Ekonomiko laŭ Konfuceode Kiam vi scias ion, diru, ke vi tion scias; kiam vi ne scias ion,
konfesu, ke vi tion ne scias. Tio estas la vera scio.
Tiuj, kiuj scias la veron, ne estas egalaj al tiuj, kiuj ĝin amas,
kaj tiuj, kiuj ĝin amas, ne estas egalaj al tiuj, kiuj ĝin ĝuas.
La noblulo estas komplete trankvila; la malgrandanima homo estas
ĉiam ĉagrenata.
"La nobluloj scias, kio estas justa; la malgrandanimaj homoj scias, kio estas profitodona", diris Konfuceo
Ekonomia evoluo dependas ne nur de bone funkciantaj ekonomia sistemo kaj ekonomia politiko, sed ankaŭ de la kulturo de la popolo kaj socio. La kulturo de socio devenas ĉefe de ties religio. Pro tio, Alfred Marshall, brita ekonomikisto, studinte la pasintan ekonomian historion, konkludis, ke bona harmonio inter ekonomiaj principoj kaj la religia etiko estas nepre bezonata kondiĉo por ekonomia evoluo.
Laŭ la sama penso, Max Weber, unu el la plej influemaj sociologiistoj en la 20-a jarcento, asertis, ke la protestantisma etiko bone harmonias kun ekonomiaj principoj kaj ĉefe pro tio la protestantaj okcidentaj landoj ekonomie tiel bone evoluis. Sed, laŭ Weber, konfuceanismo ne harmonias kun la modernaj ekonomiaj principoj kaj pro tio liaepoke malhelpis la ekonomian evoluon de Ĉinio. Do, kiel ni povos ekspliki la preskaŭ miraklan ekonomian evoluon de la Konfuce-influataj Aziaj landoj - Japanio, Koreio, Tajvano, Hongkongo, Singapuro - de post la dua mondmilito?
Do la celo de tiu ĉi eseo estu:
Protestanta etiko: Ĉu universale aplikebla?
La konkludoj pri la influo de kulturo - do religio - al la ekonomiaj evoluoj en Okcidento kaj Oriento laŭ la teorio de Max Weber estas inter fakuloj bone konataj (Vidu: Max Weber, Protestanta Etiko kaj Etoso de Kapitalismo, 1904). Mallonge lia teorio tekstas jene:
La etoso de la kapitalismo, kiu kontribuis al la ekonomia evoluo en la okcidenta landoj, devenas de la etiko de la protestantismo. Parenteze li atakis speciale konfuceanismon, ĉar "ĝi estas barilo al (kapitalisma) ekonomia evoluo".
Due, laŭ la protestantismo, por krei "puragan" profiton, oni devas diligente labori, honeste vivi kaj elspezi ŝpareme. Tiuspeca kreo de profito estas ne nur dezirinda, ĝi estas eĉ la devo de homoj por servi al Dio. Male, konfuceanismo preferas grandan elspezon por diversaj ekonomie neproduktemaj aferoj, i.a. ceremonioj por funebro, geedziĝo, naskiĝtago, ktp, por tenadi prestiĝon aŭ "savi la vizaĝon". Tio malhelpas la akumuladon de la kapitalo, kio estas necesa kondiĉo por ekonomia evoluo.
