Ŝtato de suno - Kvinslando
De Sidnejo ni daŭrigis nian vojaĝon al la varma nordo. Dum kvar tagoj en Cairns ni partoprenis ekskursojn al pluvarbaroj kaj koralorifoj. Ni promenis laŭ maldikajn vojojn en dikaj, malsekaj kaj sekaj arbaroj, la suno iomete brilis inter lianoj kaj plantoj. Bestojn ni ne renkontis, sed multaj birdoj kantis (diris aliaj, mi nenion aŭdis). Nomŝildoj informis pri la plantoj. Sur malsekaj, falintaj arboj kreskis iomete da fungoj. Dum ekskursoj oni montris al ni lagojn - ili ŝajnis esti valoraj vidindaĵoj - kaj akvofalojn.
Meleagrojn ni vidis ĉe la landvojo. Ankaŭ kasuario, danĝera birdo, kiu ne kapablas flugi, havis manĝopaŭzon tie.
Dum unu ekskurso estis paŭzo por rigardi ornitorinkon, sed ĝi ne aperis antaŭ ni. Temas pri duonmetra, brunhara besto, kiu vivas ĉe riveroj kaj manĝas krabojn, vermojn kaj insektojn, kiujn ĝi kaptas per siaj naĝmembranoj. Ornitorinko (platypus) pezas 2 kg. La ino naskas du ovojn, kiujn ŝi kovas. Kiam la idoj eloviĝas, ili estas blindaj. Jam post kvar monatoj ili povas kuri kaj memstare kapti nutraĵon.
La ekskurso al la koralorifoj kondukis nin per ŝipo tra dumetraj ondoj al insulo. Tie ni spertis submarŝipan veturadon por rigardi strangajn fiŝojn kaj belajn koralojn. Estis ankaŭ eblo plonĝi kaj rigardi vidindaĵojn tiamaniere kune kun spertaj gvidantoj. Ekstere troviĝis naĝejoj, sed kelkaj el ni klopodis naĝi en la maro; jen longa vojo ĝis la akvo. Sur la insulo ni vidis florojn, kiujn ni hejme kultivas en potoj, sed tie ekstere ili kreskis kiel kelkmetraj plantoj. Ege bongustan lunĉon, tiel nomitan "Aussie Barbecue" ni manĝis sur la ŝipo.
Vojaĝante, ni havas kutimon pasigi la lastan vesperon kune manĝante bone. En Cairns la restoracioj kaj butikoj troviĝis fore de nia hotelo. Vespere ankaŭ komencis pluvi kaj tiel ni elektis la hotelan restoracion "Jungle". Ni ofte vidis la vorton "mud cake" (kota kuko): Nun estis la lasta eblo gustumi ĝin; ege dolĉa kuko el ĉokolado.
La lasta stadio de nia hejmvojaĝo komenciĝis de Singapuro, kie ni pasigis unu nokton kaj tagon. Sylvia kaj Veli Hämäläinen el Tampere havis propran programon kun konatoj. "Eeppu" Eeva Atjonen ja Rakel Lamminen el Kajano ripozis en hotelo. Irmeli, Sakari kaj mi trarigardis superbazarojn kaj eĉ kelkaj silkaj vestoj trovis la vojon en niajn sakojn.
Hejmen kun memoroj
La flugo reen al Helsinki de Singapuro pasis agrable per manĝado, legado, dormado. En la aviadilo troviĝis eĉ tiel multe da liberaj lokoj, ke Eeppu ricevis dormlokon. Eeppu kaj Rakel havis nur mallongan duminutan intertempon por trafi sian pluflugon al Kajano. Eeppu veturiĝis en rulŝeĝo, sed je kia rapideco Rakel kuris kun ĝi!
Multon ni vidis kaj spertis dum nia vojaĝo, sed unu aferon ni ne provis: fiŝkaptadon. Tion ni nur spektis en filmoj en la aviadilo. Memoroj abundas, sed jam la unuaj pensoj vagis al la venonta UK. Ĝi okazos en Montpeliero, Francio, de la 1a ĝis 8a de aŭgusto 1998, kaj aldone okazos la blindula kongreso la antaŭan semajnon en Bordozo. Ĉu ni renkontiĝos en Montpeliero?
Laŭ la E-kluba TTT-ejo en Helsinki - lingvaĵe korektite kaj stile redaktite