Numero 1 - dimanĉo 20-a julio 1997
|
Kontribuaĵoj petataj La redakcio de La Lumilo invitas kongresanojn kontribui artikolojn aŭ, prefere, artikoletojn. Tiuj povas temi pri incidentoj okazintaj dum la kongreso, pri aferoj jam traktitaj en la tagbulteno, aŭ pri aliaj temoj interesaj al Esperantistoj. Ĉu oni povos aperigi ilin, tio dependos de la disponebla spaco kaj kompreneble la decido de la redaktoro estos finofara. La kongresa kuriero estas redaktita posttagmeze/vespere kaj la limhoro por la materialo por sekva matena numero estas la 16:00 ĉiuvespere. (La kuriero ne aperos merkredon.) Lasu vian materialon ĉe la informejo. Dankon!
"EK" - la junula esperantista grupo en Aŭstralio - invitas la pliaĝajn junulojn (almenaŭ 18-jaraĝaj) iri kun ili por festi en noktokluboj kaj drinkejoj. Ni rendevuos ĉiun vesperon dum la kongreso je la 18a horo, ĉe Grosvenor Hotel, 125 North Terrace, preskaŭ rekte trans la straton de la kongresejo. Bonvolu noti, ke laŭleĝe estas malpermesite al homoj pli junaj ol 18 jarojn eniri drinkejon, pro kio nepre kunprenu taŭgan identigilon. Ankaŭ ne portu tolŝuojn. Por informiĝi pri aliaj distraĵoj kaj simile, ĉeestu la kunvenon en ĉambro Li Hajpin, dimanĉon la 20an de 14h30 ĝis 15h15. Cseh-Kurso kaj Cseh-Seminario estas aranĝoj aparte pagendaj. Ĉiu, kiu deziras partopreni, bonvolu pagi ĉe la enirpordo al salono Linton. Tiuj, kiuj jam aliĝis, nepre ĉiutage havu kun si la kvitancon, por rajti eniri la salonon. Se iuj interesatoj deziras nur observi la funkciadon de la metodo, tiuj rajtas ĉeesti kontraŭ pago de AU$ 15,00 por unu leciono. Ili povas pagi siajn biletojn ĉe la enirpordo. La organizantoj petas ilin resti en la salono de la komenco de la leciono ĝis ĝia fino. Vi trovis en la kongressaketo biskvitojn, bakitajn de kamparaninoj el Wilmington (400 enloĝantoj). Wilmington situas oriente de la bela montaro Flinders, 300 kilometrojn norde de Adelajdo. La Wilmington-aninoj provizas manĝaĵojn al la regiono. Per la profito ili subtenas la lokan maljunulejon. David Crystal, profesoro pri lingvistiko en la universitato Kimra, faros publikan prelegon en la angla lingvo pri la temo: Global English - Can other languages survive? [Tutmonda angla - Ĉu aliaj lingvoj povos postvivi?]. ĝi okazos mardon, je la 18h00 en la Council Room, 7-a etaĝo, Hughes Building, Hughes Plaza, University of Adelaide. Refreŝigaĵoj ekde la 17h30. Kongresanoj anglo-parolantaj estas bonvenaj en la publiko. Estas pli da informo pri Adelajdo ĉe nia TTT-a retadreso http://www.esperanto.org.au Ĉe la komenco de la nuna jarcento la adelajdanoj estis proksimume 250,000. Kiam komenciĝis la unua mondmilito, la loĝantaro jam kreskis ĝis 400,000, kaj je la komenco de la dua mondmilito la nombro estis 600,000. Hodiaŭ estas 1,200,000 adelajdanoj. Adelajdo estas la komerca kaj industria centro de Sudaŭstralio. Inter la ĉefaj industrioj troviĝas grandaj aŭtofabrikoj, kiujn multaj aliaj industrioj provizas per partoj. Situas ankaŭ ĉi tie unu el la plej grandaj fabrikejoj de optikaĵoj en la mondo. Krome troviĝas fabrikistoj de kemiaĵoj, drogoj kaj narkotikaĵoj, domaparatoj, agrikultura maŝinaro kaj submaraj ŝipoj. Estas reserĉaj laboratorioj ligitaj al aeronaŭta armilkonstruado. Oni