Trie, denove laŭ protestanta etiko, ĉiuj homoj estas egalaj kaj neniuj okupoj estas pli noblaj ol aliaj. Do ĉiuj profesioj estas egalmeritaj kaj oni devas sin tutkore dediĉi al sia profesio, ĉar agi tiel estas ja devo al Dio. Kontraste, en Oriento estas klare indikitaj diferencoj inter la diversaj okupoj. Ekzemple, intelektuloj estas la plej noblaj homoj. Terkultivistoj estas duarange noblaj, produktante manĝaĵon por intelektuloj. Metiistoj estas triarange noblaj, ĉar ili fabrikas necesaĵojn por la intelektuloj. Lastvice la plej malnobla okupo estas tiu de komercisto - jen la nuntempa entreprenisto - ĉar tiu okupo celas nur profiton. Tiu valorskalo malhelpas la optimuman aplikon de homaj talentoj al konvenaj okupoj kaj tiel malhelpas la disvolviĝon de la kapitalisma ekonomio. Surbaze de la protestanta etiko en la okcidenta mondo la racia modelo de ekonomia evoluo disvolviĝis. Do ni demandu nin pli detale, kia estas tiu modelo? Nu, ĝi konsistas el tri precipajn elementojn:
Unue, ĝi emfazas efikecon akiri la plej multan produktadon per la plej malmulta enmeto. Tion oni nomas produktivo. Laŭ tiu modelo ĉiu ajn agado celanta efikecon estas justigebla. Fakte la tuta teorio de moderna ekonomiko baziĝas ĝuste sur tiu ĉi nocio. Por ekonomiaj efikeco kaj produktivo oni bezonas maŝinigon kaj aŭtomatigon de la produktada procezo kaj raciigon de la administrada strukturo de la entreprenoj. Tiucele nepre necesaj estas koncentrado, specialigo kaj normigo. Tiumodele profiteco estas la sola objektiva kriterio por ekonomiaj decidoj. Max Weber diras, ke "Antaŭ ol oni decidu pri iu ekonomia afero, oni devas objektive kalkuli, ĉu ĝi estos profitdona kaj kiugrade ĝi estos profitdona".
Due, raciismo emfazas individuismon. Dio donis al ĉiu individuo la kapablon strebi por racia "puraga" (kristanisma) profito kaj Dio ordonis al ĉiu individuo uzi sian talenton por maksimume servi al Dio. Pro tio, ĉiuj havas egalajn rajtojn kaj ĉiuj devas klopodi individue pri sia estonteco, kvankam tiu estas tamen ligata al la interago kun aliuloj. Sed por krei maksimuman efikon, al individuo devas esti permesite fari sian plej bonon kaj, sukcesinta, ĉiu rajtas fiere montri sian elstaran kapablon.
La individuismo donis plenan ŝancon por lertaj individuoj ĝislime streĉi siajn talentojn. Tio pozitive influis entreprenemon, kiu estas la motoro de ekonomia evoluo en kapitalisma sistemo.
Trie, la racia modelo enhavas ankaŭ dinamismon. Por garantii racian ekonomian efikecon surbaze de individuaj kapabloj, ĉiu individuo devas esti dinamika, t.e. li devas esti ĉiam preta por ŝanĝiĝo kaj konkurenco. Pretere, laŭ tiu modelo homoj devas ŝanĝi naturon kaj konkeri ĝin. Danke al la individuaj homoj, kiuj interkonkuras por elstari intelekte, socie kaj ekonomie, en la okcidenta mondo dinamika progreso estas okazinta en scienco, belarto, ekonomio kaj en ĉiuj aliaj kampoj, pri kiuj homoj klopodas. Progresigi la ekonomion surbaze de konkurenco estas laŭdinda modelo por evoluo en la mondo.
Laŭ Max Weber, la racia modelo estas universale aplikebla por atingi ekonomian evoluon. La konfucea etiko ne kongruas kun tiu Weber-a universala modelo kaj laŭ Weber ĝi malhelpas ekonomian evoluon. Nu, la demando estu, ĉu la racia modelo vere estas universala modelo?
Konfucea etiko: Ĉu jen alternativaĵo?
Male al la aserto de Max Weber la mirakla ekonomia disvolviĝo en Aziaj landoj, ja forte influitaj de la konfucea etiko, - ekz en Japanio, Suda Koreio, Tajvano, Hongkongo, kaj Singapuro - montras, ke eble la racia modelo de la okcidenta mondo ne estas nepre universala, kaj, ke eble ekzistas alia sukcesiga modelo por ekonomia evoluo.
