|
Sud-Aŭstralio
Sud-Aŭstralio
Apartigas Sud-Aŭstralion tio, ke ĝi estas la sola provinco kun landlimoj limantaj ĉiun alian ĉefterenan provincon. Ĝia norda limo etendiĝas 1142 kilometrojn de Okcident-Aŭstralio trans La Norda Teritorio ĝis Kvinslando, ĝia marbordo etendiĝas de la kapo de la Granda Aŭstralio Marbuŝo ĝis Viktorio kaj - sen insuloj - la nordsuda distanco varias inter 629 km okcidentlime kaj 1324 km orientlime.
Per siaj 984.381 kvadrataj kilometroj Sud-Aŭstralio konsistigas 12,5 centonojn de la Aŭstralia kontinento. La plimulto de la 1,5 milionoj de la Sud-Aŭstralianoj vivas en la pli fekunda kaj komforta sudokcidenta regiono de la provinco, lasante la vastegan, sekegan nordan parton praktike malplena kaj sen loĝantoj.
Historio
Sud-Aŭstralio estas la sola ne-malliberula setlejo de la lando. Sciigoj pri la historia vojaĝo de Karlo Sturto kunflue laŭ la Murumiĝean Riveron ĝis la buŝo de la Murea Rivero en 1824 vekis intereson en Granda Britujo. La unuaj setlantoj alvenis laŭ migrada plano en la 1830aj jaroj, sekve de la proklamado de la kolonio Sud-Aŭstralio per leĝpropono de la Brita parlamento, leĝiĝonta la 15an de aŭgusto 1834. Oni nomumis komisiitojn laŭ la koloniada leĝaro por gvidi la elektadon de enmigrontoj kaj la vendadon de grundo kontraŭ po 12 ŝilingoj por akreo.
La unuaj Britaj setlantoj albordiĝis ĉe Kanguru-Insulo en 1836 kaj samjare kolonelo Vilhelmo Lajto, ĝenerala landmezuristo en la Brita armeo, elektis la lokon por la estonta ĉefurbo de la nova kolonio. Li elektis terenon 10 kilometrojn enlande de la marbordo ĉe Sankt-Vincenta Golfo. Lin konvinkis la tiulokaj bona haveblo de akvo, fekunda grundo, ventprotekta montetaro kaj haveno, kiu pli poste iĝis Adelajd-Haveno. La formala desegno de Lajto por Adelajdo baziĝis sur urba placo, ĉirkaŭata de krado el stratoj, limantaj per kvar terasaj stratoj vastajn parkojn. Hodiaŭ la urbo estas reteninta sian originalan desegnon kaj ĝi estas alloga miksaĵo el historiaj restaŭritaj komunumaj konstruaĵoj, preĝejoj kaj drinkejoj, ĉio alternanta kun modernaj konstruaĵoj kaj multe da parkoj kaj ĝardenoj.
En la 1840aj kaj 1850aj jaroj la regionojn Adelajda Montetaro kaj Barbarosa Valo popolis ondo da enmigrantoj el Silezio kaj Germanujo, fuĝinte de sia patrujo pro timo de religia persekuto. Estis tiuj, kiuj respondecis pri la fondado de la unuaj famaj vinejoj de Sud-Aŭstralio. Ju pli la grundo de la fekunda sudoriento preniĝis, des pli kultivistoj direktis sin pli for al la Ejra kaj Jorka duoninsuloj kaj al la pli sekaj nordoj areoj. Akvomanko ĉiam estis problemo por grandaj regionoj de Sud-Aŭstralio kaj tiu provinco estis ekzemplodona ĉe la akvumado de kampoj ĉe Renmarko apud la Murea Rivero.
Kiam oni trovis kupron ĉe Valaruo sur la Jorka duoninsulo en 1859, la minado ekfuroris. Gregope Kornvalaj ministoj venis al la regiono, kunportante sian sperton pri kuprominado kaj siajn tre apartajn arĥitekturon kaj kulturon. Kvankam la furoro nur mallonge daŭris, Sud-Aŭstralio restas mineralriĉa, produktante opalon, nefriton, jadon, karbon kaj tergason, plus kupro, oro, uranio kaj arĝento devenantaj de gigantaj minadaj aktivadoj en Olimpia Barilo. La aliaj precipaj industrioj de la provinco inkludas la ŝtalproduktadajn kaj ŝipfaradajn uzinojn en Vajalo. La fabrikado de veturiloj kaj elektraj aparatoj estas la precipaj duaprocezaj industrioj kaj la unuaprocezaj industrioj inkludas vinfaradon, komercan fiŝkaptadon kaj fruktokultivadon.
Turismo en Sud-Aŭstralio
La malsamaspektajn regionojn de Sud-Aŭstralio oni malkovras plej bone per veturilo laŭ la milojn da kilometroj da bonaj bitumitaj stratoj, sed ankaŭ laŭ kelkaj - en la pli foraj nordaj regionoj - nebitumitaj vojoj. Aŭtistoj estu tamen prudentaj, speciale ĉe la supro de la Jorka Duoninsulo kaj en la sovaĝejoj laŭvoje al Sĉeleko, Birdurbo kaj Udnadato. Prudento necesas ankaŭ sur la stratoj de Kanguru-Insulo.