ankaŭ rafinas oleon kaj gason kaj ilin distribuas. La urbcentron de Adelajdo ĉirkaŭas la Norda, Suda, Orienta kaj Okcidenta Terasoj (strategoj). La centra strato, kiu dividas la urbon en okcidentan kaj orientan partojn, nomiĝas King William Street. Multaj el la aliaj stratoj portas la nomojn de la originaj direktoroj de la Sudaŭstralia Kompanio. Montefiore Hill, sur kiu staras la statuo de kolonelo Light, estas nomita laŭ granda investinto en la kompanio. La Naskiĝo de Kolonio - Sud-Aŭstralio 1836 Kiam jam ekzistis establitaj kolonioj sur la orientaj kaj okcidentaj marbordoj de Aŭstralio, la kolonia administracio de Britio jam en la fruaj jaroj de la 19-a jarcento interesiĝis pri la suda marbordo, kiu tiam estis preskaŭ tute ne esplorita. En proksimume 1820 la kapitano Sturt, de la novsudkimria mararmeo, kaj grupo de ses viroj remis balenboaton la tutan longon de rivero Murray. La raportoj de Sturt pri la bonega tero havebla en la regiono de la elfluejo de Murray interesis multajn. La brita admiralitato komisiis kapitanon Mateon Flinders esplori kaj mapi la marbordon de Sudaŭstralio en ŝipo nomita 'The Investigator'. Flinders estis bonega naviganto kaj kartografo, kaj kelkaj el liaj kartoj estas ankoraŭ hodiaŭ uzataj ĉe la marbordo de Sud-Aŭstralio. Hazarde la franca registaro jam komisiis al kapitano Baudin la saman celon en la ŝipo 'La Géographe'. Fine la du ŝipoj renkontiĝis en 'Encounter Bay', sude de Adelajdo, kie nun situas 'Victor Harbour'. La renkonto estis tre amika, ĉar neniu el la du kapitanoj sciis, ĉu iliaj landoj militas aŭ ne. Tamen, kiam Flinders raportis siajn trovaĵojn al la admiralitato en Londono, kaj menciis, ke li renkontis Baudin, la Kolonia Oficejo ekinteresiĝis pri rapida koloniado de tiu ĉi parto de Aŭstralio. Plurajn jarojn oni dubis, ĉu la uzado de punlaboruloj estas honesta kaj efika en evolukolonio. Iu sinjoro, Edvardo Gibbon Wakefield, jam provis iniciati sian propran projekton, per kiu nur liberaj enmigrantoj ekloĝus en la lando. Oni decidis akcepti la planon de Wakefield, kaj en Londono en 1834 oni registris la Sudaŭstralian Kompanion. La plano vere temis pri granda tervendado. La brita registaro forprenis la landon de la indiĝenoj kaj vendis ĝin al la enmigrintoj. Tri ŝipoj fine foriris el Londono en 1836 kaj alvenis al 'Holdfast Bay' ĉe 'Glenelg' la 26-an de decembro 1836. Okazis flag-ceremonio la 28-an de decembro, kaj oni proklamis, ke Sud-Aŭstralio nun estas ŝtato. Post la ceremonio la 2-300 novaj koloniantoj celebris per multe da salita porko kaj rumo. Sudaŭstralio do neniam estis punkolonio, sed la 'krokodiloj' en tiu ĉi kongreso tre facile povus esti parolantaj la francan lingvon hodiaŭ. La Lumilo estas traduko de la angla "light". Tio estis la familia nomo de la kolonelo William Light (vidu bildon), kiu en la jaro 1836 elektis la lokon por Adelajdo kaj poste konceptis ĝian stratplanon. Lia statuo staras en norda parko, superrigardante la urbon. Tiu okazos akurate je la 16-a horo, (ne kiel erare anoncite en la kongreslibro je la 17-a), dimanĉon la 20-an de julio en la kristana kongrespreĝejo, "Scots United Church", kiu situas ĉe la angulo de la stratoj Nordteraso kaj Pulteney strato. Bonvolu vidi la mapon! Ni