Numero 2 - lundo 21-a julio 1997



La 83-a UK en Montpellier, Francio

Deĵoranto ĉeestos ek de mardo je la 9-a horo ĉe la giĉeto. Vi trovos tie informilojn kaj aliĝilojn.

Se vi havas tre specifajn demandojn, kontaktu la prezidanton de LKK Claude NOURMONT [KN 660].

Artikoloj...

Materialon por La Lumilo bonvolu lasi ĉe la Informejo. Estas tie raportiloj, kiujn vi povas uzi.

Publika fotokopiilo

Troviĝas en La Verda Kanguruo.

Sanservo

Pro sanproblemoj iru al la Informejo, kie troviĝas simplaj solvoj. Se vi estas tre grave malsana, oni vokos kuraciston al la Informejo.

La Lumilo

Estas senpaga, sed se vi prenos pli ol unu ekzempleron, bonvolu pagi po 20 cendojn.

Literaturaj duonhoroj

Mardon je la 16-a horo, Spomenka Štimec prezentos fragmenton el sia priaŭstralia novelo "La Aŭstralia Pupo". Ŝi ankaŭ aŭtografos siajn librojn (Ombro sur interna pejzaĝo, Tena, ktp.) kaj respondos al demandoj.

Ĵaŭdon je la 16-a horo, Harald Schicke (La korpo de la homo, Germanaj bieroj kaj bierkulturo) faros same. Ambaŭ renkontiĝoj okazos en la Libroservo.

Pliaj aŭtoraj duonhoroj estas organizotaj. Interesatoj anoncu sin ĉe István Ertl, n-ro 401.

IKU prelegantoj subskribas

Ĉu vi deziras renkonti la prelegantojn de la Internacia Kongresa Universitato?

Ili partoprenos la aŭtoran IKU-horon en la Libroservo, lundon inter la 15-a kaj la 16-a horoj, kaj aŭtografos la IKU-libron, kiu enhavas iliajn prelegojn. Pli ol 70 paĝoj, kvin prelegoj, aŭtoraj subskriboj - ĉio kostas nur 6 A$.

Rondo kata, katamikaro

Okazos kunveno en ĉambro Ross, kunvenejo 10, lundon la 21-an je la 14-a horo.

Arboplantado

Antaŭ kelkaj jaroj ni komencis planti pacarbon okaze de Esperanto-kongreso aŭ somerkursaro. Troviĝas tri tiaj arboj ĉirkaŭ la pacostango oriente de Sir Edwin Smith Avenue, Nordadelajdo, proksime al la malsanulejo por virinoj kaj infanoj.

Du pliaj troviĝas en la parko `Pennington Gardens' okcidente de King William Road, Nordadelajdo, inter la rivero kaj la katedralo Sankta Petro.

Ĵaŭde je la 16-a, en ĉi-lasta loko, okazos plantado de Esperanto-arbo. Ĉiuj kongresanoj estas kore invitataj partopreni por kuncelebri la okazon.

Vizitu aborigenan kolegion - Taundi

Profesia instruisto de la angla, samideano Sandor Horvath, kiu instruas en Taundi, aborigena lernejo en Port Adelaide, gvidos ekskurson tien merkredon la 23-an de julio.

Ekskursanoj inspektos mapon, montrantan pratempajn tribajn limojn. Oni eksponos aborigenajn artaĵojn. La ekskurso estos kvazaŭ interkona afero, ĉar la aborigenoj interesiĝas pri la internacia lingvo. Pro tio ĝi estos senkosta, sed oni devas esti preta prezenti sin kaj la hejmlandon, por pruvi la utilon de Esperanto. Bonvolu amasiĝi ĉe la kongreseja ekskursa budo 30 minutojn antaŭ tagmezo.

La trajno foriros je 12h07.

Vizitu Glenelg-on

Glenelg valoras la penon viziti. Tion vi povas fari per tramo, kiu ekiras el Victoria Square laŭ King William Street.

En Glenelg, vizitu la restoracion "Buffalo". Ĝi replikas la ŝipon, kiu alvenis al Holdfast Bay la 26-an de decembro 1836.

