Numero 5 - vendredo 25-a julio 1997



Esperantistoj gastas ĉe aborigenoj

Merkredon la 23-an, dum la ekskursa tago, trideko da kongresanoj vizitis la aborigenan kolegion Taoundi en Port Adelaide. Tie studas aborigenoj ne nur el la ĉirkaŭaĵo de Adelajdo (kiuj estas de la etno ngaŭna) sed ankaŭ el aliaj ŝtatoj de Aŭstralio.

La interkonatiĝo pasis en tre malstreĉa etoso, dank' al muziko (ĉe la esperantista flanko gitaris Julián Hernández el Kubo) kaj al la amuza Cseh-metoda instruado de Katalin Smidéliusz. Sekvis vizito tra la kolegia konstruaĵo, lumbilda prezento de artverkoj fare de la kolegianoj, kaj klarigo pri la aborigenaj ilaro kaj vivmaniero. Grandan emfazon ricevis la nesufiĉe konata diverseco de aborigenaj kulturoj tra la kontinento, kiuj nombras pli ol 300. Bedaŭrinde malmultaj el ili povas rigardi al la estonteco kun certeco pri la sorto de siaj lingvo kaj kulturo.

La kvarhora vizito reciproke riĉigis la ĉeestintojn: kiel vortigis unu el la gastigintoj, la esperantistoj malfermis por la kolegianoj fenestron al la mondo, dum ĉi tiuj klerigis la unuajn pri siaj specifaj kulturoj, tiom pli proksimaj al la naturo ol estas tiuj de la plejparto el ni, urbanecaj geblankuloj.

Stultularo, idiotaro, malsaĝularo? Ne, jen junuloj !

La junularaj okazoj komenciĝis per konfuza kunveno dimanĉe, sed poste pliboniĝis. Lundon ni ekskursis al Glenelg, kie ni manĝis bone (dankon, Nikola). Ĉiuj ĉe "Glenelg" rigardis kaj ridis pri iu stranga viro, kiu insistis naĝi en la ege malvarma akvo de la maro. Gratulon al la magiisto! Mardon grupo de junuloj iris al kinejo por spekti la amuzan filmon "Bean". Merkredon ni noktklubumis kaj ĵaŭdon drinkejumis.

Artikoloj, kiuj aperis en landaj ĵurnaloj

Se vi deziras havi kopion de la artikoloj, kiuj aperis en diversaj gazetoj dum la semajno, bonvolu veni al la gazetaro servo, ĉambro 6.

Cseh-kurso kaj seminario

La tradiciajn aranĝojn de IEI ankaŭ ĉi-foje partoprenis multaj kongresanoj. Dum la seminaria laboro 8 personoj (el 8 diversaj landoj kaj 4 kontinentoj) studis la faman metodon kaj observis la paralele okazigitan lingvokurson por komencantoj. Tiun lastan regule frekventis ĉ. 15 lernantoj, sed pliaj 25 venis nur por unu aŭ du tagoj. La aranĝoj havis sukceson, la lernantoj lernis multe en amuza maniero kaj espereble ricevis grandan puŝon por la plua lernado de la lingvo. Vendredon posttagmeze okazos la prov-instruadoj de la seminariaj kandidatoj, kiuj en 5-minutaj prezentadoj pruvos al la gvidantino, Katalin Smidéliusz, ke ili komprenis la esencon de la metodo, eĉ kapablas apliki kelkajn el inter ties bazaj teknikeroj. La organizantoj esperas, ke ĉiu kandidato daŭrigos sian studon kaj aliĝos al la sekva ŝtupo (grado B) de la formado de Cseh-metodaj instruistoj.

Interlingvistikaj studoj komenciĝos en Pollando

La Universitato de Adam Mickiewicz anoncas 3-jaran eksteran studadon pri interlingvistiko. La unua studjaro komenciĝos en la vintra semestro de 1997/98, kaj poste ĉiun trian jaron. La internacia kurso okazos en la Lingvistika Instituto, sub la gvido de d-ino Ilona Koutny.

La interlingvistikaj studoj konsistas el enkonduko al ĝenerala kaj aplikata lingvistiko kaj el internacia kaj interkultura komunikado. Ili traktos planlingvojn kaj detale okupiĝos pri la gramatiko, literaturo, kulturo kaj historio de Esperanto. En la tria jaro eblas specialiĝi ankaŭ pri metodiko.

