La Nigraĵoj






La noktohora verŝejo
estas nigra
kiam ĝi pleniĝas je nigro -
jen nur la vizaĝoj
kiuj blankas

k iliaj ŝuoj nigras
k iliaj ĉemizoj nigras
k butonumitaj
ĉiam butonumitaj
k konvinkvoĉe ili butonumas
sin reciproke malvaste
en siaj ĝinzo nigra
k ledo nigra
dum ili tamburetas per nigraj ungoj
(ĵus farbitaj)
por plia drinko
en tiu interpunktita nigreco

k jen ne kunveno
funebrista

sed la humoro nigras
dum ili cirkuletas kaj gregiĝas nigre
sub ekbriloj el ruĝo kaj blanko
k bluo k verdo
k viglas la verŝistino
dum ili pagas strangajn prezojn
por strangaj drinkoj
dum ilia insekte nigra hararo
ekstaras
kaj balanciĝas
laŭ ĝangala pulso
k mi elpaŝas en la nigron
kiun mi konas

k komprenas.



Ĝoĉjo GUDFELO 1989
el poemaro titolita
"Bantkravato kaj basko".

Tradukita de PEJNO Simono


Ĝoĉjo Gudfelo naskiĝis en Adelajdo en 1949, sed li ne ekskribis poezion ĝis en 1982. Lia unua poemaro "Senkolume, senmanume" aperas nun en kvara eldono. Ĝoĉjo vivtenas sin nur per la "kapricoj de poezio" kaj estas populara kaj meritplena artisto. Ekde 1984 li okazigas aŭtorajn staĝojn en lernejoj kaj altlernejoj, sed eble li estas pli konata pro sia laboro en malliberejoj. En 1998 li vojaĝis tra Kanado, Usono, Unuigita Regno, Eŭropo kaj Ĉinujo, legante verkojn kaj estrante staĝojn kaj seminariojn. Li dividis duoblan ensceniĝon kun Kenĵco Keseo en Eŭĝeno, Oregono.

Li ricevis la premion "The Cartlew Fellow" ĉe la Sud-Aŭstraliaj Festivalaj Premioj por Literaturo, Verkista Semajno 1988, kaj tra 1988/89 helpis evoluigi junajn aŭtorojn en la Sud-Aŭstralia Junulara Arta Konsilantaro.

Oni povas kontakti Ĝoĉjon Gudfelo pere de lia eldonisto ĉe:

S-ro Geoff Goodfellow
c/o Wakefield Press
43 Wakefield Street
Kent Town
Sud-Aŭstralio 5067
AŬSTRALIO