planas tre simplan ceremonion, en kiu la reprezentantoj de malsamaj religioj kaj kredoj legos aŭ citos ĝis proksimume tri minutoj el siaj sanktaj verkoj aŭ vortigos propran preĝon. Oni rajtos laŭplaĉe anonci sian nomon kaj devenon, kaj bruligi kandelon antaŭ ol publike voĉadori la Kreinton. Ni atendos reprezentantojn de almenaŭ la sekvantaj religioj: Bahaismo, Budhismo, Harekriŝnismo, Hinduismo, Homaranismo, Islamo, Judismo, Kristanismo, Oomoto, Sikhismo, kaj Zoroastrismo. Neniu sentu, ke li devas ĉeesti aŭ informi iun ajn pri sia partopreno, sed vi rajtas tion fari, aŭ skribe aŭ persone al Paŭlo Desailly, ekskursestro. La budo de kongresekskursoj estos je via dispono en la kongreseja enirejo. La lokaj bahaanoj - estas en Sud-Aŭstralio 1.400 da ili - honore akceptos la kongresanojn merkredon la 23-an de julio, je la 19h00a , en la "Old Methodist Meeting Hall", 25 Pirie Street, Adelajdo. Malfermos la feston Kep Enderby. Oni intencas, ke kongresanoj kaj bahaanoj neformale ekkonu unuj la aliajn. Oni ĝuos multan manĝaĵon kaj persan muzikon. Se vi volas prezenti eron kiel artisto en granda internacia vespero aŭ en neformala lunĉpaŭza koncerto, bonvolu kunveni kun la arta teamo. Okazos kunveno je la 17h00, 19-an de julio en ĉambro Linton [5] por artistoj, kiuj volas prezenti. Prof. Dennis Cunningham, sekretario de Asocio de Fremdlingvaj Instruistoj de Aŭstralio kaj reprezentanto de UNESKO, prelegos pri la projekto Lingvapax de UNESKO, dimanĉon je la 14h00 en salono Li Hajpin. La prelego estos dulingva, angla kun interpretado en Esperanton. Prof. Rob Amery, Lingvisto de la Universitato de Adelajdo, okupiĝas pri revivigo de du lokaj indiĝenaj lingvoj de Sud-Aŭstralio. Pri tiu interesa projekto li prezentos video-programon, ĵaŭdon je la 14h00, en salono Ross. La video estas Anglalingva kun interpretado en Esperanton. Aĉetinte bileton, memoru validigi ĝin per la maŝino en la aŭtobuso (eĉ se vi ĵus aĉetis ĝin de la ŝoforo). La maŝino markas ĝin per la horo ĝis kiam vi rajtos uzi ĝin. La bileto validos du horojn, dum kiuj vi povos fari alian veturon per alia aŭtobuso aŭ tramo. La prezo varias laŭ la horo. Antaŭ la 9-a kaj post la 3-a la prezo estas $2.70. Je aliaj horoj ĝi kostas $1.60. Oni povas aĉeti dumtagan bileton. Ankaŭ eblas aĉeti 10-foj-uzan bileton en butiko, kiu montras la afiŝon "Metrotrip" . Bonvolu noti, ke la tuttagaj ekskursoj jam estas praktike tute plenaj. Eblos mendi nur ekskursojn E1 - Barossa Valley kaj E2 - Sperti Coorong (ekiro je la 09h00, ne je la 08h00!) Bonvolu mendi kiel eble plej frue, por kapti lokon! Aliaj ekskursoj ne plu estas mendeblaj. Por duontagaj ekskursoj estos sufiĉaj lokoj ankoraŭ disdoneblaj.
Okazos ĵaŭde je la 17h30 - 18h30 (ne je la 16h00 kiel planite kaj kiel anoncite en la Kongresa Libro). Ĝi estas nur por tiuj kongresanoj, kiuj ricevis specialan inviton.
Profesoro John C Wells okazigos publikan prelegon en la angla lingvo pri la temo: Esperanto; a viable international language? [Esperanto, ĉu vivpova lingvo internacia?] ĵaŭdon je la 18h00 en la Council Room, 7-a etaĝo, Hughes Building, Hughes Plaza, University of Adelaide. Refreŝigaĵoj ekde la 17h30. Kongresanoj parolantaj la anglan estas bonvenaj en la publiko.