Surloka kurso okazos unufoje dum la semestro (lastan semajnon de aŭgusto kaj de januaro). La gestudentoj pretigos diplomlaboraĵon kaj post la fina ekzameno ricevos Atestilon pri Interlingvistikaj Studoj.

Kotizo por unu semestro: US$ 400 (nepagpovaj landoj US$ 80). Postulo: fino de mezgrada lernejo kaj bona scio de Esperanto.

Por pluaj informoj kaj aliĝilo kontaktu d-inon I. Koutny: Lingvistika Instituto de Universitato de Adam Mickiewicz, ul. Miedzychodzka 3-5, PL-60-371 Poznan. Tel: +48-61 618-572 (sekretariejo). KAO ĉe ILEI-budo.

Internacia arta vespero

Nepre estu en salono Zamenhof ĉi-vespere por vidi imponan prezentaĵon, kiu komenciĝos je 20h00.

Perditaj okulvitroj

Post ekskurso merkredon, la 23-an, mi forgesis miajn okulvitrojn en la malgranda buso, en la reto de la lasta vico. Se vi trovis ilin, bonvolu doni al la informejo. H. Muhsal [kn 80].

Laborgrupo

Mardon posttagmeze okazis laborgrupa kunsido pri informado. Ĉeestis proksimume 12 homoj kaj gvidis la kunvenon Michela Lipari. Oni klarigis tie, ke malgraŭ la manko de la estrarano pri informado, nun ekzistas anstataŭe komisiito, kiu jam preparis laborplanon. Sekvis iom nekohera diskutado dum unu horo kaj duono, en kiu oni tamen aŭdis interesajn novaĵojn kaj proponojn. Ŝajne la ĉefa decido de la laborgrupo estis rekomendi, ke oni okazigu apartan sesion en la venonta UK por "aktivula trejnado", kie oni povos interŝanĝi informojn pri propagandiloj kaj propagandmanieroj.

Karaj LKK-anoj

Preskaŭ la tuta Manlia Klubo ĉeestas kaj ni volas diri, ke ni ĉiuj ege ĝuis la kongreson ĝis nun kaj ni volas gratuli vin ĉiujn pro la granda sukceso.

R.G. Robertson (Prez), M.D. Robertson (Kasistino), E. Graham (Vic Prez), J. McClelland (Socia Komitato).

La teatraĵo "Zamenhof"

La teatraĵo de S-ino Jadwiga Gibczynska estis vere kortuŝa prezentaĵo. Ŝia emociiga talento kaj klara voĉo pli briligis la prezenton. Spektante la teatraĵon, mi sentis tiel, ke mi kvazaŭ legus la biografion de Zamenhof, verkita de Edmond Privat. Rondvojaĝante tra la mondo, ŝi povus prezenti sian talenton, kio multe helpus nian movadon. Plie, se estus vidbendo de ŝia prezentado, mi estus pli kontenta kaj ĝoja. Ankoraŭfoje mi kore dankas kaj sincere salutas al kara samideano, S-ino Jadwiga Gibczynska.

Radio Aŭstria

Vi interesiĝus pri la aktuala kaj varia programo de Radio Aŭstria Internacia en Esperanto, sed eble nun vi ne povas ties disaŭdigon kapti, ĉar via loĝloko aŭ lando apartenas ne al tiuj, kie ĝi aŭdeblas.

Jen nia propono: Skribu petleteron en via nacia lingvo al la ambasadoro de Aŭstrio en via lando, menciante en ĝi, ke per jena Esperanto programo vi havus eblon ekkoni Aŭstrion kaj ties kulturon, sen kompreni la germanan. Fine nepre petu, ke oni informu vin pri tio, kion oni faris rilate vian peton!

Se vi rapide agas, estas granda la ŝanco, ke dum la sekvonta vintra periodo vi jam povos aŭskulti la disaŭdigojn de Radio Aŭstria Internacia en Esperanto!

Dezirante baldaŭan aŭskultadon, salutas vin la teamo de la Esperanto Redakcio de ORF-RAI!

Dankon

La redakcio de La Lumilo kore dankas la kongresanojn pro iliaj kontribuoj (ĉu ni trovis spacon por ili, ĉu ne) kaj pro ilia indulgo pri eraretoj, kaj deziras al ĉiuj feliĉan vojaĝon hejmen kaj baldaŭan rerenkontiĝon.

