Numero 3 - mardo 22-a julio 1997



Statuoj

Frue la statuo de Kolonelo Light (vidu La Lumilo-n, n-ron 1) staris en Viktoria Placo, kaj personoj kutime supozis, ke li fingromontras kaj diras, "Kiu iras tie?" Estis ankaŭ statuo de Charles Stuart: li staris kun mano ĉe la okuloj kaj diris, "Kie?". Tria statuo estis tiu de George Bass, kiu staris rekte, manoj ĉe la korpo, dirante "Mi faris".

Antaŭ ĉirkaŭ 30-35 jaroj, oni translokis la statuon de kolonelo Light al monteto Montefiore, tial ke li nun fingromontras al la urbego kaj diras "Jen loko por vilaĝo".

Aferoj UEA-aj

La komitato de UEA kunsidis lundon, la 21-an de julio.

Dum la trakto de la estrara raporto oni ĉefe diskutis pri landa agado kaj la rilatoj kun eksteraj instancoj. Raportiĝis, ke la rilatoj kun UNESKO nun estas pli fortaj ol antaŭe, pro nova ordigo de la kunlaboro kun neregistaraj organizaĵoj kaj pro pli aktiva agado flanke de UEA. Do la landaj asocioj estas invititaj starigi kunlaboron kun la UNESKO-komisiono de la koncerna lando.

La jarraporto de la estraro estis akceptita senŝanĝe.

La komitato decidis labori laŭ la gvidlinioj prilaboritaj por Kampanjo 2000. Oni ankaŭ invitas la landajn asociojn labori laŭ tiuj prioritatoj. Per siaj propraj laborplanoj la landaj asocioj devas prioritatigi la por ili plej gravajn erojn. UEA gvidos la laboron per nova komisiono elektita de la komitato. Ĝi konsistas el prezidanto Lee, S-ro Corsetti kaj S-ro Buller.

Poezia bukedo

Suzanne Holton diras, ke kiam ŝi komencis lerni Esperanton ŝi decidis serĉi poemon, kiun ŝi povos adapti al muziko. Ŝi estis tre ekscitita trovi kolekton da Esperantaj poemoj de Bertram Potts. Laŭ ŝi, ili preskaŭ per si mem kantiĝis.

Ŝi aranĝis tri el ili, kiujn lernis la partoprenantoj en la aŭstralia somerkursaro en Januaro 1997. Responde al kuraĝigo, ŝi poste muzikigis pliajn tri kaj eldonis ĉiujn ses en volumeto, kiun oni povas aĉeti aŭ en la Libroservo aŭ de s-ino Holton mem.

La titoloj de la kantaro estas:

  • Mi krias hura
  • Pluvonubo
  • La ligna lulĉevalo
  • La ŝafideto
  • Se nur mi estus rubekolo
  • La sablokastelo.

Juna kantistino

La aŭskultantaro ĉe la hieraŭa lunĉpaŭza koncerto estis tute sorĉita de la kantado de ok-jara Emese Kochardy el Ipswich. La ĉarmulino prezentis en Esperanto, purvoĉe kaj klarvorte, ses kantojn, ĉefe aŭstraliajn. Ŝi uzis la mikrofonon kun memfido, estis vortperfekta, kaj tute kaptis la atenton de la ĉeestantaro. Gratulojn al ŝi, kaj al ŝiaj instruistoj kaj lingvaj kaj muzikaj.

Sonbendoj

Oni surbendigas multajn sesiojn de la kongreso. Sonbendoj estas vendataj en Verda Kanguruo. Por grandaj kvantoj, mendu ĝis vendredo 15h00, kaj ili estos haveblaj je sabato.

Mesaĝoj

Ne forgesu serĉi vian kongresnumeron sur la mesaĝtabulo ĉe la enirejo de La Verda Kanguruo.

Aŭtoraj duonhoroj

Estas jam aranĝitaj pliaj renkontoj kun aŭtoroj. Amri Wandel estos en la Libroservo mardon la 22-an de julio, je 15h30. Gilbert R Ledon faros same ĵaŭdon la 24-an, je 11h00. Trevor Steele (Sed nur fragmento, Falantaj muroj, Apenaŭ papilioj en Bergen-Belsen, kpt.) estos tie vendredon la 25-an, je 16h00.

Eblas organizi pliajn "aŭtorajn duonhorojn". Interesatoj bonvolu sin anonci ĉe Istvan ERTL [kn 401].

Hungara renkontiĝo

La renkontiĝo okazos vendredon vespere en antaŭurba restoracio. Ni kolektiĝos je 17h00 antaŭ La Verda Kanguruo. Venu ĉiuj, kiuj volas kontaktiĝi, kaj praktiki la patrinan lingvon, kun la nun-hungaraj samideanoj. Pluraj informoj estas haveblaj (kongresaj numeroj 646 kaj 751).

