Numero 4 - ĵaŭdo 24-a julio 1997



Infana ekspozicio

En la infana angulo de La Verda Kanguruo oni starigis internacian infanekspozicion. Temas pri la kunmeto de du ekspozicioj, kiuj dum la lastaj ses monatoj okazis en Kroatio. Al ambaŭ kontribuis pli ol 500 gelernantoj el 15 landoj de Eŭropo, Ameriko, Afriko kaj Aŭstralio.

La Aŭstraliaj infanoj (el la lernejo Carrum) ricevis etajn donacojn de la organizanto, kiu invitas ĉiujn kontribui al venonta ekspozicio pri popolkostumoj. Limdato: la 1-a de novembro. Adreso Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb, Kroatio.


Belartaj konkursoj de UEA

Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 1997:

Poezio

  • 1. ne aljuĝita
  • 2. István Ertl (Nederlando) pro "Herbokanto"
  • 3. István Ertl pro "Pri fuŝpoemoj honteme pruntitaj"
  • hon. mencio: István Ertl pro "Reportero silentas"

    Partoprenis 38 verkoj de 17 aŭtoroj el 10 landoj.

Prozo

  • 1. Sabine Trenner (Germanio) pro "Pli ol nura lumo"
  • 2. Julia Sigmond (Rumanio) pro "Kiam mi pardonis al la kato?"
  • 3. Lena Karpunina (Germanio) pro "Jaŝa"
  • hon. mencio: Stan Johansson (Svedio) pro "La naskiĝtaga donaco" kaj "Dufoja ekspono".

    Partoprenis 21 verkoj de 12 aŭtoroj el 10 landoj.

Teatraĵo

  • 1. ne aljuĝita
  • 2. ne aljuĝita
  • 3. Vinko Oŝlak (Aŭstrio) pro "Ŝakludantoj (Diabla tragedio en tri aktoj)"

    Partoprenis 3 verkoj de 3 aŭtoroj el 3 landoj.

Eseo

  • 1. (Luigi Minnaja): ne aljuĝita
  • 2. Vinko Oŝlak (Aŭstrio) pro "La homo serĉas sian imagon"
  • 3. Ignat Bociort (Rumanio) pro "La spirito de Esperanto kaj la samideanaj malamikaĵoj"

    Partoprenis 5 verkoj de 5 aŭtoroj el 5 landoj.

Kanto

  • 1. ne aljuĝita
  • 2. Flavio Fonseca (Brazilo) pro "Misarujo"
  • 3. O. Semjonova kaj E. Ĥabarov (Rusio, respektive teksto kaj muziko) pro "Du semajnoj de l' feliĉo"

    Partoprenis 6 kantoj de 6 aŭtoroj aŭ aŭtoraj duopoj el 5 landoj.

Premio Infanlibro de la Jaro 1996

  • "Al la mondo donace", antologio de la serba porinfana poezio, elektita kaj tradukita de Zlatoje Martinov, eldonita de Strategia, Beogrado (Jugoslavio).

    Partoprenis 2 libroj de 2 eldonejoj el 2 landoj.

Aŭstralia Futbalo

Videa programo okazos en ĉambro 8 je 12h00. Nia Adelajda futbal-teamo La Crows ludas.

La bankedo

Ĉe la bankedo 21-an de julio, Prezidanto Lee de UEA bonvenigis la partoprenantojn kaj petis al d-ro Ralph Harry proponi toston.

D-ro Harry diris, ke kvankam multaj pensas pri siaj hejmoj, pri neĉeestantaj amatoj, eĉ pri ŝtatestroj, en bankedo de la Universala Kongreso povas esti nur unu tosto: "Al Esperanto, nia movado kaj nia Komunumo !"

La ĉeestantoj stariĝis kaj ripetis la toston.

ILEI invitas

Se ĝis nun vi ne vizitis la ILEI-budon, nepre tion faru antaŭ la fino de UK. Ĉe la budo vi trovos interesajn informojn uzeblajn dum via E-instruado. Ĉi tie ni mencias nur informon pri Reto-klubo; novan kartludon; kaj manuskripton de la kurso "korespondo por infanoj" (aĝaj 6 ĝis 10), pri kiu vi estas petataj doni viajn komentojn.

