Patrick White - Vivo kaj verkode Patrick White, la sola aŭstralia gajninto de la Nobela literatur-premio, estas la pridisputata giganto de la literaturo de sia kontinento en la dudeka jarcento. Eble oni juĝos lin unu el la grandaj figuroj de la tuta anglalingva literaturo de nia epoko. Same eblas, ke oni juĝos lin dekadenca romantikulo, kies verkoj ne povas intelekte nutri posteulojn, ĉar ili tro dependas de la ekstreme subjektiva kaj mizantropa talento de unu specifa homo. Mi supozas, ke li estas malmulte konata al parolantoj de aliaj lingvoj, do mi unue skizos la vivon de tiu netipa aŭstraliano, kies evoluo tamen spegulis iomagrade ŝanĝojn en la kulturo de lia lando. Severaj gepatroj
Eksterulo maturiĝasLa patro ŝajne apenaŭ rolis en la vivo de Patrick, sed ĝis ŝia morto li kaj la patrino kverelis. Cetere, liaj verkoj abundas je fortaj, antipatiaj virinoj --- la kverelo kun la patrino ofte esprimiĝis surpapere. Ni povas akcepti la dirojn de White mem, ke li estis soleca, egoisma knabo; sed ni ne forgesu, ke tre inteligenta kaj sentema knabo en medio, kiun li trovas enuiga, havas fortan tenton konduti antipatie. Dektrijara, Patrick estis, kiel li diris, ŝovita en malliberejon, tio estas, internulejon en Cheltenham, Anglio. Li sentis, ke la instruistoj kaj aliaj knaboj ne akceptas lin pro tio, ke li estas "koloniulo", kruda aŭstraliano. Ĉu lia impreso pravis, aŭ ĉu li estis tro sentema kaj facile ofendiĝema, ni ne povas nun esplori. Kun la paso de la jaroj Aŭstralio pli kaj pli foriĝis el liaj pensoj, sed li neniam sentos, ke li estas anglo. White estis, kaj ĉiam restos, iusence eksterulo. Krome, li baldaŭ konsciis, ke li estas samseksemulo, do duoble eksterulo. Ne surprizu nin, ke la herooj de la verkoj de White estas senescepte eksteruloj, ne reprezentantoj de la popolo, nek de iu religia konfesio nek de iu ajn grupo. En 1929, kiam li estis 17-jara, li volis fuĝi el la mondo de libroj --- kvankam dum la tuta vivo li mem verkis aŭ almenaŭ skribis --- kaj petis la gepatrojn permesi, ke li revenu al Aŭstralio. Li vere eskapis el la homa medio, laborante du jarojn kiel speco de vakero sur bienoj en Nov-Sud-Kimrio. Sed ankaŭ tio ne estis daŭra hejmo por la junulo, kiu ambiciis fari ion artan aŭ intelektan sed ne sciis, sur kiu kampo. Li decidis reiri al Anglio kaj studi en Kembriĝo. Tiucele li studis dum unu jaro historion kaj sukcesis gajni studlokon. Sed en Kembriĝo li ŝanĝis direkton kaj studis la francan kaj germanan literaturojn. Sekve li ofte vizitis Francion kaj Germanion. La revema junulo apenaŭ konsciis, ke la tiama hitlera reĝimo kondukas Germanion en abismon. Lingvisto militservasEn 1935 Patrick diplomiĝis, sed ne volis esti lingvisto. Li revis pri teatra kariero. Kelkaj el liaj pecoj estis surscenigitaj, sed neniu homo intuiciis, ke temas pri genia aŭtoro. Konstante li verkadis, kaj stile li estis evidente sub la influo ĉefe de James Joyce. En 1939 aperis lia romano Happy Valley, kiun ĝiaj malmultaj legintoj trovis kompetenta sed ne tre originala. En 1939 li iris al Usono kaj sukcesis publikigi en 1941 alian romanon, The Living and the Dead, refoje sen granda eĥo. Ŝajnas, ke dum tiu restado en Usono White maturiĝis en sia maniero percepti la mondon ekster si. La politikaj eventoj tuŝis lin. Milito furiozis en Eŭropo, kaj amikoj konsilis al li resti en Usono. Sed iom post iom li sentis, ke estas malnoble "kaŝi sin" for de la danĝeroj, kaj do li reiris al Anglio kaj aliĝis al la aerarmeo. Pro lia lingvokapablo oni donis al li taskon studi leterojn trovitajn ĉe militkaptitoj kaj sendis lin al Nordafriko kaj Grekio. White trovis la militservon ĝenerale teda, sed tiu tempo estis evidente decida en lia verkista kariero. En tiuj varmaj, sekaj landoj li sentis nostalgion pri la varma, seka lando aliflanke de la planedo, kie li pasigis knabajn jarojn. Li konscios nur poste, sed liaj tiamaj spertoj igis lin decidi reiri postmilite al Aŭstralio. Unuaj sukcesojAlia grava evento de la militperiodo estis la konatiĝo kun greko nomata Manoly Lascaris, kiu iĝis la vivolonga kunulo de White. Patrick en sennombraj lokoj agnoskis, ke Manoly ne nur feliĉigas lin per sia amikeco, sed ebligas al li la vivon de verkisto. Kiam estis praktikaj aferoj farendaj, Manoly faris. En 1946 la du viroj vizitis Aŭstralion. Ili hezitis permanente loĝi ĉi tie, sed fine decidis tion en 1948. Tiu sama jaro estis ankaŭ literature mejloŝtona: la teatraĵo The Ham Funeral sursceniĝis en Londono kaj ricevis laŭdojn. Eĉ pli grava estis la apero de la romano The Aunt's Story. La unuan fojon, kiel oni konstatas retrospektive, la originala talento de White montriĝis. Tamen recenzistoj en Aŭstralio tute ne ŝatis la onidire malfacilan, obskuran rakontmanieron de White. Patrick kaj Manoly ekloĝis ĉe bieneto apud Sidnejo. Patrick tute ne taŭgis kiel bienisto, sed li provis, kaj Manoly per siaj prudento kaj laboro sukcesis vivteni ilin, dum Patrick verkis libron post libro. La libroj aperis en Usono kaj Anglio, kaj fine pli kaj pli da aŭstraliaj kritikistoj ekkonis la valoron de liaj verkoj. Ĉefe du