Ŝtormido

"Ŝtormido" refoje videblos, en ĉambro 8 je la 14h30. Ĝi daŭras 90 minutojn. Bedaŭrinde pro kopirajtaj kialoj ni ne rajtos vendi kopiojn, sed ni donacos kelkajn al la ĉefaj bibliotekoj en Esperanto.

Aŭstralia piedpilko

Video programo okazos en ĉambro 8 je la 12h00. Nia Adelajda futbal-teamo La Crows ludas.

Timor - la infero ĉi-apude

Dimanĉon la 20-an, en salono Hodler, prezentis prelegon Miguel Faria de Bastos, advokato kaj prezidanto de la Portugala Esperanto-Asocio. La temo estis "Okupacio kaj aneksado de la kolonio "Orienta Timoro" fare de Indonezio, kaj kompliceco de Aŭstralio". La prelego okazis ene de serio da prelegoj (20-an ĝis 25-an) sub la kongresa temo, "Toleremo kaj justeco en multkultura mondo".

Orienta Timoro estis priskribita kiel "kvazaŭa laboratorio de ŝtata malrespekto kontraŭ ĉiuspecaj homaj rajtoj". Inter la aŭdantaro ne okazis reagoj kontraŭaj.

Pri la Marsa spacmisio

Ĉu vi interesiĝas pri la lastaj novaĵoj el la spac-flugo al la planedo Marso? Mallongan prezentaĵon pri tiu temo faros prof. Wandel hodiaŭ je la 10h00 horo en ĉambro 8.

Pasporto al la Tuta Mondo

Video-kurso por instrui Esperanton prezentiĝos vendredon je la 16h30 en ĉambro 8. Bonvolu veni.

Vidbendoj

"Al Sud-Aŭstralio", 30-minuta vidbendo pri la ekskurso-lokoj aĉeteblas (VHS-PAL kaj NTSC) en la libroservo, kontraŭ $15. Jennifer Bishop parolas, Margaret Furness filmis. Aŭdeblas diversaj birdkantoj.

Arboplantado

Tio okazis per laboro de diverslandaj samideanoj. La nomŝildo ankoraŭ ne alvenis (la vivo enhavas multajn tiajn misterojn), sed ĝi diros, ke la kongreso donacis la arbon al Adelajdo. "Paco kaj Amikeco". Nun estas 5 Esperanto-arboj en la parkoj. Ĉiuj estas ginkoj.

UEA kaj SAT

Ĉeestis 36 personoj, el kiuj 14 estis SAT-membroj. Prezidis Ledon, kiu unue legis la mesaĝojn de la Prezidanto de la Plenumkomitato, Yves Peyrant, kaj de la ĝenerala sekretario Kreŝimir Barkoviĉ. Yamasaki klarigis la fonon de tiu ĉi historia evento de SAT-kunveno kadre de la UK. Pro manko de tempo, oni ne povis diskuti detale; interalie, Ledon, Kep Enderby, prezidanto de LKK, kaj Osmo Buller, ĝen. sekretario de UEA gratulis la amikiĝon de la du mondskalaj Esperantaj organizaĵoj.

83-a UK Montpellier

Se vi aliĝas ĉi-tie, jen la kotizoj en aŭstraliaj dolaroj.

  1. ne individua membro de UEA: $190, $144*
  2. individua membro de UEA (ne inkluzivas membrojn kun gvidlibro): $153, $116*
  3. kunulo/junulo/handikapulo, ne individua membro de UEA: $116, $87*
  4. komitatano/kunulo/junulo/handikapulo, individua membro de UEA: $76, $58*

* Iamaj socialismaj landoj de orienta Eŭropo; ĉiuj landoj de Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Resp.), Afriko kaj Latina Ameriko.

Esperanto-klaso

En la venonta aprilo komenciĝos Esperanto-klaso en supera mezlernejo en Yokohama, Japanio. Estos la unua fojo, ke oni instruas Esperanton kiel oficialan lerno-objekton en tia lernejo en Japanio. Estas esperate, ke junaj esperantistoj sendos leterojn aŭ kartojn venontjare al Nippa Kôkô, 1348 Nippa-chô, Kôhoku-ku, Yokohama, 223 Japanio.