Jarkunveno de EVA - Esperantista Verkista Asocio - okazos vendredon je la 15h00-15h45 en salono Ross. Ankaŭ interesataj ne-membroj estos bonvenaj. Respondecas S-ino Spomenka timec, KN-ro 1077 La Aŭstralia Nacia Vespero Aŭstralio estas multkultura societo. Por ĉi tion simboligi, la vespero komenciĝos per tradicia indiĝena prezentado, kiun sekvos muziko kaj dancado el la enmigraj kaj etnaj kulturoj de la lando. Fine de la unua parto, japana tamburado memorigos pri nia libera komunikado kun niaj pacifikaj najbaroj. La dua parto temos pri nuntempa Aŭstralio, inkluzive de traktado de la ĝojoj kaj problemoj, kiujn alfrontas aŭstraliaj Esperantistoj.
1159 jncj-f S-ino Justyna Janicka, Popiela 7, PL-44-200 Rybnik, Pollando 1160 jncs-m S-ro Stanislaw Janicki, Popiela 7, PL-44-200 Rybnik, Pollando 1161 jnct-h S-ino Teresa Janicka, Popiela 7, PL-44-200 Rybnik, Pollando 1162 aojn-y S-ino Aojama Nacuko, Hon-amanuma 2-44-6 Suginami-ku, Tokyo, 167, Japanio 1163 coui-b S-ino Ĉoubara Jukiko, Usibuka-mati 3594 Usibuka-si, Kumamoto-ken, 863-19, Japanio 1164 oeka-j S-ro Oe Kazue, Ookubo-ryouke 99-2 Ekuseru-1-202, Urawa-si, Saitama-ken, 338, Japanio 1165 ooeh-u S-ro Ooe Hirosi, Ookubo-ryouke 99-2 Ekuseru-1-202, Urawa-si, Saitama-ken, 338, Japanio 1166 rfsc-k S-ro Rolf Schmidt, Turnhallenstrasse 2, DE-66500 Hornbach/Pfalz, Germanio 1167 rdha-s S-ino Hannah Ridout, 38 Geddes Street, Victoria Park, WA 6100, Aŭstralio 1168 rdou-u S-ino Sheryl Ridout, 38 Geddes Street, Victoria Park, WA 6100, Aŭstralio 1169 djos-o S-ino Slobodanka Djordjevic, Rifata Burdzevica 71, YU-11050 Beograd, Jugoslavio 1170 vcom-d S-ino Veronika Coombes, 6/20 Gower Street, Summer Hill 2130 NSW, Aŭstralio 1171 alyu-q S-ro Aloyzas Urbonas, Giedraciu, 93-49, LT-2042 Vilnius, Litovio 1172 baju-d S-ro Jurgen Bauer, Brahmsstr. 28, DE-73430 Aalen, Germanio 1173 insi-a S-ino Inge Simon, Brahmsstr. 28, DE-73430 Aalen, Germanio 1174 aaho-r S-ro Aaron Holding, 76 Sturt Ave., Colonel Light Gardens 5041, SA, Aŭstralio 1175 jesh-e F-ino Jessica Holding, 76 Sturt Ave., Colonel Light Gardens 5041, SA, Aŭstralio 1176 mrte-w S-ino Elizabeth Mortimer, 409 Military Road, Largs Bay, SA 5016, Aŭstralio 1177 mrtm-i S-ro Arthur Mortimer, 409 Military Road, LargsBay, SA 5016,Aŭstralio 1178 swel-u F-ino Ella Stewart, 50 Grant Rd., Reynella 5161 SA, Aŭstralio 1179 ango-i S-ino Ana Montesinos de Gomis, 82 Waterford Road Fulham, London, Britio SW6 2DR 1180 nptz-z Nikolaos Papatrezis, Solonos 110, GR-54248 Thessaloniki, Greklando 1181 pptb-l Barbara Papatrezis, Solonos 110, GR-54248 Thessaloniki, Greklando 1182 glyn-n Glyn Truscott, 2 Hamilton Street, Vale Park 5081 SA, Aŭstralio 1183 slll-z F-ino Karima Sills, 9 Ballantyne Street, Thebarton 5031 SA, Aŭstralio 1184 azfa-u F-ino Azar Zenous Faraji, No 80, kh. 6 Park-vey (Shahid Chamran), Tehran 14-417, Irano 1185 fzmr-b S-ro Mohammad Reza Faraji Zenouz, No 80, Kh. 6Park-vey, Tehran 14-417, Irano 1186 sija-t S-ino Sija van Wijngaarden, Helgaflats 6'eme Hendrick Staersweg 427, NL-3067 VV Rotterdam, Nederlando |
