La spacmisio al Marsode
La misio "Pathfinder" (vojtrovanto) estas parto de pli granda projekto celanta profundan studon de la planedo Marso. "Pathfinder" kunportis veturilon, kiu post la surteriĝo - fakte, surmarsiĝo - forveturis el la patra spacŝipo kaj esploris la grundon de la planedo. La vojaĝo al la planedo Marso komenciĝis la 2an de decembro 1996 kaj daŭris pli ol jarduonon. Unu monaton antaŭe oni estis sendinta alian raketon, kiu orbitas ĉirkaŭ la planedo kaj enhavas sciencajn aparatojn. En julio, preskaŭ koincide kun la UK, ekvenis la unuaj bildoj de la surfaco de Marso - kaj ili konfirmas nian antaŭan scion: temas pri ruĝeta dezerto el sablo kaj rokoj. Tamen, la scienca valoro de tiu misio estas granda, ĉar ĝi multe pliriĉigas nian komprenon pri la kondiĉoj sur Marso kaj de la analizo de ties grundo ni povos studi la geologian historion kaj kompari ĝin kun la Tero. La bildoj kaj la novaĵoj el Marso estas haveblaj ĉe la TTT-ejo de Nasa: http://www.jpl.nasa.gov/marsnews. |