Kie fumo, tie fajro

Ni konscias, ke la plej multaj kongresanoj ne fumas, kaj ke fumado certe ne sanigas (kio pri drinkado?). Tamen apenaŭ kredeblas, ke en la tuta granda kongresejo ekzistas eĉ ne unu eta ĉambro, kie

fumantoj povas agrable sidi kaj babili inter si. Starado ekstere estas ĝena kaj malkomforta, precipe kun konsidero al la malvarma vetero.

Ekskurso al Hahndorf

Okazos vendredon 25-an de julio, je 9h30 ĝis 13h00, duontaga ekskurso en histoririĉa Hahndorf. Hahndorf estas unikstila aŭstralia vilaĝo en la adelajda montetaro. Abundas en la ĉefstrato belegaj kaŝtanaj kaj ulmaj arboj. La plimulto el la konstruaĵoj jam estas zorge riparitaj. La urbeto havas malstreĉan, malnovmondan etoson. Oni promenos por ĝui la "metiajn" butikojn kaj la germanan kulturon.

Kangurua Insulo

Bonvolu atenti pri la merkreda ekskurso al Kanguruinsulo. Kontrolu zorge vian bileton, ĉar tri apartaj komencaj horoj ekzistas. Ne ĉagreniĝu, se via kunulo komencos je malsama horo, ĉar ni ĉiuj rerenkontiĝos sur la insulo.

IKU prelegantoj subskribas

Ĉu vi deziras renkonti la prelegantojn de la Internacia Kongresa Universitato?

Ili partoprenos la aŭtoran IKU-horon en la Libroservo, hodiaŭ inter la 15-a kaj la 16-a horoj, kaj aŭtografos la IKU-libron, kiu enhavas iliajn prelegojn. Pli ol 70 paĝoj, kvin prelegoj, aŭtoraj subskriboj - ĉio kostas nur 6 A$.

Enigmo

Kio estas verda ekstere kaj ruĝa interne, havas nigrajn semojn, kaj povas salti tiom alten kiom la turo Eifel?

La respondo estas akva melono. Ĝi estas verda ekstere, ruĝa interne kaj havas nigrajn semojn.

Do kio pri saltado tiom alten kiom la turo Eifel? La akva melono ne povas salti tiom alten kiom la turo Eifel. Sed kiom alten povas salti la turo Eifel?

Kongresa kantogrupo

Ĉiu, kiu deziras partopreni neformalan kantgrupon, bonvolu kontakti Kay Andersen aŭ Gaye Phillips ĉe la loĝiga servo pri la aranĝo de provkantado.

Lingvoj forte minacataj!

Daniele Vitali (kn 880) lertlingve prilumis la situacion de la lingvoj de la malgrandaj nacioj en Eŭropo, kadre de sinprezento de IKEL, la Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj. Estas interese, ke ekzistas multe pli da minoritataj lingvoj ol oficialaj. Kelkaj el tiuj minoritataj lingvoj estas subtenataj de la ŝtato kaj revigligataj (ekz. la romanĉa), dum aliaj suferadas la sorton de marĝenigo kaj pereigo (ekz. la alzaca, bretona). IKEL estas organizaĵo, kiu intervenadas ĉe koncernaj oficialaj instancoj por forigi diskriminaciojn kontraŭ etnoj kaj raportadas en sia informilo "Etnismo".

Vizito al aborigena kolegio

Kiel sciigite en la hieraŭa numero de La Lumilo, Sandor Horvath gvidos ekskurson al la aborigena kolegio merkredon la 23-an de 11h30 ĝis 4h00. Se vi interesiĝos bonvolu skribi vian nomon sur la listo ĉe la ekskursa budo. Bedaŭrinde nur 20 povas partopreni.

Bonvolu noti, ke pro tio, ke La Verda Kanguruo estos fermita morgaŭ, merkredon la 23-an, ni ne povos amasiĝi ĉe la ekskursa budo, kiel anoncite en La Lumilo hieraŭ. Anstataŭe oni renkontiĝu antaŭ la pordo de La Verda Kanguruo.

Salutmesaĝo de Kofi Annan, ĝenerala sekretario de UN

Ĝoje mi salutas membrojn de la Universala Esperanto-Asocio kuniĝantajn en Adelajdo por ilia 82-a kongreso.

La temo de via kongreso— toleremo kaj justeco en multkultura socio—estas esenca demando por multaj homoj. Ni devas pritrakti du kontraŭajn tendencojn en nia hodiaŭa mondo. Tiom da aspektoj de niaj vivoj ekonomiaj sociaj kaj kulturaj interligiĝas je tergloba skalo, unuigante la homaron kiel neniam antaŭe. Samtempe aliaj fortoj laboradas, estigante la dividon kaj subdividon de blokoj, nacioj kaj eĉ urboj.