Lingvo kaj Paco: Lingvopax

Denis Cunningham, reprezentanto de UNESKO kaj ĝenerala sekretario de Internacia Federacio de Instruistoj pri Vivantaj Lingvoj, prezentas la projekton. Ĝin UNESKO iniciatis en 1987, konstatinte, ke plurkulturaj socioj kaj lingva diverseco ludas ĉiam gravan rolon.

La ideo estas, ke lingvoinstruado devas kontribui al edukado por paco. Ĉar Esperanto estas jam internacia komunikilo, ĝi povas taŭgi kiel perilo por tiu celo.

Unu voĉo

Ewe-calyptus, la muzikgrupo por la balo, tre kuraĝe kaj malavare konsentis surkompaktdiskigi kantojn el la aŭstralia kantaro. Ok el la kantoj aŭdeblas duan fojon, sen vortoj, por ke oni povu "karaoke"-stile kunkanti. Unu el la kantistoj havas fortan aŭstralian prononcmanieron, sed preskaŭ ĉiuj liaj kantoj aŭdeblas ankaŭ senvorte. Eventuala profito iros al la Aŭstralia Esperanto-Asocio, do ni petas, ne piratkopiadu. Kaj la kvalito de la muziko? Vi nur aŭskultu!

Se vi jam aĉetis la kompaktdiskon, bonvolu kontroli, ĉu fakte estas disko en la skatolo. Se ne, reportu ĝin al la memoraĵo-vendejo.

Biciklaj ekskursoj

Dum la kongreso vi havos eblon partopreni du biciklajn ekskursojn, organizitajn de la loka bicikla klubo kaj Biciklista Esperantista Movado Internacia (BEMI). La unua ekskurso okazos mardon je la 10-a horo ekde la North Adelaide Railway Station. Oni biciklos 40 kilometrojn tra la kamparo je 20 kilometroj hore. La dua ekskurso okazos sabaton je la 13-a horo ekde Victoria Square. La distanco estos 25 kilometroj je malstreĉa rapideco. La unua ekskurso taŭgas por iom spertaj biciklantoj, la dua por nespertaj biciklantoj. Vi estas petataj kunporti proprajn biciklojn.

Bonvolu vin turni al s-ino Yvonne van den Hork [kn 244] dum la lunda lunĉpaŭzo en la Verda Kanguruo apud la afiŝtabulo, por aliĝi kaj ekhavi informojn kiel akiri biciklon. Maksimuma kvanto da partoprenantoj: 20 homoj.

Aŭstralia somerkursaro

La venonta aŭstralia somerkursaro okazos en Ipswich, Kvinslando, en Januaro 1998. Tiuj, kiuj volontas helpi pri la programo kaj la preparoj, bonvolu ĉeesti kunsidon en ĉambro 8, vendredon la 25-an je la 16-a horo.

La bekmamulo

La ornitorinko certe prezentis al la pioniroj tre strangan beston. La unua ekzemplo, kiun ili sendis al Anglio en 1797, estis ne akceptita kiel vera besto. Oni kredis ke iu fabrikis ĝin el ansero kaj talpo.

Eble tiu klarigas kial la fruaj pioniroj nomis ĝin anserotalpo. La tiutempaj biologiistoj unue donis al ĝi la genron Platypus (Greke platapiedulo) sed poste ili trovis, ke iu jam uzis tiun nomon por skarabo kun plataj piedoj. Do, la sciencistoj ŝanĝis la genron al Ornitorinkus (Birdbekulo).

Malgraŭ tio, la ordinaraj homoj daŭrigis la nomon platypus [platipus]. La specion la biologiistoj nomis "anatinus". Tiu signifas anaseca.

Estis pli facile trovi genron kaj specion ol klason por la besto. Ĉu ĝi estas amfibio? Ĝi vivas multe en akvo. Ĉu ĝi estas birdo? Ĝi havas bekon kaj palmopiedojn. Ĉu ĝi estas rampulo? Ĝi kovas ovojn. (Ne estis ĝis ĉ. 1885 ke iu tion eltrovis). Ĉu ĝi estas mamulo? Ĝi havas felon kaj mem altigas la korpotemperaturon, kaj la ino nutras la idojn per lakto.