Ĉe la budo vi povos lasi ankaŭ viajn demandojn pri la problemoj, kiujn vi frontas dum la E-instruado.

Poŝto

Giĉeto en La Verda Kanguruo vendas poŝtmarkojn, poŝtkartojn kaj albumojn de aŭstraliaj poŝtmarkoj de 1996. Troviĝas leterkesto por leteroj kaj poŝtkartoj. Je 16h30, lundon ĝis vendredo, ĝi estas portita al la poŝtoficejo por ke oni aldonu la kongresan "stampon". Pakaĵon oni devas trakti en poŝtoficejo (la plej proksima estas en Bank St, ĉe la fino de la stacidoma subvojo).

Ni vendos diversajn poŝtkartojn de la Aŭstralia Poŝto, kies prezo, $A1, inkluzivas flugpoŝton kien ajn (ne atentu la valoron de la presita poŝtmarko). La prezo estas do tre favora kompare al tiu de alispecaj poŝtkartoj. Cetere, tiuj de "Australia Post" havas verajn (ne simple presitajn) poŝtmarkojn.

Fakkunveno ĵurnalista

Lundon, la 21-an TEĴA (Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio) okazigis kunvenon, kiun ĉeestis 10 personoj, el kiuj 6 estis membroj de TEĴA.

Ĉar nur unu (la sekretario) el la estraro partoprenas tiun ĉi UK la kunveno ne povis esti oficiala, tiel neniu rezolucio eblis; sed tiuj, kiuj kolektiĝis, vigle diskutis pri diversaj temoj. Nemembroj esprimis intereson pri la asocio. Al ili la sekretario promesis sendi la broŝuron de TEĴA kun aliĝilo.

Oni kontentis pri la raporto de la sekretario pri la rebonigo de la financa sano de la asocio, post la rezolucio pri aŭsteraj ŝparrimedoj. La ĉeestantoj tamen estis nekontentaj pri la manko de intereso pri ekstereŭropa UK fare inter la membroj.

Etnistoj kunvenis

En salono Ross okazis ĉi-lunde la jarkunveno de la Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL), fakasocio, kiu intervenas en diversaj landoj de la mondo por defendi la rajtojn de la etnaj minoritatoj.

La vic-prezidanto de la Komitato, Daniele Vitali, prezentis prelegon pri "La graveco de lingvopolitiko kaj lingvoplanado por savi la minoritatajn lingvojn". Li montris kiel ĉe-tabla planado (kompreneble surbaze de surkampe konstateblaj lingvaj faktoj, kiel okazis por Esperanto) ludis gravan rolon en la evoluo de multego da nun oficialaj lingvoj, kiel la novhebrea, novnorvega, hodiaŭa irlandgaela, estona, rumana, suoma, belorusa, azerbajĝana, taĝika, kirgiza, kazaka, turkmena ktp. Krome, lingvoplanado havis influon sur la hodiaŭan aspekton de multe pli da lingvoj, ĉefe pere de ortografiaj reformoj: temas ĉi-foje pri la turka, somala, rumana, vjetnama, svahila, azerbajĝana, noĥĉa (aŭ ĉeĉena) ktp. Ĉio ĉi estis dirita por pruvi la gravecon de lingvoplanado en ĉiuj kampoj de la homa lingva komunikado.

La etnistoj refoje renkontiĝos por pridiskuti la problemojn de sia komitato. Oni atendas membrojn kaj nemembrojn ĵaŭdon, la 24-an, je la 17h30, en La Verda Kanguruo. Venu al la rendevua tabulo.