Plia argumento por lernado de Esperanto

Evidente ĉiu homo, kiu scias nur sian nacian lingvon, spertas grandajn problemojn en internacia komunikado. Tiu fakto estas vaste konata kaj estas unu el niaj oftaj argumentoj por lernado de Esperanto kiel dua lingvo por ĉiuj. Tamen alia atentenda punkto estas la ĝenerale malavantaĝa pozicio de unulingvulo - ne nur rilate interkompreniĝon internacian, sed eĉ ene de la propra lando. En ĉiu lando de la mondo ja loĝas ne nur la tie naskiĝintaj homoj sed krome enmigrintoj. Ili kunportas - kvazaŭ kiel naturan "donacon" - sian propran lingvon, kiun ili scias denaske. Aldone ili lernas la lingvon de sia nova loĝlando. Tiel ĉiu enmigrinto estas minimume dulingva kaj rilate al komunikado trovas sin en situacio pli favora ol la unulingva nacilingvano. Eĉ se tiu lasta lernis duan, alinacian lingvon en la lernejo, li kutime regas ĝin ne sufiĉe pro manko de praktiko en la ĉiutaga vivo. Tial li ĉiam restos en malavantaĝa situacio.

Enkonduko de Esperanto kiel aŭ aldona aŭ eĉ ĉefa fremdlingvo en ĉiu lernejo ĉiulande havigus pli egalecan situacion al ĉiuj. Ĝi krome mildigus la malavantaĝon, kiun unulingvano spertas en sia propra lando kompare al lingve pli lertaj, plurlingvaj enmigrintoj. (Tiu punkto ŝajnas esti interesa, precipe rilate al anglalingvaj landoj, kies loĝantoj ofte malemas lerni fremdajn lingvojn pro erara kredo, ke ĉie estas parolata la angla).

Intima teatro

Rolludos por ni hodiaŭ Jadwiga Gibczynska, kiu prezentos miniaturan teatraĵon pri tiklaj homaj temoj.

Ĝi okazos en Linton, kunvenejo 5, je 17h00.

Mesaĝo de Ipswich

Mardon vespere, antaŭ ol komenciĝis la koncerto, prezentita de la LKGT-kvarteto el Ipswich, Kvinslando, la kongresanoj aŭdis mesaĝon de la estro de tiu urbo, Sro John Nugent. La urbestro deklaris la deziron de sia magistrato subteni Esperanton kaj kuraĝigi ĝian uzon en la urbo. Li laŭdis la laboron de Karakàn Kochàrdy, kaj per instruado de la lingvo al lernejanoj, kaj per ĝia konatigo al la ĝenerala komunumo. Li invitis la kongresanojn partopreni en la somerkursaro okazonta en Ipswich en januaro 1997.

La Akademio

Reprezentis la Akademion en publika kunveno je 10h00, ĵaŭdon, S-ro Yamasaki, S-ro Pettyn, Prof. Wells, Prof. Kiselman, Prof. Wandel.

Yamasaki resumis la laboron de la Akademio. Kiselman menciis sian laboron en la kampoj de matematiko kaj gramatiko. Pettyn parolis pri la problemoj de redakcio kaj rapida lingva kontrolo kaj notis la mankon de eraro-bulteno. John Wells parolis pri la neceso de singardemo pri lingvo-uzo. Li citis kelkajn ekzemplojn, tiujn de la uzo de la malĝusta "plastiko" anstataŭ la ĝusta "plasto" kaj de la malĝusta "tipika" anstataŭ "tipa". Wandel notis la bezonon por iu fajro-brigado, reagi ĝustatempe.

Oni notis, ke baldaŭ aperos hejma vortaro por Esperantaj familioj. Menciita estas la bezono de geografia terminara laboro. Oni menciis ankaŭ la novan komputilan leksikonon, haveblan ĉe la Libroservo. John Wells diris, ke la Akademio ne havis reagon al kompilita radikaro.

Kunvenaj sonbendoj

Se vi deziras aĉeti kopion de la sonkasedoj faritaj dum la diversaj fakaj kaj aliaj kunvenoj, nepre mendu hodiaŭ (vendredon) ĉe la giĉeto en La Verda Kanguruo. Tion farinte, vi povos preni la kasedojn sabaton matene.