Pro la lasta kialo oni decidis klasi ĝin kiel mamulo.

Sed kia mamulo? Ĝi ne havas poŝon tial ne estas marsupiulo. Ial sciencistoj donis al ĝi la ordon "monotremata" (Greke unutruulo) aŭ "kloakulo". Domaĝe, ĉar tiu ordo ne vere apartigas ĝin de aliaj mamuloj.

Do ni akceptu la nomon ornitorinkon en Esperanto. Sed eble por similigi la ofte uzatan nomon Platypus taŭgus Platabuŝulo.

Mesaĝo al la patronoj de TEJO

Karaj amikoj de TEJO, koran saluton al vi en la UK. Kutime mi, aŭ alia TEJO-reprezentanto, persone direktas tiujn vortojn al vi dum la tradicia Akcepto de Patronoj.

Bedaŭrinde, ni ne sukcesis aranĝi tiun ĝuindan kunestadon ĉi-jare, ĉar tre malmultaj TEJO-aktivuloj ĉeestas la UK-on. Pro tio mi elektas tiun ĉi vojon por esprimi al vi mian grandan dankon pro via valora subteno.

Mi esperas ke vi tamen renkontos kelkajn junajn ĉeestantojn, kaj mi certas ke estas vi niaj plej bonaj ambasadoroj por kuraĝigi ilin kaj entuziasmigi ilin pri nia laboro.

Havu bonan kongreson!

Nome de TEJO salutas Danny ten Haaf - Prezidanto.

Faka agado

La faka giĉeto funkcios dum la tuta kongreso, kaj fakoj asocioj povas ĝin uzi libere. Ĝi troviĝas en La Verda Kanguruo. Se vi deziras pli bone konatiĝi kun la faka kaj scienca agadoj de UEA aŭ informiĝi kiel aliĝpeti al UEA kiel nova faka asocio, venu al la faka forumo, vendredon je 10h30 en salono Ross.

Gazetara Konferenco

La 19-an de julio posttagmeze ĵurnalistoj kaj raportantoj de E-gazetoj, radio-programoj kaj farantoj de filmoj konatiĝis kun la prezidanto de la kongreso, la prezidanto de LKK kaj membroj de la kongresa "Gazetara Servo".

Prezidanto Lee informis pri la agado de UEA ĉe UN. Kvankam lingvaj problemoj kaŭzas grandan prokraston kaj koston por la organizaĵo, la aktualaj proponoj de la Ĝenerala Sekretario ne ampleksas interpretadon aŭ tradukon. Sed tio eble estos okazo por UEA akiri publikigon pri la problemo.

Oni notis, ke la lanĉo de la libro verkita de Profesoro David Crystal, pri la angla lingvo, ĵus donis okazon por parolado de D-ro John Wells pri Esperanto. (Vidu "La Lumilo" numero 1).

Prezidanto Lee informis ankaŭ pri tio, ke D-ro Claude Piron lastatempe persvadis la Altkomisiiton de UN pri Homaj Rajtoj akcepti kiel oficialan tekston la E-tradukon de la Deklaracio Pri Homaj Rajtoj, faritan de D-ro Piron, D-ro Ralph Harry, Eskil Svane kaj aliaj diplomatoj, juristoj kaj lingvistoj.

D-ro Harry informis, ke membroj de EJA (la asocio de juristoj) preparas, kun la helpo de d-ro Piron, definitivajn tekstojn de ĉirkaŭ dudek dokumentoj, kiaj La ĉarto de UN, La Konvencioj pri Homaj Rajtoj kaj la Rajtoj de Infanoj, la Traktato pri Diplomatiaj kaj Konsulaj Rilatoj.

Oni intencas meti tiujn tekstojn sur la Interreton, dum la Aŭstralia Registaro same faros por la anglaj versioj.