Skolta Esperanto-ligo

La kunveno estis neformala. Ĉeestis SEL reprezentantoj el Aŭstralio Jennifer Dimo; el Belgio Arie Bouman; el Nov-Zelando Gwenda Sutton; kaj unu skolto, Alan Kerr. Kelkaj interesatoj raportis, inkluzive de Amri Wandel, kiu parolis pri la situacio en sia lando. Jam oni planas grandan SEL-kunvenon en Montpellier. Tie oni montros la lumigitan panelon, kiu estis furore sukcesa en la monda ĵamboreo. La celo estas persvadi Esperantistojn instigi skoltojn, skoltestrojn kaj la naciajn skoltajn instancojn uzi Esperanton.

Piana koncerto

Okazos hodiaŭ en halo Lapenna la piana koncerto de itala pianisto Aldo Fiorentin. La recitalo komenciĝos je 16h30 kaj daŭros ĉirkaŭ horon kaj duonon (inkluzive de paŭzo de dek minutoj). Ĝi enhavos verkojn de F. Schubert (omaĝe al la 200-jariĝo de lia naskiĝo) kaj de F. Mendelssohn-Bartholdy kaj J. Brahms (memore al la 150-a kaj 100-a datrevenoj de iliaj forpasoj).

La programo konsistos el la jenaj komponaĵoj: Schubert (1797-1828), Sonato en Si-bemolo maĵora (postmorta eldonado); Mendelssohn-Bartholdy (1809-1847), 6 kantoj sen vortoj, op. 19; Brahms (1833-1897), 6 pianopecoj, op. 118.

Ŝtormido

Kaŝiĝema Tom, la patro de la ŝtormido Mike, fuĝis el urba vivo kaj loĝas en dometaĉo apud la izolita bestprotektejo Coorong. Tamen, la vivo de Mike baldaŭ ŝanĝiĝos...

Programŝanĝiĝo:
Ŝtormido videblos ĵaŭdon je 15h30 en salono Ross, kaj vendredon je la 14h30 en salono Williams (ĉambro 8). La filmo estas parto de la kulturo de la lando. "Ŝtormido" estas unu el la multaj sukcesoj de la Sud-Aŭstralia Filmkompanio.

Semajno de Internacia Amikeco (SIA)

Kiel revigligi SIA?

  • La komisiito (ETA) instigas la E-grupojn al aktivaĵoj kun internacia enhavo en SIA.
  • Dum jaroj tiu instigado kaj raportado devas esti daŭrigata.
  • Necesas iom da fantazio por elpensi interesajn aktivaĵojn se la semajno estas tie vasta.
  • Prefere oni faru simplajn programojn.
  • SIA estu klare difinita: lasta plena semajno en februaro de lundo ĝis dimanĉo - sed oni povas, se necese, okazigi ĝin ankaŭ en aliaj periodoj.

Tago de la lernejo

La nur duonhoran programon, mardon posttagmeze, ĉeestis ĉirkaŭ 40 kongresanoj.

Enkonduke Atilio Orellana Rojas laŭtlegis artikolon verkitan de profesoro Duncan Charters, prezidanto de ILEI pri multkultureco kaj lingvolernado.

Post la teorio sekvis konkreta parto, raporto de s-ino Jennifer R. Bishop pri la nun disvolviĝanta Esperanto-projekto EKPAROLI, kies lulilo estas en Melburno. La ĉeestantoj mem havis okazon vidi kaj ĝui la rezulton de la tiea laboro: infana grupo de la elementa lernejo Carrum kantis kaj prezentis scenojn el la Mazi-filmo, sur kiu baziĝas ilia lernado de la internacia lingvo. Pri la nuna stato de Mazi-materialo kaj ties dissendado en la pola televido, raportis Roman Dobrzyinski el Varsovio.

La aŭstralian eduksistemon kaj ties lingvopolitikon prezentis Alan Bishop, profesoro de Universitato Monash en Melburno.

Fine, la ĉeestantoj havis eblon ekkoni informojn pri alia instrufilmo, "Pasporto al la tuta mondo", kiu pretiĝas en San-Francisko. Lusi Harmon parolis pri la konceptoj de la aŭtoroj, la enhavo de la materialo kaj ĝisnunaj preparlaboroj, kaj vidigis la malnetan version de la kvar, jam filmitaj unuoj de tiu grandioza entrepreno. Ni deziras al ili multan sukceson kaj eĉ pli multe da mono por realigi la instrufilmon.