La lingvo havas rolon en ambaŭ ĉi tiuj tendencoj. Ĝi povas kunigi la homojn; oni povas uzi ĝin por disigi nin kaj tenu nin apartaj. La lingvo povas esti repacigilo, kaj la lingvo povas esti batalilo.

Unuiĝintaj Nacioj stariĝis kun la celo servi kiel centro por harmoniigi la agadon en nacioj, dum ili celas atingi amikajn rilatojn kaj internacian kunlaboradon. Interkomunikado estas tute fundamenta por tiu celo. Ni havas mesaĝon por proklami —mesaĝon kiu centriĝas je justeco, toleremo kaj homaj rajtoj. La organizaĵo dependas de la multaj neregistaraj organizaĵoj, kiuj laboras kune kun ĝi por helpi komuniki la mesaĝon je la popola, aparte je la loka nivelo.

Mi estas dankema al la Universala Esperanto-Asocio pro ĝia laborado por antaŭenigi lingvon kiel rimedon por kunigi la homojn kaj pro ĝia deziro celebri la universalan deklaracion pri homaj rajtoj dum ni alproksimiĝas al la kvindeka datreveno de ties akcepto. Mi esperas, ke reveninte al viaj komunumoj vi ĉiuj helpos enfokusigi la atenton sur ĉi tiu gvidsigna atingo en la strebado por certigi vivon de digneco por ĉiuj.

Mi deziras por vi ĝueblan kaj fruktoplenan semajnon en Adelajdo.

Aŭkcio

Memoru, ke la nepreterlasebla aŭkcio okazos vendredon, ekde 10h30. Do ne tro ŝarĝu vian buĝeton per akiro de bumerangoj kaj diĝeriduoj. Retenu vian financan bonstaton ĝis la aŭkcio!

La aŭkciaĵoj estos montrataj en la libroservo ĵaŭdon inter 10h00 kaj 12h00.

Rondo Kato

La Rondo Kato okazigis sian kunvenon lundon la 21-an de julio, de 14h15 ĝis 15h00, en salono Ross.

La kunvenon gvidis Bob Felby. Li parolis pri la kongresa temo: toleremo kaj justeco en "multkultura" socio. Li diris, ke la aŭstralia registaro ne montras multe da toleremo aŭ justeco al la sendefendaj katoj. Partoprenis 17 katamantoj el 8 landoj. Oni sin prezentis, kaj priparolis siajn katojn.

Monda turismo

Monda Turismo kutime organizas grupvojaĝon al UEA-Kongresoj. Ankaŭ nun al Adelajdo venis grupo de 19 geesperantistoj el Pollando kaj Litovio. Planita estis alveno de 24 personoj, sed pro neesperantistaj problemoj kvin restis hejme. Nia programo en Aŭstralio konsistas el busvojaĝo Adelajdo-Melburno-Kanbero-Sidnejo-Brisbano kun du tagoj en Sidnejo. Dum la tuta tempo akompanas E-gvidanto.

Forveturo el Adelajdo la 26-an vespere kun alveno en Brisbano matene la 1-an de aŭgusto.

Esperanta poŝtmarko

En Kroatio aperis nova poŝtmarko pri Esperanto. Ĝi estis eldonita okaze de la unua kongreso de kroataj esperantistoj en majo 1997. Sur ĝi aperas la portreto de Zamenhof. Se vi estas kolektanto, serĉu vian ekzempleron en la Libroservo.

Esperanta monero eldonita okaze de la sama kongreso estas akirebla ĉe Kroata Esperanto-Ligo.

Porvirina movado

Ni varbas membrojn, kiuj havas intereson pri la porvirina movado. Ni intencas fondi fakan asocion, kiu ĉefe traktos pri seksaj diskriminacioj. Se vi interesiĝas pri tio, bonvolu lasi vian nomon kaj kongresan numeron sur mesaĝa tabulo aŭ sendi ilin rekte al la suba adreso.

Ni unue varbas membrojn, kaj poste organizos fakan asocion, kiu kunlaboros kun UEA. Ne estas laŭseksa limo. Se eblos, ekde la venonta jaro ni okazigos fakkunsidon kadre de la UK.

Kontaktadreso: CHOI YUN HUY, Hortensio, Yeogchon 1 dong 32-37, Eunpyeong-gu, Seoul, 122-071 Koreio.

Dankon

Oni petis nin danki la afablajn esperantistojn, kiuj trovis kaj redonis la sakon forlasitan en la Sud-Aŭstralia Muzeo.