Spite al eĉ socialismo la ekonomio de Ĉinio, kie la konfuceanismo ja naskiĝis, tre rapide progresas. Tio okazas, kvankam la lando estas regata de aŭtokrata kaj patreca registaro. La ekonomio de ĉiuj tiuj Konfuce-influataj Aziaj landoj kreskadas mirakle rapide kaj longdaŭre kaj nun ili kunaj okupas ĉirkaŭ unu trionon de la tutmonda ekonomio. Multaj supozas, ke Ĉinio estiĝos la plej grava ekonomio de la mondo ĝis ĉirkaŭ la jaro 2020, kaj kelkaj fakuloj aŭguras eĉ, ke la 21-a jarcento estos la jarcento de Azio.
Do, ĉu la konfuceanismo havas pozitivajn elementojn por ekonomia disvolviĝo? Kia estas la karaktero de tiuj Konfuce-influataj landoj, kiuj nun tiel bone sukcesas rilate sian ekonomian evoluon?
(Fonto) World Bank: Global Economic Prospects and the Developing Countries 1996, April, 1996
* Organizaĵo por Ekonomia Kunlaborado kaj Disvolviĝo
La ĉefa komuna elemento estas la tiel nomata "afekciismo", kiu per malaj valoroj anstataŭigas la raciismon de Okcidento. Tiu afekcia modelo de ekonomia evoluo havas tri elementojn:
Pro tio, ĉiu decido sub la konfucea etiko dependas ne nur de racia analizo kaj objektiva ekonomia efikeco, sed ankaŭ de subjektiva kaj humaneca kriterioj kaj de specifaj rilatoj inter la kunagantaj homoj.
Due, la kolektivismo estas grava elemento de la afekcia modelo. En Oriento aparteno al grupo havas gravan socian signifon, ĉar plej ofte oni taksas individuon ne laŭ tio "kiu aŭ kio li aŭ ŝi estas", sed laŭ tio "al kiu grupo li aŭ ŝi apartenas" aŭ "al kiuj homoj li aŭ ŝi rilatas". Ĉe tio la baza grupo estas la familio, sed tiusence grupon povas konsistigi ankaŭ samlaborejanoj, samurbanoj, samregionanoj, samlernejanoj, samklubanoj, aŭ samlandanoj. La prestiĝo de la grupo, al kiu homo apartenas, kaj ties lojaleco al la grupo grave influas, kia oni taksas la grupanon. En orientaj socioj, se oni ne apartenas al iu grupo, oni preskaŭ ne ekzistas.
El la sociaj grupoj la grupo familio estas plej grava. Estas la devo de la familiestro protekti kaj zorgi pri la familianoj kaj inverse estas la devo de la familianoj lojale obei la familiestron kaj kontribui al la bono de la tuta familio, ĉe tio ne tro puŝante en la malfonon sian individuan ambicion.
La familiaj interrilatoj aŭ rilatoj kun parencoj etendiĝas ĝis en la ekonomian sferon kaj komerca firmao prefere dungas kaj estrigas familianojn. La estro de komerca aŭ industria firmao preskaŭ ĉiam vole, aŭ eĉ nevole, dungas parencojn. Tiu, kiu ne prizorgas siajn familianojn kaj parencojn, estas socie ne akceptebla. Pro tio, estro devas ofte decidi ne surbaze de racia analizo de la situacio nek por atingi maksimuman efikecon, sed surbaze de afekcio kaj subjektiva taksado. Do firmaestro ne tuj maldungos parencon, eĉ se tiu kulpas pri grava eraro. Kompreneble, familianoj devas helpi sin reciproke, se iu familiano suferas malfeliĉon.
La ĝisentreprene etendita koncepto de familio povas influi kaj pozitive (lojaleco, fideleco, longdaŭra rilato), kaj negative (nepotismo, neracia decido, senefikeco). En Japana entrepreno la koncepto de la etendita familio eĉ pli grandiĝis ("iemoto") kaj akceptas ne-parencon kiel membron de la entreprena familiego. Tio ofte havas pozitivan efikon.
