingvero ŝajnanta arbitra, neregula aŭ alie malagrabla. Ĉiu, kritikeme esplorante proponon pri helplingvo, sukcesos trovi ion malakcepteblan, sed verdire ankaŭ ĉe la ĝenerala publiko la forto de la malakceptemo povas esti tre rimarkinda. Ekzemple, iam mi aŭdis raporton de atestanto pri tio, ke la studentoj en kolegia lingvistika klaso ridegis kaj ridaĉis, sciiĝinte, ke per intermeto de afikso la Esperanta vorto "patrino" estas derivata rekte de la vorto "patro". Sendube la ĝuste samaj studentoj aŭskultus tute senbrue kaj respektoplene, se oni rakontus al ili pri iu etna lingvo havanta identan propraĵon.

Homoj pretas akcepti arbitrajn kaj neregulajn propraĵojn elpensitajn aŭ toleratajn de tuta kulturo. Tamen ili ne pretas akcepti samspecajn "cimojn" en lingvo, kiun unu aŭ kelkaj helplingvuloj konscie kreis. Aliflanke tute maleblas krei planlingvon, kiu ne havas iujn neakceptindajn propraĵojn. Sekve, la publika akceptado de konstruita helplingvo estas ege malprobabla.

La plej multaj helplingvuloj estas disputemaj

La debato pri dezirindaj karakterizaĵoj de helplingvoj jam tempestas tra pluraj jarcentoj. Ĝi entenas plurajn debaterojn, pri kiuj neniam ajn estos akordo, ekzemple ĉiudirektan juston ekirbaze de apriora vortostoko kontraste al la familiareco kaj lernfacilo (por kelkaj) ekirbaze de aposteriora vortostoko. Nu, kiuspecaj homoj plonĝas en medion, kies membroj implikiĝas en jam jarcentojn daŭrantaj debatoj, kie oni atendu nek solvon nek akordon? Homoj, kiuj volonte kvereladas - plej supozeble.

En specifaj Interretaj forumoj kaj retpoŝtaj distribulistoj la senĉesa gurdado de la helplingvuloj pri siaj laŭdogmaj malakordoj faris ilin parioj inter la aliaj prilingvaj hobiuloj. Multaj uzantoj de la forumo sci.lang pretigis kompleksajn neniigajn dosierojn por forfiltri ĉiujn mesaĝojn rilatantajn al la timegata temo helplingvo. Almenaŭ iun fojon la estro de conlang, retpoŝta listo okupiĝanta pri planlingvoj ĉiuspecaj, taksis necesa krei apartan forumon por enloĝiĝi la helplingvulojn kaj iliajn disputojn. Tiu strategio iugrade sukcesis, kvankam kelkaj de la pli disputemaj helplingvuloj plu embuskas en conlang, laŭoportune klopodante remalfermi malnovajn vundojn. Kelkaj lingvokonstruantoj, kiuj havas nehelplingvajn interesojn, retiris sin de la publikaj Interretaj forumoj por reekuzi por sia korespondado la eksmodajn rimedojn retpoŝto kaj realpoŝto. Nur tiel ili povis komuniki kun homoj kun samaj interesoj, ne plu bezonante salteviti la transversan pafadon de la helplingvuloj.

Iam kaj iam la sankta milito inter la por- kaj kontraŭ-Esperantaj partizanoj enrompis en la leterajn kolumnojn de gravaj revuoj; ĉe tio oni ricevas la impreson, rigardante al la mikrofilmaj registraĵoj de tiaj debatoj, ke la redaktistoj tre akre bedaŭris esti entute allasintaj la temon. Kaj plej ofte populartemaj revuoj, publikiginte unu artikolon pri helpaj lingvoj, neniam denove tuŝas la temon. Jen supozeble konscia decido rezigni pri la afero sekve de amasoj da malamplenaj leteroj kaj zelota propagando alsenditaj de helplingvuloj. Konsentite, jen nur spekulacio, sed, ricevinte mem kelkajn konsternegajn specimenojn de tia poŝto responde al obskura novaĵletero, kiun mi iam publikigis, mi kredas tiun spekulacion ĝusta.

Estas eĉ tiel, ke kelkaj helplingvaj projektoj, kiuj ŝajnas - supraĵe - esti gestoj en la direkto de unuiĝo, malkovriĝas - post pli detala esploro - kiel subtilaj atakoj cele al aliaj helplingvuloj. Bona ekzemplo de tio, estas mia propra piloriinda eseo "Proponitaj gvidkriterioj", en kiu mi konstruis komplikan teksaĵon el raciigoj por konvinki min mem, ke specifa teĥniko de lingvokonstruado estas iel subtenata de pli da objektivaj indikoj, ol aliaj teĥnikoj. Mi ekkonas, retrorigarde, ke tiu eseo parte estis klopodo klarigi miajn obĵetojn kontraŭ aliaj helplingvaj proponoj laŭ maniero, kiu malebligis ĉiun ajn kontraŭreagon - alivorte, jen klopodo ataki la laboron faritan de aliaj sen doni eblon respondi al la atako.

Alia ekzemplo de tiu ĉi pli subtila atakstilo estas la provo organizi baloton en helplingva distribulisto - voĉdonon por sciiĝi, kiujn helplingvojn la listanoj apogas. Memkompreneble, specifaj helplingvoj "devis" esti ekskludataj de la baloto; kaj, se vi ĵus komencis desegnumi helpan lingvon, vi prefere tuj remetu viajn buntajn krajonojn en ilian skatolon, ĉar la listanaro estos jam findecidinta, antaŭ ol via vortostoko entute kompletiĝos. [plu]

[retro] Malgraŭ tio oni rajtus ĉi-vespere trankvile dormi, konsciante, ke la rezultoj de tiu baloto neniel malhelpos al helplingvuloj ankaŭ estonte krei, publikigi kaj senfine pridisputi siajn nenombreblajn proponojn.