verkoj gajnis por White internacian renomon. La unua estis The Tree of Man kaj la dua estis Voss. El ĉiuj libroj de White, mi supozas, The Tree of Man estas la plej proksima al pli konvenciaj romanoj. Surface ĝi rakontas pri la vivo de pionira geedza paro, kiu ekloĝas sur bieneto en arbaro, devas travivi la kutimajn danĝerojn, inundojn kaj senpluvajn jarojn, fajrojn, kaj krome la Unuan Mondmiliton. Sed sub la surfaco temas pri la penoj de la viro kaj virino spirite atingi la partneron kaj preter tio trovi Dion. Tiu verko svarmas je bibliaj aludoj, kaj la bela unua ĉapitro estas kvazaŭ moderna versio de ĉapitro el Genezo. Oni povas legi E-version de tiu ĉapitro, tradukitan de Ralph Harry, en Aŭstralia Antologio. Pri la romano Voss mi volas paroli pli detale post kelkaj minutoj. Retiriĝemulo famiĝas
Apartan lokon en la verkoj de White havas la aŭtobiografio Flaws in the Glass. La titolon ni povus traduki Fendetoj en la spegulo, sed la originalo intence permesas plurajn interpretojn. La libro estas preskaŭ dolore honesta. Liaj komentoj pri preskaŭ ĉiuj kunhomoj estas foje tre pikaj, sed ankaŭ pri si mem li skribis tre akrajn aferojn. White konsciis, ke li estas ofte kaprica, malfacila, maljusta, koleriĝema kaj amara. Li sopiris esti bona homo, sed kredis tiun celon nur parte nur nur foje atingebla. Li skribis:
Ne tute maljusta mi opinias la diron de recenzistino de tiu libro, kiun White nomis "memportreto". Ŝi asertis, ke White la eksterulo venĝis sin per tio, ke li portretis siajn kunhomojn kiel groteskulojn. Certe estis ia emo akre observi aliajn homojn, analizi iliajn fortojn sed eĉ pli iliajn mankojn, kaj senkompate pentri ilin sur papero. Sanktulo, dolĉa homo Patrick White certe ne estis, sed tiu eksterordinara observokapablo estis unu el liaj grandaj literaturaj atutoj. Tamen estis alia flanko de tiu multfaceta karaktero, kiun oni ne atendus. Oni povas diri, ke li, naskita por esti almenaŭ duonanglo, forte kontribuis al la kreskanta fido de aŭstraliaj intelektuloj, ke ili povas atingi pli ol nuran imitaĵon de anglaj arto kaj scienco. Eĉ pli surprize estas, ke ju pli li aĝiĝis, des pli Patrick White maldekstreniĝis politike. La soleca verkisto, kiu dum jaroj rifuzis intervjuiĝi pro tio, ke li povas multe pli bone sin esprimi surpapere, fariĝis politika aktivulo en la 60-aj jaroj. Li kampanjis kontraŭ la partopreno de aŭstraliaj soldatoj en la milito en Vjetnamio. Li marŝis kun aliaj aktivuloj por protesti kontraŭ la mediodetrua politiko de diversaj registaroj. Li marŝis kaj verkis apoge al aborigenoj, kiuj postulis la rajton jure posedi siajn tradiciajn teritoriojn. En 1972 kaj 1975 li eĉ kampanjis por la iomete maldekstra partio ALP, kvankam tia ago ŝajnis klasperfido en la okuloj de lia duonaristokrata familio. Fine eĉ aperis libro kun la titolo Patrick White Speaks, kiu konsistas nur el eltiraĵoj el liaj politikaj paroladoj. Malofte la politikistoj de Aŭstralio atingas tian simplan elokventecon. Patrick White mortis la 30-an de septembro, 1990. RakontmanieroApenaŭ havus sencon en ĉi tiu limigita kadro nomi ĉiujn verkojn de White. Krom la fruaj verkoj, kiujn oni malofte nun legas, aperis novelaroj, teatraĵoj kaj la verkoj, sur kiuj lia famo estas unualoke bazita, liaj 11 ambiciaj romanoj. Malgraŭ komunaj temoj en ĉiuj verkoj, leganto neniam havas la impreson, ke tiu aŭ tiu ĉi romano superflue ripetas la ideojn de alia. Kelkaj vortoj pri la rakontmaniero de White. Multaj aŭtoroj cerbumas pri la vidpunkto de la rakontanto. Ĉu estu unua-persona kun necese limigita superrigardo? Ĉu la aŭtoro kvazaŭ intervjuu plurajn rolantojn, ĉu li/ŝi uzu taglibrojn, leterojn kaj aliajn helpilojn por doni pli kredindan vidpunkton? Aŭ ĉu la aŭtoro suverene ignoru la demandon kaj rakontu, kvazaŭ li/ŝi estus ĉioscia Dio? Patrick White tute ne zorgis pri tiu problemo. Li estis ne nur ĉioscia pri la agoj de la rolantoj, li ankaŭ esploris la plej profundajn kaj subtilajn pensojn, duonpensojn, emociojn, konfuzojn, nekonsciajn motivojn de siaj kreitoj. Kiam estas pli ol unu rolanto sur la paĝo, ni legas pri konstanta interfluo de sentojn, kiuj ne ofte trovas envortiĝon sed estas pli realaj ol ĉiu dialogo. Pri la rolantoj en The Tree of Man li komentis, ke li celis malkovri la eksterordinaron malantaŭ la ordinaro, la misteron kaj poezion, kiuj solaj povas igi tolerebla la vivon de tiaj homoj. Evidente aŭtoro kun tia celo tute ne apartenas al la t.n. realisma skolo, kiu regis en la aŭstralia literaturo, kiam la verkoj de White ekaperis. Oni kritikis lian "ekstreman subjektivecon" kaj "mistikemon", ecojn kontraŭajn al niaj naciaj mitoj pri ni mem. Teda AŭstralioLa sinteno de Patrick White al la lando, kiu fariĝis lia, restis ambigua. Unuflanke li registris sian negativan reagon, kiam li decidis preskaŭ malgraŭvole resti en Aŭstralio:
Aliloke li plendis pri la Granda Aŭstralia Vakuo, en kiu la menso estas la plej malgrava posedaĵo... kaj... kie la antaŭenmarŝo de materia malbeleco ne vekas eĉ spasmeton de protesto ĉe la sentemo de la normala civitano. Sed li fine trovis, ke li verkas plej bone en la lando, kiun li konas. Li iam diris (kaj mi ne povas interpreti la diraĵon):