Fervojista kontaktkunveno

Mardon la 2-an de julio okazis kunveno de fervojistoj. Partoprenis dudek personoj el naŭ landoj. Ili ricevis informon pri la historio de IFEF kaj raporton pri la 49-a kongreso, okazinta en la urbo Koŝice (Slovakio) en majo 1997. Sekvis fakprelego de d-ro Imre Ferenczy, prezidanto de UMEA, pri la temo, "Sanon por ĉiuj ĝis 2000". La ĉeestantoj vigle diskutis pri la venonta jubilea IFEF-kongreso, okazonta en Aalborg (Danio), pri plurlingvaj fervojfakaj terminaroj, kaj pri la taskoj rilate al "kampanjo 2000". Novaĵo estis, ke IFEF kaj UMEA volas kunlaboron en tiu kampanjo, por preventi la kronikajn malsanojn de fervojistoj.

Lastatempaj aliĝantoj

1187 F-ino K. Sills, 9 Ballantyne Street Thebarton SA

1188 Suzanne Palmer-Holton, PO Box 85 Seaford VIC 3198

1189 pwel-q Peter Ellyard, PO Box 12843 PO A-beckett Street Melbourne VIC 3000

1190 Zbigniew Wybraniec, 10 Shepley Crescent Burton SA 5110

1191 Frauke Elber, 213 Anne Burras La Newport News VA USA

1192 Ross Patrick Linnane, 28 Redford Street Vale Park SA 5081

1193 Zoe Clare Linnane, 28 Redford Street Vale Park SA 5081

1194 Hugh Gregory Linnane, 28 Redford Street Vale Park SA 5081

1195 Sid Grant, 2 Cranston Street Port Lincoln SA 5606

1196 Ookubo Rjo

1197 ahet-j Aĥtar Etemadi, Bahar Shomali Kuche Aghamo Hmmadi Tagage Sevom, Nr. 25 Tehran 15747

1198 Rprl-r Raymonde Perault, 7 Rue Du Pont National 77250 Moret S/Loing FR

1199 Karakan Kochárdy Lot 10, Suffield Drive, Yamanto QLD

1200 Kerrie Smith, 15 Camroc Ave, Tranmere SA 5073

1201 Emese Kochárdy, 33 Suffield Drive Yamanto QLD

1202 Galina Sliwa, 6/117 Old Perth Road WA, Bassendean 6054

1203 Romano Bolognesi, Via Misa 4, IT-40139 Bologna, Italio

1204 Elisa Gualandi, Via Misa 4, IT-40139 Bologna, Italio

1205 Ĝianfranko Tomba, via Marco Polo No 21/28 40131 Bologna Italio

1206 Gustavo Gualandi, Viale Della Resistenza 51, 40065 Pianoro Bologna Italio

1207 smns-f Ŝandor Monostori, PO Box 125 Toorak VIC 3142

1208 Mukunda Raj Pathik Wagle, Ĉampus of International Languages, Exhibition Road, Kathmandu Nepalo

1209 effs-i Belen Fontecha Soto, CCDr JJ Domine, G. 18o Valencio Hispanio

1210 effsi Johano Fontecha Soto, Belen Fontecha Soto, CCDr JJ Domine, G. 18o Valencio Hispanio

1211 Jean-Guy Richard, 3470 Durocher #401, Montreal, Quebec, Canada, H2X 2E1

1213 Jeremy Bass, 3470 Durocher #401, Montreal, Quebec, Canada, H2X 2E1

1214 nsob-a Maria Antonia Dos Santos Nogueiri Sobral, TR. Das Pombas, 17- Caixa Postal 173 Mairipora-SP-Brasil-07600-970

1215 Cecilia Nogueira Calmon Sobral, TR. Das Pombas, 17- Caixa Postal 173 Mairipora-SP-Brasil-07600-970

1216 gumd-g Doroti Guiro Marino, R. Anastacio De Souza Pinto, 297-APTO92-Freguesia Do o-Brasil-Sao Paulo_Cepo 2926_030

1217 Alyda G. Wilson, 9 Nightingale Street Yarram VIC 3971

1218 Harry A. Wilson, 9 Nightingale Street Yarram VIC 3971

1219 Keiko Shiraya Nagi, T420 No 12-30, Yoichi 3 chome Shizuoka Japanio

1220 Alda Gomes, R. Gabriel Dos Santos 388_apto 123 _ Higieno Polis _ Saopaulo Brazilo

1221 Masata Wada, 4-14-25, Jujimi Higashimurayama, Tokio Japanio

1222 Debra Zapata, 154 Matlock Street, Mt Hawthorn, WA 6016

1223 Giovanna Martino, Contrada Barchi 20 Terracina LT

1224 A. Manley 67 Cobran Street, Cheltenham NSW 2119, Aŭstralio