Pliajn informojn, kontaktadresojn kaj riĉan bibliografian liston pri la nuntempaj projekto celantaj pruvi la propedeŭtikan valoron de Esperanto, troveblas en la lasta numero de Internacia Pedagogia Revuo (2/1997). Informoj kaj flugfolioj pri la instruado kaj aktivado de la instruista ligo troveblas ĉe la ILEI-budo en La Verda Kanguruo.

Prof J.C Wells

D-ro R.L Harry dankis al d-ron Wells. Li komentis, ke ĉiuj aŭstralianoj bedaŭras la malaperon de la tasmaniaj aborigenoj, kiujn preskaŭ tute mortigis la ĉeflandaj aborigenoj antaŭ la alveno de la eŭropanoj. Li diris, ke ekzistas simileco inter la aborigena diferencigo inter ni (ci kaj mi) kaj ni (ni ĉiuj).

Ankaŭ la aborigenoj multe uzas la universalan fenomenon "duobligoj" ekzemple Mitta Mitta, Wagga Wagga.

D-ro Harry notis, ke la eŭropanoj, kvankam ili altrudis multajn eŭropajn loknomojn, akceptis aborigenajn nomojn por multaj gravaj lokoj, ekzemple la federacia ĉefurbo Canberra, kiu signifas "Loko por Kunvenado".

Aliaj ekzemploj estas Geelong (kie d-ro Harry naskiĝis), Bendigo, Ballarat, Wooloomooloo, Narrabean, Coolangatta.

Por kelkaj lokoj, al kiuj oni donis eŭropan nomon, oni revivigis la aborigenan nomon, ekzemple la grandega monolito de Centra Aŭstralio, "Uluru" (antaŭe Ayers Rock). D-ro Harry aldonis ŝerce, ke eble oni povus doni al Adelajdo la internacian nomon "Esperanto!"

Radio Esperanto

Marde antaŭtagmeze en la kongresejo okazis kunveno de radioaŭskultantoj kaj redaktoroj de elsendoj, sub la gvido de la komisiito de UEA pri radioaferoj, Andrzej Pettyn. Unue oni aŭdis raportojn de la redaktoroj de Aŭstria Radio Internacia, Ĉina Radio Internacia kaj Kuba Radio Internacia pri la aktuala stato de la E-elsendoj en tiuj radiostacioj. Pli poste venis ankaŭ informoj pri la stacio 3ZZZ en Melburno (Aŭstralio). Evidentiĝis ankoraŭfoje, ke en la eksterlandaj programoj de ŝtataj radiostacioj plue tre gravaj estas skribaj reagoj de aŭskultantoj, kiuj per siaj leteroj montras, ke la elsendoj estas aŭskultataj kaj sekve bezonataj.

Multe da atento oni dediĉis al la agado de AERA, kiu estas ekzemplo de fidinda liverado de aktualaj informoj pri radioelsendoj en Esperanto kaj meritas pli vastan subtenon. Ĝi estas modelo por diversaj organizaĵoj pri kreado de datum-bazoj konstante aktualigataj.

En la diskuto partoprenis radioaŭskultantoj, el inter kiuj la opinio de Rokuro Makabe estas aparte menciinda, nome, ke la aŭskultado de radioelsendoj en Esperanto donas al Esperantistoj ĉiutagan kontakton kun la vivanta lingvouzo kaj bonan informon pri la E-movado.

La Pekina kaj Varsovia radiostacioj elsendos en aŭgusto kaj pli poste amason da intervjuoj kaj raportoj pri kongresaj aferoj. Pola Radio ankoraŭ dum la kongresa semajno ĉiutage raportas pri kongresaj okazaĵoj, kio ebligas al eŭropanoj sekvi la evoluon de la kongresaj debatoj.

Dumprelege

Kongresano konsciiĝas dum kunsido: "Mi sentas min kvazaŭ mi estus en aviadilo; dum mi dormetas mi aŭdas la konstantan brueton, vekiĝinte mi vidas ĉiam la samajn personojn, rigardante al la fenestro mi tute ne povas diveni, en kiu parto de la tago mi fakte estas."