Ni ne supozu, ke White kontrastigis ian tedan Aŭstralion kun pli interesaj partoj de la mondo. La lando, kiun li plej amis, estis Greklando, sed ĝi kapablis des pli kolerigi kaj elrevigi lin. Kvankam White foje malkaŝis en nefikciaj skribaĵoj surprizajn kaj etmensajn antaŭjuĝojn kontraŭ iuj landoj, en siaj romanoj li tute ne apriore juĝis homojn laŭ genta aparteno. Li prezentas, ni diru, pli-malpli homogenan bildon de la homaro. Jes, homogenan, sed ne tre pozitivan. Vere la homaro ne ricevis multajn komplimentojn el lia svinga skribilo. Mi citu la reagon de usona kritikisto:
Tiu citaĵo estas duone vera. Malŝato de multaj homtipoj, brile prezentataj, abundas en la verkoj. White dividis la homojn baze en du grupojn: la konvenciajn kaj la "bruligitojn". La bruligitoj (jen la titolo de unu el la romanoj) estas, simile al White mem, eksteruloj, suferantoj, eble nomataj idiotoj, foje aktive persekutataj --- sed nur ili kapablas, eble tre nebule, eksenti la veran celon de siaj vivoj, alivorte nur ili intuicias Dion. Sed la prezo estas granda. Kiel ni poste aŭdos el la buŝo de Laura, heroino de la romano Voss:
Kaj malprofundaj materialistoj kaj sterilaj intelektuloj perceptas nur parton de la realo. La vojo de la "bruligitoj" kutime ne kondukas al sukceso en la nuna vivo:
ReligiecoKompreneble multaj akuzis White pri elitismo. Jes, li ŝajne kredis, ke estas ia homa elito, ia, se vi volas, malgranda eklezio de la saviĝontoj. Sed kiuj apartenas al tiu elito, tute ne dependas de la naskiĝo aŭ la bankkonto, de la raso aŭ la kulturo aŭ la oficiala kredo. Ĉu tio estas formo de serĉado al Dio, de religio? Certe. Li mem skribis:
Ĉu oni povas nomi White kristano? Neniu konvencia eklezio trovus lin facile bonvenigebla membro. Responde al demando pri lia propra kredo li diris:
Jes, oni povas nomi White dioserĉa aŭtoro. Sed ne imagu, ke li prezentis nur lumajn dimensiojn, aŭ eĉ, se mi rajtas paroli karikature, anĝelojn ludantajn per harpo sur tavolo el blankaj nuboj. Li ne konceptis ian platonan mondon de puraj formoj liberaj je la malpuraĵo de la materio. Ne, estas oftaj aludoj al furzoj, klakantaj falsaj dentoj, mislokitaj okulvitroj, ulceroj, malpuraj litotukoj kaj mungado ĉe White. Kaj li estis majstro de humuro, foje ege morda. Estas malmultaj paĝoj de White, kiujn oni laŭtlegus al pruda aŭskultantaro. White perceptis tiun ĉi fizikan mondon nepra parto de la Ĉio, de Dio. Mi ripetu tiun banalaĵon: ĉe White la herooj foje furzas. Tiuj furzoj, sur unu nivelo aŭ amuzaj aŭ eĉ iomete naŭzaj, tamen apartenas al la tutaĵo de la realo --- kaj pro tio ili ricevas fine ian dignon, ian rolon en la evoluo de la universo. La mistikismo de White ne kondukas nin for de tiu ĉi ofte mizera mondo; ĝi provas trovi la dian esencon de tio, kion ni povas tuŝi kaj flari. En la romano The Solid Mandala la "bruligito" Arthur, kiun la aliaj kredas aminda stultulo, diras per vortoj, kies signifo estas multe pli peza, ol ŝajnas ĉe la unua aŭdo:
Patrick White ne estis filozofo en akademia senco. Oni ne atendu de li konsekvencan aŭ eĉ koheran okultisman sistemon. Kiel montras lia priskribo de si mem kiel anglikana... panteista... okultista... ekzistencialista... ktp., li ne vidis grandan valoron en sistemoj de pensado. Por li gravis la grandioza neantaŭvidebla, la nekonebla larĝeco de la vivo, de Dio. VerkstiloJen do iuj vortoj pri la temoj de Patrick White. Kion ni povas diri pri lia verkstilo? Li kapablis skribi laŭbezone lirike, ironie, humure, rabeleze, li sciis bonege imiti la nepoluritan ĉiutagan lingvaĵon de needukitaj homoj, la preciozan dialekton de nurintelektuloj, la snoban intonacion de altkastuloj, la kaŝlingvojn de knaboj aŭ knabinoj. Sed kiam li verkis pli-malpli per la propra voĉo li penis esprimi la realan ligon al la alia mondo, kiu estas tiu ĉi. Per bela tropo li klarigis, ke lia tasko estas lukto por krei plene freŝajn formojn el la rokoj kaj bastonoj de vortoj. Notu, kiel en tiu metaforo li ligas la abstraktan kun la konkreta, la esprimformojn kun la rokoj kaj bastonoj. En la plej ambiciaj paĝoj de White estas riĉeco absolute unika en la aŭstralia literaturo, eble en la literaturo entute. Iu kritikisto nomis tion "baroka", kio estis en la kunteksto termino de malŝato. Tre trafe respondis Geoffrey Dutton, tiama amiko de White (ho ve! ankaŭ tiun amikecon White detruis). Dutton skribis