La emo de la helplingvuloj viglege kaj ĝisgurde daŭrigi ilian argumentadon pri la ĉiam samaj demandoj en ĉiu ajn forumo preta toleri ilin, certe kontribuas al la nocio inter la spektantaro, ke helplingvuloj estas strangeguloj. Mi demandas min, ĉu la helplingvuloj iam paŭzas por pripensi la efikon de sia teniĝo al la publika akceptemo de konstruita helplingvo. Ĉu eble la kverelemo de la helplingvuloj estas pli forta ol ilia amo al la idealo, kiun ili laŭdire dividas?

Helplingvoj kaj artlingvoj: kontrastoj kaj kunaĵoj

La termino "artlingvo" celas planlingvon, kiu estas fasonita por plaĉi sian kreinton kiel verko de lingvistika arto. La eseo de Tolkjeno "La sekreta malvirto" estas la fakta manifesto de la artlingvuloj.

Artlingvuloj fasonas lingvojn laŭ sia propra gusto kaj tute malkaŝe konfesas, ke ili laŭguste agas. Helplingvuloj ne malpli sekvas sian preferon, sed kelkaj el ili obstine neas tiel esti agintaj, citante statistikojn kaj umadajn raciigojn pri imagaj lingvouzontoj por pravigi la starpunkton, ke nur ili estas trovintaj la ĝustan metodon por tajli planlingvon. La fakto, ke centoj da aliaj helplingvuloj biris al la precize sama uzontaro, sed starigis ege malsamajn konkludojn pri la konvena interlingvo, tute ne impresas la aktualan helplingvan desegnumanton. La sento, ke "ĉiuj aliaj malpravas" ŝajnas speciale abundi inter helplingvuloj.

Kelkaj helplingvoj aspekte plaĉas, kvankam malmultaj montras brile multe da imagpovo. Sed se oni proponus tiujn interesajn projektojn al la mondo kiel artlingvojn anstataŭ ol kiel helplingvojn, oni certe taksus ilin granda sukceso, ĉar la sola celo de artlingvo estu ja plaĉi al sia aŭtoro kaj ties samideanaro. Sed pro tio, ke tiuj projektoj estis proponataj kiel tutmondaj helpiloj kaj la mondo malatentis kiseme brakumi ilin, oni taksas la projektojn malsukcesoj.

Helplingvuloj okaze esprimas surprizon, ke homoj interesiĝas pri artlingvoj kiel la Klingona aŭ la lingvoj de Tolkjeno. Ŝajnas plene konsterni ilin, ke la fantazia kaj festa etoso de artlingvo nature pli allogas ol la agreseme disputa etoso de helplingva komunumo.

La diferenco inter tiuj du sociaj etosoj estas notinda. La helplingva medio estas baze konkurenca; la publikigo de nova projekto estas subtila rimedo informi tiujn, kiuj antaŭe publikigis ion, ke ili fuŝis, kaj ke nun nur la aktuala helplingva fasonanto elmontras, kiel oni ĝuste fasonu. La plej multaj helplingvuloj, kiuj ekzamenas novan projekton, faras tion por trovi malfortojn, kiujn ili povos kritiki. La artlingva medio estas ĉi-rilate iomete pli kunlaborema kaj artlingvuloj pli probable pritraktos la fortojn de la nova projekto prefere ol serĉi iun malforton atakotan.

Dum helplingvuloj pretendas, ke pli perfekta desegnumo allogos adeptojn al la lingvo, normaluloj (t.e. ne-lingvofanatikuloj) laŭŝajne plej ofte studas lingvojn, nur pro tio, ke la kulturoj, kiuj naskis la lingvojn, faras tiujn interesaj; do jen la lingvanoj pli ol la lingveroj, kiuj prezentos alstrebindajn konversaciojn, aŭskultindajn radiajn dissendojn kaj konindan literaturon. La aŭtoroj de novaj tutglobaj helplingvaj projektoj foje fanfaronas, ke iliaj lingvoj ne apartenas al iu unusola kulturo. Bedaŭrinde ĝuste tiu ĉi neligateco malfaciligas al tiaj projektoj veki intereson. Artlingvoj ofte rilatas al reala subkulturo aŭ fikcia popolo, kaj rekte tio donas al ili la specifan fajreron de ligateco, kiu tiom dolorige mankas al la plej multaj helplingvaj projektoj.

Konkludoj

La serĉo pri helplingvo plaĉa al ĉiu similas la serĉon pri la senĉese turniĝanta maŝino - alivorte ĝi vanas.

Se en nia mondo neatendate evoluus subita soifo je helplingvo, troviĝas jam mil pretaj solvoj, el kiuj oni povus elekti. En la surmerkatiga ĵargono, la proponado de konstruitaj helplingvoj ege superas ties postuladon.

La pludaŭra gurdado de la jam jarcentojn malnovaj disputoj pri desegnumaj kriterioj por helplingvoj estas damaĝa. Ĝi kreskigas la malŝaton inter la frakcioj kaj eĉ pli makulas la publikan imagon pri helplingvuloj.

Ĉi-tiale mi nun retiras min de la helplingva medio. Do, ĝis la, kaj dankon pro ĉiuj ĉi pervortaj litkusenaj luktoj.