S-ro Andrzej Pettyn sugestis, ke estu en venonta kongreso "Tago pri Informado", en kiu ĉiuj kongresanoj lernu pri la praktikaj aspektoj de poresperanta informado.

Oni sugestis organizi okazon ankaŭ por pli ampleksa diskutado pri la "interna ideo" de Esperanto.

Internacia ILEI-konkurso

Gvidanto de la konkurso, s-ro Géza Kurucz, kompilis specialan kongresan numeron. Vi estas petataj transdoni viajn respondojn al la budo de ILEI ĝis la ĵaŭda vespero (22-a de julio je la 17-a horo). Rezultoj vendrede. Pli da informoj pri la konkurso troveblas ĉe la ILEI-budo.

  1. Malkonfuzu la bestonomojn: kropo, morderado, noleo, rosepa, agmeelro, laoko.
  2. Skribu almenaŭ ses dusilabajn vortojn kun la finaĵo "oro".
  3. Li malgaje pasis tie du semajnoj. Korektu la erarojn.
  4. Kompletigu la proverbon: Ju pli … la sonĝo des pli … la vekiĝo.
  5. Kompletigu per posesivoj: Mia kuzino multe ŝatas … dormoĉambron. Ŝi tre bele ornamis ĝin. Ĉiuj diras al ŝi, ke … ĉambro estas plej agrabla. ... gepatroj multe elspezis por la ornamado de la ĉambro de ... filino, kiu nun mirigas ĉiujn per … raraj mebloj kaj pentraĵoj.
  6. Kiujn periodaĵojn eldonas ILEI?
  7. "Ni estas movado por efika transnacia edukado." El kio la citaĵo?
  8. Esperanto aperis en Aŭstralio en la jaro 1905 sub la gvido de Robert Booth. En kiu urbo?

Ligo de samseksamantoj

La ligo de samseksamaj geesperantistoj (LSG) kunvenos je la 19-a mardon, antaŭ la salono "La Verda Kanguruo", por iri kune al neformala renkontiĝejo.

Oni proponis, ke ĉi tie oni ne rajtas diri "krokodili" - devas esti "kangurui" - salti de unu al alia lingvo.

Flosanta pasteĉo

Tre proksime al la kongresejo troviĝas pasteĉvendejo. Ĝi situas tuj antaŭ la fervoja stacidomo, kaj facile troveblas, se vi nur sekvos vian nazon. Multajn jarojn ĝi pasigis tie, kaj jam antaŭ longe fariĝis sudaŭstralia tradicio.

Ne nur adelajdanoj, sed ankaŭ multaj aliaj sudaŭstralianoj, kiel ankaŭ turistoj el tuta Aŭstralio kaj eĉ el la tuta mondo, venas kaj aĉetas siajn pasteĉojn tie.

Al la kongresano, kiu, manĝinte unu, submetos al "La Lumilo" la plej amuzan priskribon de ĝi, ni donos premion.

Ĉu vi postkongresos en Nov-Zelando?

Se vi jam aliĝis al la novzelanda ekskurso, kiu komenciĝos la 30-an de julio, bonvolu kiel eble plej baldaŭ sciigi la ekskursan servon, ĉe la giĉeto en la ekspoziciejo, pri la precizaj detaloj, ekz. kiam vi alvenos al Aŭklando kaj la flugnumero, kaj viaj nomo kaj kongresnumero, por ke ni povu bonvenigi vin kaj akompani vin al la hoteloj, "Quality" kaj "Logan Park".

Ni antaŭĝuas interkonatiĝon kaj agrablajn travivaĵojn en Aotearoa.

Sepa-taga Adventista diservo

Okazos Sepa-taga Adventista diservo sabaton en Angas Street en Adelajdo. Se plaĉus al iu ĉeesti, bonvolu demandi al Margaret Chaldecott, kiu loĝas en la domo Cathcart [kn 563].

Internacia Kongresa Universitato

Esperanto estas unika fenomeno en la soci-kulturo de lingvoj, kaj la Internacia Kongresa Universitato estas unika institucio ene de la fenomeno Esperanto. Ĝi rekte ligiĝas al la rolo de Esperanto en la scienco kaj en universitata instruado.