La verko "Voss"En la lasta parto de mia prelego mi volas provi prezenti al vi iom pli detale guston de unusola verko. Tiucele mi elektis eble la plej bone konatan romanon, Voss (kutime oni prononcas tiun titolon laŭ la angla ortografio vos, sed bonvolu permesi al mi uzi la germanan formon, kiun White certe intencis, nome fos). Oni longe planis fari filmon laŭ la romano, sed ĝis nun tio ne realiĝis. Sed oni ja adaptis ĝin al samnoma opero. White elkore malŝatis la operon. Gravis por White ne tiom la ekstera agado, kiom la interna vivo. Kia ajn provo prezenti kiel spektaklon la subtilecon de la psiĥologia vivo apenaŭ plaĉus al la originala kreinto, kaj White ne estis tiukampe tolerema. Kvankam White kutime ilustris la neordinaron de la ĉiutaga kaj ne verkis pri dramaj eventoj, Voss estas escepto. Ĝi temas pri iu heroa epoko de la eŭropaŭstralia historio (iomete paralela al la "vakera epoko" de Usono, kiu provizis kaj provizas materialon por miloj da libroj kaj filmoj). La prototipo de Voss estis la prusa sciencisto kaj esploristo Ludwig Leichhardt. Leichhardt restas unu el la plej pridisputataj figuroj de la aŭstralia historio. Iam oni levis lin al la rango de sentima heroo, alifoje oni prezentis lin kiel arogantan, tiraneman fuŝulon. Kia ajn estu la vero, fakto estas, ke en 1845 li persvadis riĉajn komercistojn financi ekspedicion, kiu esploru inter Sidnejo kaj la plej centra norda marbordo de la kontinento. Malgraŭ grandaj suferoj la celo estis atingita kaj oni nomis Leichhardt "la Princo de Esploristoj". En 1848 li ekiris kun eĉ pli ambicia celo, nome transiri la kontinenton de oriento okcidenten. Leichhardt kaj ĉiuj aliaj malaperis, kaj ĝis nun neniu spuro estis trovita. Longe White cerbumis pri la temo, jam dum la Milito. Li skribis:
La Johann Ulrich Voss portretita de Patrick White havas kelkajn similaĵojn kun Leichhardt; sed ni aldonu, ke White legis ĉefe la negativajn juĝojn pri la pruso. La celoj de Leichhardt kaj Voss estis, almenaŭ surface, tre similaj. La leganto, kiu konas la historion de Leichhardt, intuicias, ke ankaŭ la fino estos simila. Ni paŭzu momenton kaj demandu, kial tiel gravis la penoj de tiamaj esploristoj. En la mezo de la deknaŭa jarcento eŭropanoj kroĉiĝis --- same kiel hodiaŭ --- al la marbordo, antaŭ ĉio la sudorienta, sed ili volis scii, kio troviĝas en la interno. Por la aborigenoj, la originalaj loĝantoj de Aŭstralio, ĉiu ekspedicio de blankuloj, kiu sekvigis pluan setladon, estis katastrofa. Sed el eŭropa vidpunkto tre necesis malkovri pli da uzebla tereno. La loĝantaro de la kontinento estis ja malgranda, sed eĉ ĝi sentis la bezonon havi pli da tero, ĉar la grundo estas grandparte nefekunda kaj oni bezonas grandan areon eĉ por kreskigi sian ŝafaron. Krom tio, la demando tuŝis la fantazion. Ĉu estas ia interna maro, eble eĉ civilizacio nekonata, kun kiu oni povus komerci? Ĉu estas riĉaj paŝtejoj aŭ orminejoj? Religiuloj revis pri sennombraj animoj savotaj. Eble estas eĉ ia Edeno en tiu mistera regiono. Oni povis ĉion imagi. Kaj tiuj kuraĝuloj, kiuj volontulis riski sian vivon por malkovri la sekretojn, ja meritis siajn laŭdojn. Jen oportuno unika por gloraviduloj en nova kontinento --- nova el eŭropa vidpunkto. Kiaj homoj estis tiuj esploristoj? Ke ili avidis gloron, ne estis eksterordinara --- ĉiam vivas tiaj homoj. Sed, ĉar oni ja sciis post jardekoj da esplorado, ke plej probable la aŭstralia interno estas nenia Edeno, ke ĝi male estas duondezerto, loko de suferoj, ni supozu, ke masoĥismo ne estis fremda al la viroj, kiuj ĉiupreze volis transmarŝi la kontinenton. Ĉe White la eksteraj detaloj de la tiama vivo ne estas unuagrade gravaj. Multe pli gravas la psiĥologia vivo de la rolantoj. Sed li evidente "faris sian hejmtaskon", kaj ni ricevas interesan bildon de la mondranda socio, duone punkolonia, duone libera, kiu estis la tiutempa eŭropa Aŭstralio. White donas al ni panoramon de la tiamaj homoj: riĉaj komercistoj, reprezentantoj de la angla monarkio, virinoj el diversaj socitavoloj, bienistoj, sciencistoj, eksmalliberuloj, aventuristoj, kaj kompreneble esploristoj --- preskaŭ senescepte enmigrintoj --- krome aborigenoj tribaj kaj sentribaj, eŭropaj infanoj, por kiuj la kontinento ne estas io ekzotika sed la sola hejmo. Se ni nur dezirus legi pro historia intereso, ni povus trovi plezuron en Voss, sed aldonendas, ke multaj komentistoj atentigas pri neekzakteco de ekz. pejzaĝaj detaloj. Fragmentoj el la verko "Voss"Mi nun donos skeletan prezenton de la rakonto. Mi anticipe pardonpetas pro la necesa malriĉigo de la originalo. La unua sceno okazas iom ekster Sidnejo, en la domo de s-ro Bonner, riĉa komercisto, kiu estas la ĉefa financa subtenanto de la ekspedicio de Voss. Voss devas viziti s-ron Bonner por diskuti la detalojn. Voss ĉagrenas la fakto, ke li dependas finance de Bonner, ĉar laŭ li dependi de alia homo estas malfortaĵo. Li intence alvenas malfrue ĉe la domo, kaj la rezulto estas, ke la tuta familio Bonner --- kun unu escepto --- jam iris al preĝejo. Tiu escepto estas Laura Trevelyan, orfa nevino de Bonner. Ŝi pretekstis kapdoloron por ne devi kuniri al la preĝejo. Laura kredas sin ateistino, sed ŝi simple ribelas kontraŭ la sufoke konvencia religio de la medio. Do Laura devas akcepti la vizitanton. Ŝi trovas la maldikan, senzorge vestitan viron kun la streĉa mieno, kies parolmaniero estas ofte konsterne rekta, kaj aroganta kaj strange altira. Ilia konversacio estas parte batalo de du tre fortaj voloj. Ambaŭ konscias, ke la alia estas nekonvencia homo, sed komence ambaŭ vidas ĉefe la antipatiajn ecojn de la alia. Kiam la familio revenas el la preĝejo, s-ro Bonner simile trovas la germanon stranga sed ankaŭ iel timinda. La du viroj diskutas la ekspedicion, sed Voss rifuzas priparoli konkretaĵojn. Kiam s-ro Bonner demandas lin, ĉu li studis la mapon de la areo, Voss diras simple, kun grandioza aroganteco:
Post la diskuto Voss rifuzas inviton tagmanĝi kun la familio, kvankam ĉiuj scias, ke li devos longe piedmarŝi por atingi Sidnejon. Voss kiel eble plej evitas dependi de iu ajn. Li foriras kaj la familianoj ĉiuj kritikas lin, krom Laura, kiu diras nur, ke ŝi ne scias, kia homo li estas. Iom post iom ni konatiĝas kun la homoj, kiujn Voss elektis por akompani lin. Estas Harry Robarts, fortstatura junulo, intelekte infaneca kaj tre nesekura pri si mem, hunde fidela al sia mastro Voss. Estas la drinkemulo Turner, kiu petas Voss permesi al li kuniri. Voss permesas, ĉar Turner vidas en li superan homon. Sed kiel la nomo indikas, Turner povas "turniĝi", mallojaliĝi. Frank Le Mesurier devas esti privarbita de Voss, antaŭ ol li konsentas kuniri. Frank estas pli inteligenta, pli rezista al la potenco de Voss, pli cinika pri la vivo ĝenerale. Al li Voss malkaŝas sian intencon:
Estas la ornitologo Palfreyman, bone edukita, martiriĝema kristano, kies humileco kaj deziro servi al aliaj homoj por plaĉi al Dio vekas koleron ĉe Voss, kiu ne volas agnoski potencon superan al li. Foje ni demandas nin, kial Voss invitis Palfreyman kaj kial Palfreyman akceptis la inviton; Voss konstante humiligas la ornitologon kaj Palfreyman konstante akceptas tiujn humiligojn. Sed ni konstatas, ke estas inter ili ia necesa ligo; Voss bezonas la alte edukitan sed submetiĝeman ĝentlemanon por sentigi sian regpovon, dum Palfreyman akceptas la humiligojn kvazaŭ el la manoj de Dio. Sed antaŭ ol ekmarŝi Voss hazarde troviĝas ĉe pikniko, kie li ree renkontas Laura. La du homoj kaj forpuŝas kaj altiras sin, kaj ilia konversacio estas batalo. Laura intuicias la veron:
Iom poste oni organizas feston por adiaŭi la ekspediciulojn. La lastan fojon Voss kaj Laura renkontiĝas. Ilia konversacio estas ree lukto, kiu tamen fariĝas tre intima. Jen fragmento:
La rekteco, ni diru, la honesteco de tiu konversacio kontrastas kun la neprofundeco kaj frivoleco de la babilado de la ceteraj ĉeestantoj. Ĉu Voss kaj Laura sin ŝatas aŭ ne, ili altiras sin reciproke. Ŝipo portas la ekspediciulojn kaj ilian bagaĝon de Sidnejo ĝis Novkastelo, de kie ili ekmarŝas al la bieno Rhine Towers (Rejnaj Turoj). La posedanto de la bieno, s-ro Sanderson, estas iom maljuna, sperta kaj saĝa homo, alia subtenanto de la ekspedicio. Rejnaj Turoj estas idilio tute netipa en la verkoj de White [eble li memoris tre feliĉajn knabaĝajn spertojn ĉe bieno de parencoj]. Voss estas preskaŭ superfortita de la fizika beleco kaj kontenta etoso de la bieno, kaj li dummomente dubas pri la valideco de siaj propraj celoj. Sed li venkas tiujn dubojn. Li agnoskas la atingon de Sanderson establi tiun lokon de kontenteco, sed diras:
Baldaŭ la membraro de la ekspedicio estas kompleta. La financantoj devigas al Voss akcepti kvar aliajn homojn. Unu estas iomete aristokrata bienisto, Angus; tamen dum la penoj de la longa marŝo Angus montriĝos homo sen interna forto, eĉ ne kapabla vivteni la klasajn distingojn. Multe pli forta kaj kapabla estas la eksmalliberulo Judd, kiu, venkinte la terurajn suferojn de sia antaŭa vivo, ne submetos sin tute al la regado de Voss. Multe pli kapabla ol Voss pri praktikaj detaloj, Judd vole-nevole fariĝos rivalo de la estro. La vesperon antaŭ la foriro de la ekspedicio de Rejnaj Turoj, la edzino de Sanderson komentas al la bienestro, ke Voss estas suferanto probable ne kuracebla. Sanderson respondas:
Sed antaŭ ol ekmarŝi Voss skribas leteron al Laura. Estas tre stranga mesaĝo. La vollukto inter la du daŭras, kaj li eksplicite malpermesas al ŝi preĝi por li, sed petas ŝin aliĝi al li en lia penado trudi sian volon al la vivo. Preskaŭ preterteme li informas ŝin, ke li skribos al ŝia onklo kaj petos permeson edzinigi ŝin. La letero finiĝas: Plej respekteme via, Johann Ulrich Voss. Kvazaŭ tiu sendependema junulino jam estus lia, Voss ekde tiam estas akompanata de mensaj bildoj de sia "edzino". La viroj kaj bestoj vizitas la lastan bienon antaŭ la nekonata landinterno. Tiu bieno nomatas Jildra, ĝia estro estas alia drinkemulo s-ro Boyle. Boyle rekomendas, ke Voss kunprenu du aborigenojn, Dugald kaj Jackie. Dugald estas maljunulo, kiu iomete komprenas la anglan, dum Jackie preskaŭ ne. La konsilo de Boyle estas ambigua:
Voss volonte akceptas la aborigenojn. Specife la lingva defio interesas lin. Necesas komuniki sen kono de la lingvo. Ĉar rekta lingva komuniko ne eblas, Voss imagas, ke la du aborigenoj akceptas lian superecon. Li eĉ instrukcias al ili germane. La aliaj viroj ne komprenas, kial Voss prokrastas la ekmarŝon de Jildra. Fakte li atendas la alvenon de iu najbaro, kiu portas manĝaĵojn kaj poŝtaĵojn al la bieno. Kaj la leterportanto fine venas kun letero de Laura. Ŝia respondo estas preskaŭ same enigma kiel lia letero. Kvankam ŝi asertas, ke li estas multe pli forta kaj aroganta ol ŝi, la tuta tono de la letero montras, ke la lukto neniel finiĝis.