Adelajda Montetaro
Ekire de la ĉefurbo plej logike estas unuavice fari ekskurson al Adelajda Montetaro kun ĝia nabo, la zorgeme konservita Prusa Germana urbeto Handorfo. En la montetoj vizitantoj povas esplori serpentumantajn arbarflankitajn vojetojn, nebuletajn kaj sufiĉe Anglujecajn en la vintro (memkompreneble kun konvena kamparstila aŭ dometa enloĝigo disponebla) kaj eksplodantajn je kolorbrilo aŭtune.
La montetoj elondiĝas merge al Vina Marbordo kaj Mak-Larene Valo, kie oni povas kombini ekskursojn al pli ol 40 vinfarejoj kaj sunbanadon sur la larĝaj sablaj strandoj de la Fleŭrea Duoninsulo. Ĉe la pinto de la duoninsulo troviĝas Kabo Jervisa, la stacio de la porveturilaj pramoj al Kanguru-Insulo. La plej populara banurbo de la sudo, Viktor-haveno, estas sur la orienta marbordo de la duoninsulo.
Barosa Valo
Unu el la plej famaj vinproduktadaj areoj en Aŭstralio troviĝas ĝuste 55km norde de Adelajdo. Jen, en la Barosa regiono, pli ol kvindek vinejoj, gamante de la baroka Franca Kastelo Jaldara ĝis renovigitaj pioniraj stabloj, gustumigas kaj vendas siajn vinojn, meze de ondiĝantaj montetoj kun deklivoj plenaj de vinberejoj, olivaj kaj migdalaj plantejoj kaj ennestigantaj Germanecajn urbetojn. Jen Tanundo, Angastono kaj Nuriutpo. La ĉiudujara Vinfesto en neparaj jaroj estas la plej granda vinfesto mondvaste. La ĉiujara Maj-meza Gustumula Festo estas tialo viziti Klaran Valon, kiu havas 21 vinfarejojn kaj situas norde.
Jorka Duoninsulo
Tiu duoninsulo estas natura triangulo kun pinte la vulkane kreita Gavla Montetaro. Ĝi etendiĝas translande ĝis Ceduno tra Kimbo kaj Vudino, kie la plej granda roko de Sud-Aŭstralio, Monto Vudina, povas esti prigrimpata. La marborda itinero etlistigas Vajalon, Linkolnan Havenon, kaj la provincan ostran ĉefurbon - Kofinan Bajon.
La Sovaĝejo
La etoso de la pioniroj restas flarebla en la opalproduktadaj urbetoj Kuber-Pedeo kaj Andamuko, kie multaj loĝantoj vivas en subteraj loĝejoj. Oriente estas Vilhelma Kreko sur la Udnadata strato, pordego al la Simpsona Dezerto. Survoje jen la ege ne plej granda lago de Aŭstralio, Lago Ejra, nome ofte elsekiĝinta, tamen spite al tio, brilega pro sia birdaro, kiam la 12 metrojn submarnivela profundo hazarde parte pleniĝas je akvo.
Kanguru-Insulo
La senmakulan belon de Kanguru-Insulo, la triavice plej granda insulo de Aŭstralio, oni gardas per 16 naciaj kaj protektadaj parkoj. La plej granda el tiuj estas Flindera Ĉaso, giganta protektejo. Tie oni povas distriĝi per kvartrakcia aŭtado, kamela ekskurso, kaverna esploro, stepa vagado, fiŝkaptado kaj skuba plonĝado, kaj enloĝiĝo en lumturgardista dometo.
Riverlando
La krozado en malrapidflua rivero per padelrada ŝipo aŭ mem luita domboato ekvojaĝe de unu el la multaj malnovaj havenoj ĉeborde de la Murea Rivero, kiel la historia Manumo, Barmero, Bereo aŭ Renmarko, estas malstreĉa sperto. Vizitantoj povas memori pri la pionira riverŝipa epoko kaj ekkoni la hodiaŭan produktadan riĉecon de tiu regiono rilate frukton, vinon kaj vegetaĵojn. Riverlando estas la plej granda amaslivera vinproduktanto de Aŭstralio kaj aldone ĝi estas feria akvosportejo.
Sud-Oriento.
Apude limante la okcidentan distrikton de Viktorio, la Sud-Oriento konsistigas la regionon Verda Triangulo. Jen regiono de marborda brilo, belaj pitoreskaj havenoj, lagoj kaj 35 naciaj kaj protektadaj parkoj. La Sud-Oriento posedas ankaŭ la krateran lagon de Monto Gambiero, kavernojn, vinejojn kaj agrokulturejojn kun abundo da historiaj kaj aventuraj interesaĵoj.
Tradukita de PEJNO Simono
|
 |