En Pola RadioĈiutagaj raportoj de UK Dumkongrese vi ĉiutage trovos raporton pri la kongresaj aranĝoj en niaj programoj - kaj satelite, kaj mallongonde. Do mi invitas aŭskulti, surbendigi kelkajn elsendojn por aliaj personoj, precipe tio estas rekomendinda por satelitaj aŭskultantoj, kaj ne forgesu konfirmi la aŭskultadon skribe al Pola Radio, Esperanto-Redakcio, 00-977 Varsovio, Poŝtfako 46, Pollando. Bonan aŭdeblecon deziras al vi - La E-Redakcio de Pola Radio denove la unua Post la sumigo de la leteroj alvenintaj al la Eksterlanda Programo
de Pola Radio en la unua jarduono de 1997 montriĝis, ke la E-Redakcio
plifirmigis sian unuan lokon, kiun ĝi okupis post la unuaj tri monatoj.
El la du statistikoj rezultas, ke la E-Redakcio ricevis pli multe da leteroj ol la aliaj redakcioj decide superante ilin. Aliflanke ĝi okupis la trian lokon en la statistiko de la ricevitaj raportoj pri aŭdebleco. Laŭ mia opinio tio estas tute bona rezulto, ĉar ĉiam leterojn oni taksis pli alte ol raportojn pri aŭdebleco. Necesas substreki, ke tre ofte la raportoj pri aŭdebleco de esperantistaj aŭskultantoj fakte similas al leteroj, ĉar oni ne limiĝas en ili al la prezento de sekaj informoj pri la horo, frekvenco kaj kvalito de aŭdebleco, sed ankaŭ tre ofte oni komunikas sian opinion pri la enhavo de la koncerna elsendo aŭ oni prezentas petojn pri estontaj temoj de elsendoj, ktp. Mi kaptas la okazon kaj dankas al ĉiuj, kiuj kontribuis al la sukceso de nia E-Redakcio en la unua jarduono de la nuna jaro. Mi esperas, ke same estos ĝis la fino de la jaro, ĉar tiaj statistikoj estas la sola mezurilo de tio, ĉu la radioelsendo en tiu aŭ tiu lingvo estas aŭskultata kaj sekve bezonata. Kun sinceraj salutoj - |