Pri lia geedziĝpropono ŝi skribas:
Ŝi asertas intuicii iujn vestiĝojn de bonaj homaj kvalitoj en Voss sub la tavolo de lia konscia volo. Sur tiu bazo, kaj nur kondiĉe ke ili preĝos kune por saviĝo, ŝi pretas pripensi lian geedziĝproponon. Voss elektas rigardi tion akcepto. Ekde nun li estos ŝirita: unuflanke li sopiras al la amo de Laura, aliflanke li volas esti sendependa, ŝuldi nenion al aliaj homoj. La konfuzo pri tiu interna lukto pelas Voss al humoroj de feliĉo, en kiu li ekzemple kantas en la germana lingvo, kaj aliflanke arbitraj agoj de malhumaneco. La mildan Palfreyman li konstante humiligas, same Judd, kies silentaj kapabloj fojon post fojo savas la ekspedicion. Iun tagon mulo piedbatas Voss ĉe la stomako. Li devas kuŝi malsana multajn tagojn, kaj dume Judd, la eksmalliberulo, malvolonte sed efike organizas la aliajn. La aborigeno Dugald rifuzas iri pluen, dirante, ke li estas tro maljuna. Voss decidas resendi lin, sed samtempe uzi lin kiel portanton de letero al Laura. En tiu letero li malkaŝe skribas pri amo kaj nomas ŝin mia plej kara edzino. Pri la evoluo de iliaj rilatoj li skribas.
Dugald ekmarŝas kun la letero, sed antaŭ ol li atingas Jildra li renkontas tribon, kun kiu li vivas kelkan tempon. Kiam la aliaj nigruloj montras timan intereson pri la letero, Dugald disŝiras kaj forĵetas ĝin. Sed la nealveno de la letero ne gravas. En Sidnejo Laura telepatie ricevas la mesaĝon kaj siavice ŝi skribas pasian amleteron al Voss. Ŝi ne sendas ĝin, sed evidente Voss iel konas la enhavon. Intertempe la malrapida progreso de la ekspedicio ĉagrenas Voss. Li decidas buĉi kelkajn ŝafojn kaj forlasi la aliajn. Judd provas atentigi, ke se ili marŝos malpli rapide kaj permesos al la ŝafoj nutri sin survoje, la bestoj estos tre utilaj. Sed Voss rifuzas diskuti tion. Baldaŭ ekpluvas. Ili devas ŝirmi sin en kavernoj dum longa tempo kaj ĉiuj maldikiĝas kaj malsaniĝas. La streĉitecoj inter la viroj kreskas, kaj iom post iom du "tendaroj" formiĝas. Palfreyman kaj Harry Robarts kaj Frank Le Mesurier restos lojalaj al Voss, dum Turner premas la modestan Judd aserti sian estrecon; Angus hezitas elekti inter la du, sed pli kaj pli foriĝas de Voss. Jackie la aborigeno restas enigme neŭtrala. La plej amata el ĉiuj bestoj estas la hundino Gyp. Dum ili ankoraŭ havis ŝafojn, Gyp bone laboris sed preskaŭ mortis pro troa laboro kaj manko de nutraĵo. Kiam ne plu estas ŝafoj, ŝi bone fartas. La stranga kaj kruela reago de Voss indikas ankaŭ lian internan konflikton.
Frank Le Mesurier iĝas tre malforta kaj ne povas regi siajn intestojn. Voss punas sin per diligenta purigado de la suferanto, kvankam li devas subpremi naŭzon. Evidente Le Mesurier estas mortanta, kaj li ekparolas malkaŝe pri sia vivo. Specife li rivelas, ke dum la ekspedicio li verkis poemojn. Li venis al konkludo tre simila al la filozofio de Voss:
La pluvo provizore ĉesas, do ili iras antaŭen, sed devas transiri rapidfluan riveron. Judd faras floson, sur kiu ili metas la manĝaĵojn laŭ la ordono de Voss, kvankam Judd kredas tion danĝera. Ĝuste kiel Judd antaŭvidis, la floso renversiĝas en la forta fluaĵo, kaj la faruno, la lasta eŭropdevena manĝaĵo, perdiĝas. Multaj malfortigitaj kaproj mortas en la rivero, kaj la homoj nur pene atingas la alian bordon, tenante la vostharojn de ĉevaloj. La transiro ŝajnas plena katastrofo, ĝis Judd atentigas, ke li anticipe dividis la farunon en du porciojn kaj ligis duonon al la dorso de mulo. Iom de tiu porcio restas uzebla. Voss devas laŭdi la agon de Judd, sed li koleras pro tiu sendependa faro. La postan matenon Judd serĉas iujn postvivantajn kaprojn kaj melkas ilin. Li portas la lakton al Voss, ke li donu ĝin al la malsana Le Mesurier. Voss furiozis.