En la pasintaj jaroj UEA klopodis eldoni la tekstojn de la prelegoj - kutime post la kongreso. Tamen ofte en internaciaj sciencaj konferencoj, kaj ankaŭ en ordinaraj universitataj kursoj, la tekstoj de la prelegoj estas haveblaj antaŭe.

Ĉi-foje UEA eksperimente provas sekvi tiun metodon, ofertante la IKU tekstojn komence de la kongreso, haveblaj al ĉiuj kongresanoj - ne nur al la partoprenantoj de la IKU. Tio ebligos al la aŭskultantoj utiligi la tekstojn por prepariĝi kaj por pli bone sekvi la prelegojn. Tio ankaŭ ebligos al tiuj kongresanoj, kiuj ne povas viziti ĉiun prelegon, tamen konatiĝi kun la enhavo.

En la broŝuro vi trovos la tekstojn de tiuj IKU prelegantoj, kiuj liveris siajn tekstojn antaŭ la UK. La IKU broŝuro estas 70-paĝa, enhavas la tekstojn de kvin prelegoj, kaj estas aĉetebla por nur 6A$ ĉe la Libroservo kaj en la IKU prelegoj.

El Popola Ĉinio

Kunsido de legantoj de El Popola Ĉinio okazos 9:00-10:00, 22-an, mardon, en salono Hodler.

Prelego de Konfucea prafilo pri konfuceanismo okazos 15:15-16:15, 22-an, mardon, en salono Hodler. Vi aŭdos, kion instruas la majstro al la posteculoj 2000 jarojn poste.

Duonkripta krucvortenigmo

Horizontale

1. Antaŭa.

3. Son', kiun faras pura vitro senigita je brutoloĝejo.

5. Dorsa elstaraĵo.

7. Havas la ĝustan ideon kaj sen krampo aliformiĝas.

9. Bird' estas membro.

10. El kontrabaso nova aŭdeblaĵo.

11. Pro tio, ke mankas al la durada veturilo finaĵo.

12. Stanco, kiu, rilatigite al dombesto, estus subita konsterna okazaĵo.

14. Riĉa je iu elemento esprimanta estran volon.

17. Apartenanta ekskluzive.

19. Metamorfozo.

20. Konforme al la dudek-sesa litero.

21. Page prunteprenas per reordigo de la ordono, ne malhelpu!

23. Sidrimedo kun la supozo, ke sekvas interjekcio.

25. Manier' rigardi aferon.

26. En tia maniero, en kia oni devas kapti elefanton.

27. Poemo, kiu legiĝas same ambaŭdirekte.

28. Virino, kiu estus deziriga, se ĉe la komenco ŝi inversiĝus.

Vertikale

1. Rilata al seninteresiĝo.

2. Havos koran inklinon al profeto.

3. Monaĥa kapvesto.

4. Ideologio el postecularo, en kiun enmetiĝis Esperanto.

5. Sentas plezuron pro.

6. Unuartista muzikaĵo rearanĝita en ĉefurbo.

7. Faras petolan salton.

8. Tintilet'.

12. Lavpurigil' inverse rilata al preterir'.

13. Malproksimen.

15. Speco de stang' troviĝanta en sekure ligitaj etendaĵoj.

16. Unupunkta kartonfolieto.

18. Alvoko al batalo.

19. Tempo, en kiu la pacigantoj estas pretaj ekveturi.

21. Organa likvaĵ'.

22. El seri' da nomoj fariĝas esprimmanier'.

23. Forta tremigo.

24. Nulo apartenanta al ni, apartenanta al iu.

La solvo aperos mardon. Samtempe ni prezentos novan krucvortenigmon. Se vi trovos la enigmon ne tro malfacila, la redakcio volonte ricevos viajn solvojn. La unua submetinto de la ĝusta solvo ricevos premie ekzempleron de la morgaŭa numero de "La Lumilo". Ankaŭ, se li aŭ ŝi ne protestos, ni publikigos ŝian aŭ lian nomon.