Kiam la koncepto pri familio maksimume etendiĝas, ĝi egalas al samlandanaro aŭ ŝtato. Fakte la ĉina vorto por "ŝtato" ("guo-ĵia") laŭvorte signifas "ŝtatan familion". Pro tio lojaleco al la ŝtato (aŭ reĝo) estas nedisputebla devo de ĝiaj "familianoj". Ŝtatano devas rezigni pri siaj individuaj rajtoj por la bono de "la ŝtata familio". Tiu nocio estas kontraŭ la koncepto pri individuaj rajtoj laŭ la protestanta etiko.
Tiu koncepto de "ŝtatfamilio" pozitive kontribuas al stabila registaro -ja necesa kondiĉo por ekonomia evoluo. Aliflanke ĝi negative kontribuas al la disvolviĝo de demokratio kaj toleremo, pli inklinante al diktatoreco.
Trie, konservativismo estas plia grava elemento en la afekcia modelo de ekonomia disvolviĝo en Oriento. Tiu nocio rekte kontraŭas la dinamismon en la okcidenta kultursfero.
La nocio konservativismo kondukas al la tenado de tradicio kaj la inklino al nerapida ŝanĝo. Tradicio kaj longdaŭra servemo al organizaĵo estas laŭdataj virtoj kaj oftaj ekŝanĝoj estas abomenataj. Konservativismo konsistas tamen ankaŭ el la nocio "ĝusta mezo", alivorte el meza kompromisa vojo. Konfuceo diris: "Homaj paroloj kaj agoj devas esti nek troaj, nek maltroaj. La transpaso de la ĝusta mezo estas same malbona, kiel la neatingo". Do subitajn ŝanĝojn kaj troon da aktivado oni ne ŝatas.
La "ĝusta mezo" indikas harmonion kun la medio; harmonio inter homoj kaj naturo kaj harmoniaj rilatoj inter la homoj mem. Laŭ la konfucea instruo homoj devas ne kontraŭstari naturon, sed devas harmonie akomodi sin al ĝi. Laŭ kristanismo la universo estas "kreita" kaj aldone ĝi servu la homaron. En orienta Azio neniu kreis la universon, ĝi ĉiam jam ekzistis kaj la homoj devas harmonie kunekzisti kun ĝi.
Por la harmonio kun naturo kaj kun aliaj homoj ne dinamika ŝanĝo, sed konservativisma trankvileco estas bezonata. Konfuceo diris: "La noblulo estas komplete trankvila; la malgrandanima homo estas ĉiam ĉagrenata".
Do, kiel la afekcia modelo de ekonomia evoluo laŭ la konfucea etiko influas la ekonomian evoluon kaj kreskadon de entreprenoj? Montriĝas, ke la konfucea kulturo efikas kaj pozitive kaj negative.
Politika stabileco estas la plej grava kondiĉo necesa por ekonomia evoluo en ekonomie evoluantaj landoj. Politika stabileco en lando estas tamen atingebla laŭ du manieroj; per bone funkcianta demokratia registaro aŭ per forte patreca registaro.
La konfucea etiko instruas lojalon al la grupo (familio aŭ ŝtato) kaj respekton kaj lojalon al la estro de la grupo. Pli fundamente ĝi instruas absolutan lojalon al patro, mastro kaj reĝo - jen la "Triunuo de la Konfuceanismo". Reĝo en moderna mondo signifas registaron. Tiu koncepto kontribuis al la politika stabileco de registaroj en orient-aziaj landoj.
Kompreneble, tro forte patreca registaro foje povas iĝi aŭtoritata kaj diktatora. Tamen por la bono de ekonomia evoluo malriĉaj popoloj inklinas esti toleremaj al aŭtoritata registaro, minimume ĝis la ekonomio atingas specifan nivelon de disvolviĝo. Ŝajnas, ke multaj aziaj landoj preferis ekonomian evoluon sub politika stabileco, aŭ eĉ sub aŭtoritata registaro, ol ekonomian stagnadon sub politika nestabileco.
