Ralph Harry 80-jariĝas
Dum sia longa kariero de diplomato kaj aŭstralia ambasadoro en multaj landoj kaj iama ambasadoro de Aŭstralio ĉe Unuiĝintaj Nacioj (1975-1978), li neniam preterlasis okazon agadi en la Esperanto-movado diverslande kaj ne malofte signife helpis ĝin (ekz. En Singapuro kaj Suda Vjetnamio). Kune kun Ivo Lapenna kaj Eskil Svane li tradukis en Esperanton la ĉarton de UN kaj diversajn traktatojn internaciajn. Ankaŭ li aŭtoris la terminareton ESPERANTO: LINGVO DE LA SPORTO (1972) kaj AŬSTRALIA-ESPERANTA VORTARO (1990). Li vicprezidis Internacian E-Asocion de Juristoj, prelegis en multaj E-kongresoj kaj E-renkontiĝoj. Estas unu el aktivuloj de la aŭstralia E-movado. Multaj interesaj eroj de lia "verda vivo" legeblas en liaj rememoroj AVENTUROJ EN ESPERANTUJO (1994). La 10-an de marto 1997 li festis sian 80-jaran jubileon. Lian foton oni povas vidi en ESPERANTO, No. 4 (1091), aprilo 1997, p.78 (En la 52-a UK en Roterdamo en 1967 li transdonas pluŝan kanguruon, unu el la plej famaj bestoj de la lando; tamen al mi ŝajnas, ke li transdonas ne kanguruon, sed koala-on, la alia besto-famulo de Aŭstralio ;-) ). NikSt Fonto: ESPERANTO, No.4, 1997, p.78 |