Festa koncerto

Ĉu vi ŝatis la muzikon kiun la LKGT Kvarteto ludis dum la solena inaŭguro, sabaton matene? Se jes, vi povos ĝui pli da bona muziko ĉe duhora festa koncerto, kiun la Kvarteto prezentos en halo Zamenhof ĉi-vespere, mardon la 22-an. La koncerto ekkomenciĝos je 20h00. Pli da informo pri la kvar talentaj junaj kordinstrumentistoj vi trovos sur paĝo 43 de la Kongresa Libro.

Zamenhofa spektaklo

Jadwiga Gibczynska estas ne nur profesia aktorino, sed ankaŭ verkisto, reĝisoro kaj surscenigisto. Tiun aron da talentoj ŝi manifestos ĉi-vespere (mardon, la 22-an) en halo Lapenna, de 16h30 ĝis 17h30, kiam ŝi prezentos sian spektaklon, Zamenhof .

Alian teatraĵon, Noemi, verkitan de Paul Gubbins, ŝi prezentos en halo Linton vendredon la 25-an, je 17h00.

Konversacia rondo n-ro 2

La rondo okazas ĉiutage en la salono Linton (n-ro 5). Ĝin gvidas Andreo Pettyn el Pollando [kn 1137]. La temo estos paroligaj strukturismaj ekzercoj kaj la prononcado en praktiko.

Oni vigle konversacias samtempe lernante la gvidadon de studrondoj por poste utiligi la spertojn en la hejmloko. Oni konatiĝas kun kelkaj "studmaterialoj" de A Pettyn, i.a. "La E- Fonetiko en Praktiko", "Esperanto en dialogoj" kaj "Laŭtemaj E-konversacioj". En la konversacia rondo regas amika etoso kaj bona humoro.

Foto-servo

Vi povas lasi viajn filmojn ĉe la fotoservo antaŭ 13h00 kaj kolekti ilin la postan tagon je 13h00.

unu arodu aroj
12 fotoj$6.00$10.00
24 fotoj$8.00$13.00
36 fotoj$11.00$17.00

Mesaĝo el Okcidenta Aŭstralio

Ni ricevis de Okcidenta Aŭstralio la jenan mesaĝon: "Ni bondeziras al vi sukcesan, profitodonan kongreson. Prezidanto kaj anaro de la Esperanto-Ligo de Okcidenta Aŭstralio."

Ekskursoj

Por preskaŭ ĉiuj ekskursoj necesas ŝuoj taŭgaj al promenado. Ni konsilas, ke tiuj, kiuj inklinas al vojaĝmalsano, glutu medikamenton antaŭ ekskursoj al Kanguruinsulo, Coorong, Barossa kaj Kamparaj Travivaĵoj.

Warrawong estas pli malvarma ol Adelajdo. Por ĝi oni bezonas gantojn kaj dikajn, varmigajn ŝtrumpetojn. Kunportu la kantaron al la tuttagaj ekskursoj.

Bonvolu noti, ke oni rajtas manĝigi bestojn kaj birdojn en Cleland per nur tie aĉetita nutraĵo, kaj tute ne sur Kanguruinsulo.

Duonkripta krucvortenigmo

Horizontale

1. Altgrade kun uzo de nevira tempo.

8. Simpla homo.

9. Plene malsekigit'.

10. En altvalora violon ĉelo troviĝas manĝaĵo.

11. Fari dumdorman bruon, reordigante subitan voĉan sonon.

12. Mankas finaĵo al tio ĉi.

14. Tamen.

16. Interne de cirklo estas monunuo.

17. Kiel oni povas ricevi sciigon, prilaborante iun metalon.

18. Stumbl'.

20. Fari, ke io konformu al la postuloj de senpartia traktado.

22. Noktaj birdoj.

23. En vere spektema homo kuŝas estim'.

24. Fieraĉo.

Vertikale

1. Meze de la teren' de la virinoj.

2. Daŭra ago pretigi por sporta konkurso.

3. Esti necesa sen rilato al.

4. Aferisto en fortiga adverbo kaptis frukton, preterlasante tapiŝeton.

5. Senutila post lokpeta demando rilata al iu ukrajna loĝantaro.

6. Insulo, kiu estas regula sesedro.

7. Unuopa vitro.

13. Specialistoj pri diaj aferoj, trinkaĵo kaj altiriloj.

14. Mastro, aperas al si neatendita flankenŝoviĝo.

15. Plej proksima punkto en planeda orbito.

18. Elimin'.

19. Fluso kaj malfluso.

21. En la okazo, kiam, kun la supozo, ke, en la loko post la kvina.

La solvo aperos ĵaŭdon. Samtempe ni prezentos novan krucvortenigmon.