Humanecaj organizaĵoj baziĝantaj sur familiismo, kolektivismo kaj gruplojalo enkondukas humanecan dimension en la ekonomion.
Laŭ la okcidenta raciisma modelo de ekonomia evoluo, kiu emfazas efikecon, individuismon kaj dinamismon, komerca aŭ industria entrepreno estas pure ekonomia fizika estaĵo. Do entrepreno estas nur sistemo por atingi antaŭdeciditan celon pere de racia kombinado de kapitalo, maŝinaro kaj krudmaterialo. Sub tia nocio homoj estas kostoj kaj la rilato inter dunginto kaj dungito estas nur ekonomia kontrakto por antaŭe fiksita periodo.
Laŭ la afekcia modelo de ekonomia evoluo en Orienta Azio, kiu emfazas humanecon, kolektivismon kaj konservativismon, entrepreno estas ne nur ekonomia, sed ankaŭ socia estaĵo. Laŭ tiu modelo entrepreno estas sistemo por humanece atingi antaŭe deciditan celon pere de la ĝusta kombino de laboristoj, administristoj kaj patronoj. Sub tia nocio homoj estas ne kostoj, sed la plej grava havaĵo de la firmao kaj la rilato inter dunginto kaj dungito estas patreca rilato ene de la firmaa familio kaj sen iu antaŭe fiksita kontraktperiodo. La koncepto de "dumviva dungado" devenas de tiu rilato.
En modernaj entreprenoj scio estas pli grava kaj pli valora havaĵo ol fizika havaĵo. Scio rezidas en la cerbo de la homoj. En tia senco la nocio de humaneca organizaĵo estas pli taŭga por moderna entrepreno kaj ekonomia evoluo.
La humaneca nocio havas ankaŭ malavantaĝojn. Ofte ĝi kaŭzas senefikecon, neraciajn decidojn, nepotismon, aŭ regionismon. Superaj postenoj en komercaj firmaoj normale estas okupataj de parencoj. En Tajvano ĉirkaŭ 80% de la firmaoj estas regataj de parencoj aŭ familianoj. Tio sufiĉe ofte malhelpas la kreskon de la entreprenoj. Pro tio ĉefe malgrandaj firmaoj troviĝas en Tajvano. En Japanio la nocio de familio estas pli vasta, permesante, ke ankaŭ ne-parencoj povas esti membroj de la etendita familio ("iemoto"). Tio kontribuis al la disvolviĝo de grandaj entreprenoj en Japanio. En Koreio la patreca registaro intence kreis grandajn entreprenojn, unuiginte mez-grandajn firmaojn por eviti la malavantaĝojn de firmaetoj. Sed per tiu rimedo la bazaj elementoj de la malforto de la familiismo ne plene malaperis. Rilate edukadon konfuceanismo forte emfazas kleron kaj lernadon. Konfuceo diris: "Se mi povus aŭdu pri la vero en mateno, mi volonte mortus en tiu vespero." Do estas la devo de gepatroj sin oferi por eduki kaj lernigi siajn infanojn.
La konfucea socia hierarkio estis tia, ke la intelektulo estas konsiderata je la pinto kaj la komercisto je la pleja malsupro - laŭ la vico: intelektulo - terkultivisto - metiisto - komercisto. Ĉiuj Azianoj konkuras por atingi la nivelon de la intelektularo kaj evidente edukado estas nepre necesa por atingi tiun nivelon. Ankaŭ por la renomo de la familio oni eduku sin. Oni ne malpurigi la familian nomon per malklero.