Konsilo: Atentu, amiko, ni jam estas meze de la kongreso, la aviadilo flugas reen!

Internacia arta vespero

Se vi volas kontribui al la Internacia Arta Vespero, vi NEPRE devas kontakti la oficejon de la Artaj Aranĝoj en La Verda Kanguruo antaŭ 14h00 ĵaŭdon. La Internacia Arta Vespero okazos vendredon en halo Zamenhof, kie, pro la komplika naturo de la teknikaj aferoj, necesos provludi vendredon dum la tuta tago.

Distraĵoj

Vi povos ĝui hodiaŭ kelkajn bonegajn distraĵojn. En salono Lapenna je 14h00, fama aktorino Vida Jerman prezentos teatraĵon, "Inventante, ke mi sonĝas". En halo Zamenhof je 20h00 Magiisto Michael distros per sia mistera magia programo. Poste, en Zamenhof je 21h00, ĝuu la kabareton de kara f-ino Emily Barlaston.

Savu esperantaĵojn

Voko al ĉiuj arkivistoj, bibliotekistoj, katalogistoj, muzeistoj, kaj tiuj, kiuj kolektis aŭ kolektas historiaĵojn kaj valorajn esperantaĵojn:

Diskuto pri komenca laborplano okazos je 16h00 ĵaŭdon, 24-an de julio, en salono Privat (ĉambro 11). Ĝi estos malfermita al ĉiuj, kiuj havas intereson pri la konservado kaj prizorgo de esperantaĵoj mondvaste. La kunordiganto estas Vilĉjo Harmon (kn 297).

Pri la ILEI konferenco

La 31-a ILEI konferenco okazos en Avalon, apud Geelong, Viktorio, la 27-an de julio ĝis la 2-a de aŭgusto. Ĉiuj partoprenontoj bonvolu tuj sciigi ĉe ILEI-budo vian proponitan transportrimedon al Melburno kaj la horon kaj lokon de via alveno, por ke transporto al la konferencejo estu mendita.

La libro de la spiritoj

Okazis la 22-an resuma parolado pri la ĉefaj principoj de la spiritismo. Tiuj estas:

  • senmorteco de la animoj
  • konvinkebleco de la mondo pere de mediumoj
  • reenkarniĝo kaj evoluo.

Sekvis respondoj al demandoj.

Salutvortoj

Se iu deziras kopion de la salutvortoj de la ĉeĥa ambasadoro, Jaroslav Suchanek ĉe la malfermo de UK, bonvolu peti ĝin ĉe la Gazetara Servo.

Krucvortenigmo

Horizontale

1. Per formala aserto apartenanta al distingeble.

5. Plankokovril'.

8. Objekt' prezentita al iu.

9. Kantistino de la unua rango koncerne al la jesupatrino.

10. En polemika praktiko rilata al kornhava mamulo.

12. Plivigligilo.

13. Tirane premegi, tio estas, kun nulo reprodukti.

15. Prenas kun si, celante trinkvazet'.

18. Per surskribo sur tomboŝtono.

19. Stacidoman trotuaron.

20. Pri fuŝa kompostado kaj pri la rilata fako altvalora ĉar malofta.

21. Senvalore.

22. Disĉiplaro.

23. Ago kontraŭstari.

Vertikale

1. Konkludo el konduktubo.

2. Akompanate de.

3. Reordigite, malglata restas malglata.

4. Kun preterlaso de nenecesaj vortoj.

5. En tiu tempo femala estaĵo prezentiĝas kiel vitamino.

6. Objektoj faritaj rezulte de kondukiloj.

7. Roketo.

11. Inklino mallojale endanĝerigi per inklino kalkuli je iu aŭ io.

14. Surpieda restejo.

16. Impresiĝemo manke de priparolataĵoj.

17. Ordigita diskuto pro subita malfeliĉo.

18. Skrape prilaboras.

19. En bukla volvaĵo videblas prembutono.

21. Rilata al kora inklino.