Iom poste Voss devigas Le Mesurier trinketi la lakton, sciante, ke Judd povas vidi lin. Kiel Voss esperis, la malsanulo tuj fekas.
Li ekpurigis la fekaĵon de la invalido kun trankvileco, eĉ amo. Noblaj gestoj pro neklaraj motivoj plej stimulis lin. Iun matenon, dum ankoraŭ pluvegas, ili konstatas, ke kaj Jackie kaj la bovoj mankas. La aliaj tuj suspektas, ke Jackie ŝtelis la bestojn por transdoni al aliaj nigruloj, kiuj devas esti proksimaj. Ĉar iuj malbenas Jackie, Voss deklaras, ke li tute fidas la nigrulon. Ĉi-foje Voss pravas: Jackie reaperas kun ĉiuj bovoj krom unu. Sekvas multaj incidentoj, kiuj alterne montras ian malnoblecon aŭ ian virton de la estro. Ree venas semajnoj de pluvo. Tio paralizas la progreson de la ekspedicio. La viroj devas resti en kavernoj, malfortiĝantaj kaj malsanaj kaj proksimaj al psiĥa kolapso, kaj la malkontento pri la estrado de Voss kreskas. Fine ili povas iri pluen, kvankam ĉiuj krom Voss preferus reiri al Sidnejo. Eĉ la fortika kaj egalanima Judd perdas sian ekvilibron. Unu el la terure maldikaj ĉevaloj falas en profundan truon kaj ne povas leviĝi. Ĉiuj viroj krom Voss alkrias la beston, ke ĝi ree ekstaru. Voss ordonas al Judd iri mortigi ĝin. Judd obeas, sed tiam furioze priĵetas la kadavron per ŝtonoj, fojon post fojo. Evidente ankaŭ la forta eksmalliberulo ne plu longe eltenos. Iun tagon ili ekkonscias, ke aborigenoj sekvas ilin. La nigruloj ne prezentas sin sed la eŭropanoj kaj Jackie scias, ke ĉiu movo ilia estas observata. Ili vekiĝas iun matenon kaj trovas, ke mankas la hakilo, bridrimeno kaj kompaso. Ĉiuj krom Voss konkludas, ke la aborigenoj ŝtelis la aferojn. Judd proponas doni lecionon al la nigruloj per pafilo, kaj Turner volas akompani lin. Voss malpermesas tian agon, kaj decidas mem kune kun Jackie aliri la aborigenojn. Judd protestas, ke estas tempo fordoni la iluziojn. Klare estas disputo pri tio, kiu rajtas ordoni. Voss do petas Palfreyman iri paroli kun la nigruloj kaj postuli la ŝtelitajn objektojn. La humila ornitologo konsentas. Judd proponas al li sian fusilon. Palfreyman rifuzas, kaj li ne akceptas la akompanon de Jackie, asertante, ke la nigruloj kaj Jackie ne komprenas la lingvon de la aliaj. Kun timo kaj digno la malgranda viro almarŝas la nigrulojn, kiuj staras vice je kelka distanco. Palfreyman montras al ili, ke liaj manoj estas malplenaj. Ĉiuj, la eŭropanoj kaj la aborigenoj, estas momente sorĉitaj de la sceno, ĝis iu nigrulo decidas forturni la sorĉon per lancĵeto. La lanco penetras la korpon de Palfreyman, kiu staras senmove, ĝis alia muskolplena nigrulo alkuras lin kaj mortigas per bastono ŝovita inter la ripojn. Judd koleras kaj mortigas la nigrulon per pafo. Voss krias, tro malfrue, ke oni ne pafu. Ili enterigas Palfreyman. Voss rifuzas laŭtlegi la kristanan ritotekston. Judd farus tion, se li ne estus analfabeto. Fine la bienisto Angus rolas pastre. Tiun vesperon Judd anoncas, ke li ne plu obeos Voss. Li reiros al sia bieno kaj gvidos aliajn, kiuj volas reiri. Voss trankvile diras, ke estus bona ideo, ke ili ĉiuj dormu kaj decidu matene. Matene ili disiĝas sen amareco: Turner kaj Angus iras kun Judd; Harry Robarts kaj Frank Le Mesurier kaj Jackie restas kun Voss. La du grupoj forrajdas disde la tombo de Palfreyman. Intertempe, Laura Trevelyan en Sidnejo estas en ia telepatia kontakto kun Voss. Dum la agonio de la ekspedicio proksimiĝas, Laura mem malsaniĝas. Baldaŭ la aborigenoj ne plu restas for de la apenaŭ rajdpovaj blankuloj. Ili eĉ rapide faras ŝirmejon el arbobranĉoj por protekti la malsanajn fremdulojn kontraŭ la nun brulanta suno. Evidente ili proponas al Jackie belan junulinon kaj li scias, ke li elektos la flankon de la aborigenoj, se estiĝos konflikto. La tri blankuloj intuicias, ke ili mortos, sed Le Mesurier volas kredi, ke per sia fortega volo Voss trovos eliron. Li demandas la estron:
Tiaj vortoj el la buŝo de Voss detruas la lastajn iluziojn de Le Mesurier. La postan tagon li trenas sian suferantan korpon al arbo, disŝiras la taglibron, en kiu li registris siajn plej profundajn pensojn, kaj per la lasta forto puŝas tranĉilon en sian gorĝon. Harry Robarts trovas la kadavron kaj raportas al Voss. Ili interkonsentas, ke necesos enterigi Le Mesurier, sed ĉar ambaŭ estas tre malfortaj, ili ne plu mencias la temon. La simplamensa Harry scias, ke li mortos, sed li estas preskaŭ feliĉa, ĉar nun li sentas, ke nur li povas protekti Voss, ke Voss atentos lin. Ju pli Voss malsaniĝas, des pli Laura, centojn da kilometroj for, ankaŭ malsaniĝas. S-ro Bonner venigas kuracistojn, kiuj postulas grandan honorarion, sed la juna virino konstante malfortiĝas. Eĉ forpreno de sango per hirudoj ne kuracas ŝin. Oni vere timas, ke ŝi mortos. Kometo aperas sur la nokta ĉielo. Ie en centra Aŭstralio la aborigenoj, kiuj aŭ gardas aŭ tenas kaptitaj Voss kaj Harry, miras pri la stranga ĉiela serpento. Ili kredas, ke eble estas ia ligo inter la kometo kaj Voss, kaj decidas teni lin vivanta. Ili metas en lian buŝon raŭpojn. Harry Robarts mortas kaj lia kadavro estas fortrenita kaj ĵetita en valeton kun tiu de Le Mesurier. Per parto de sia menso Voss scias, ke Harry mortis, sed li daŭrigas konversacion kun la junulo, parte en la germana lingvo. Li demandas la ne plu ĉeestantan kadavron, ĉu li timas. Subite venas al Voss momento de glacia timo, kiu tratranĉas la konfuzon de lia menso:
Tiu lasta diro estas en la denaska lingvo de Voss kaj signifas: Ho Jesuo, savu min, vi kara! Pasas ankoraŭ iuj tagoj. Voss kuŝas en la ŝirmejo, nepova levi sin, sed aŭ delire aŭ per telepatio en kontakto kun Laura. La kometo malaperas, kaj la aborigenoj ne plu timas. La postan tagon ili buĉas kaj manĝas la ĉevalojn kaj mulojn. La postan matenon Jackie devas pruvi al la aborigenoj, ke li estas fidinda nigrulo kaj ne sub la sorĉo de la blankvizaĝulo. Lia sola posedaĵo estas tranĉilo, donaco de Voss. La aliaj devigas lin uzi tiun tranĉilon por forhaki la kapon de Voss. Duonhisterie Jackie ĵetas la kapon ĉepieden de la plejaĝaj aŭtoritatuloj. Li mem neniam retrovos animan ekvilibron. En la sama momento la ŝajne mortanta Laura subite ekkrias, "Ho Dio, finiĝis. Finiĝis." Ŝi scias, ke ĵus mortis Voss, sed tio manifestiĝas en tio, ke ŝia febro ĉesas kaj ŝi resaniĝas. Ni transsaltas kelkajn jardekojn. Laura intertempe iĝis estrino de porknabina lernejo. Ŝi estas rigardata kompetenta sed iom timiga lernejestrino, kaj la kelkaj viroj, kiuj provis alproksimiĝi al ŝi, tute ne sukcesis. Diversaj ekspedicioj por solvi la enigmon de la kompleta malapero de la Voss-grupo atingis nenion. Dugald jam delonge mortis kaj antaŭ ol morti li seniliĝis kaj ne povis doni kredindajn informojn pri la eventoj. Ankaŭ Jackie, dum jaroj duone freneza, mortis. Ni ekscias, ke ankaŭ Turner kaj Angus, kiuj forlasis Voss kaj foriris kun Judd, mortis antaŭ ol atingi eŭropan bienon. Nur Judd ankoraŭ vivas, sed li vagis kaj vivis kun aborigenoj dum multaj jaroj. Kiam fine li, maljuniĝinta kaj mense konfuzita, atingas sian iaman bienon, lia edzino ne plu ĉeestas kaj la bieno mem ne plu ekzistas. Kiam oni parolas al li pri Voss, li rifuzas diri, kio vere okazis: li raportas nur, ke s-ro Voss heroe gvidis la ekspedicion kaj sanktule flegis la malsanulojn. Li do kontribuas al la mitoj pri Voss. Oni decidas starigi monumenton al la heroo Voss. Vizitanta anglo, kiu intuicias, ke la mistera f-ino Trevelyan iel scias la veron, provas paroligi ŝin. Ankaŭ Laura parolas mistifike:
OpiniojTiu ĉi riĉenhava teksto povas ricevi sennombrajn interpretojn. Iuj analizintoj kredas vidi en Voss ian Jesu-similan figuron: Judd similas al Petro, kiu forlasis lin, kaj Jackie estas Judasfiguro. Iuj donas tradician kristanan interpreton: Voss estas orgojla pekulo, kiu tamen fine saviĝas: ĉu li ne fine pentas kaj agnoskas Jesuon? Aliaj trovas Voss mizera pseŭdo-superhomo, kies fiero kolapsas en la lasta danĝero: li provas lastmomente retrovi la simplanimajn sentimentojn de la knabaĝa religio, li estas fiaskinta megalomaniulo. Mallonge: estas tiom da interpretoj, kiom da interpretantoj. Sed mi kredas, ke tiuj, kiuj serĉas aludojn al la kristana kredo, pravas. La verko abundas je rektaj kaj nerektaj kristanaj simboloj. Patrick White, laŭ la propra konfeso religia homo, konis esence nur kristanismon. Tamen eblas trovi sennombrajn aludojn ankaŭ al la germanaj filozofoj de la deknaŭa jarcento, antaŭ ĉio al Nietzsche, kiu skribis pri la superhomo, kiu vivas sendepende de la aprobo de aliaj homoj. Ke Voss almenaŭ parte volas esti tia superhomo, estas tute klare. Ĉu lia ekzemplo pruvas, ke tia superhomeco ne eblas? White ricevis lavangon da kritikoj pro lia priskribo de la telepatiaj kontaktoj de Voss kaj Laura. Tia afero estas tute fremda al la aŭstralia literatura tradicio. Nu, oni prefere demandu, ĉu io tia eblas, kaj la respondo varios laŭ la demandanto. Pli trafa demando estas, ĉu White konvinke prezentas la fenomenon. Se oni rifuzas akcepti, ke tia psiĥa fenomeno eblas, probable la verko de White ne konvinkas. Lasta demando: Voss estas en multaj scenoj antipatia homo, sed ni sentas perdon, kiam li estas mortigita. Kial? Ĉu ni, same kiel Laura, intuicias bonajn ecojn sub lia roka surfaco? Ĉu ni intuicias, ke parto de nia propra animo similas tiun antipatian heroon? Certe Patrick White mem, ege talenta sed foje nesimpatia, eĉ mizantropa homo, ne tute malsimilis sian Johann Ulrich Voss. |