Pro tio gepatroj ne lasas infanojn mem elekti, ĉu lerni aŭ ne, sed devigas ilin lerni. La edukado de la infanoj staras pinte de la gepatraj devoj. Por infanoj, lernado estas devo, ne nur por si mem, sed ankaŭ por la renomo de la familio. Preskaŭ ĉiuj studentoj - de elementa lernejo ĝis altlernejo (gimnazio) - lernas kromkvante ĉiutage post la hejmenveno el la lernejo. Laŭ raporto de la Seula Ŝtata Universitato en 1996 korea familio averaĝe elspezas po ĉirkaŭ 400 US$ monate por ĉiu infano por financi "kromlecionojn". Tiu familia elspezo por la kromlecionoj fariĝis tiom alta, ke ĝi kreis grandan socian problemon. Pro tio la registaro malpermesas la kromlecionojn, do notu bone, registaro verdire malpermesis lernadon! Tamen la gepatra fervoro pri edukado restas tiel forta, ke la ŝtata regulo ne havas grandan efikon. La rezultoj de tiu fervoro pri edukado estas bone videblaj, do jen:
Tria Internacia Matematika kaj Scienca Studo, 1996
(Fonto): The Economist, 27 Marto 1997. p. 21.
Ĉirkaŭ 80% de la koreaj studentoj de liceo vizitas universitaton aŭ kolegion. En la moderna ekonomia mondo el altnivela teknologio kaj elektroniko, en kiu homklero fariĝas la plej valora havaĵo de entrepreno, la fervoro pri edukado forte kontribuas al la ekonomia evoluo. Tamen samtempe tiu fervoro pri edukado - ankaŭ alie motivita, ekzemple pro prestiĝo aŭ por akiri altrangan postenon - montras socie negativan aspekton.
Ni kompare traktis la protestantan etikon de la Okcidento kaj la konfucean influon al la Orienta Azio kaj ĝian efikon al la evoluo de kapitalisma ekonomio. Ni povas konkludi, ke la racia modelo de ekonomia evoluo surbaze de la protestanta etiko certe grave kontribuis al la pli frua disvolviĝo de kapitalisma ekonomio en Okcidento. Aliflanke la racia modelo ne estas aplikebla universale senkonsidere kulturon. La ekonomia evoluo en la konfuceanisme influitaj orient-aziaj landoj bone indikas, ke afekcia kaj humaneca modelo de ekonomia evoluo samgrade sukcesas en tiuj landoj, kaj ĝi supozigas ankaŭ, ke la humaneca modelo fariĝos pli kaj pli grava por la kontinua kaj harmonia evoluo de ekonomio.
Sed, kiel ni konstatis, ambaŭ starpunktoj havas siajn fortojn kaj malfortojn. Por pli stabila kaj pli humaneca ekonomia evoluo ŝajnas, ke ambaŭ kulturoj povos lerni unu de la alia kaj tiel eble trovi la "ĝustan mezon". Laŭ mia opinio tiu ĝusta mezo troviĝas en la harmonia kombinado de ambaŭ modeloj. Tiun solvon mi nomas "Racie afekcia modelo de ekonomia evoluo".
Ekonomia evoluo estas la produkto de laborado de homoj, ne de maŝinoj. Entrepreno (industria aŭ komerca entrepreno) en la moderna ekonomio ne estas pure fizika kaj ekonomia sistemo, por kiu homoj estu nur kostoj, kaj al kiu nur kvantigita kaj objektiva racia modelo aplikiĝu.
Entreprena "organizaĵo" estas "vivantaĵo". La moderna entrepreno estas humaneca sistemo, por kiu homoj estas ne kostoj sed la plej grava kaj la plej produktema havaĵo. Sed kaj objektiva kaj racia analizoj estas necesaj por fari subjektivan kaj afekcian decidon. Afekcia orienta kulturo bezonas ekzaktan racian pensmanieron kaj la racia okcidenta kulturo profitu de la afekcia modelo por ekonomiaj decidoj. Jen la ĝusta mezo, "Racie afekcia modelo" de ekonomia evoluo. Nu, ni povas kombini la elementojn de ambaŭ modeloj kaj tiel trovi "la ĝustan mezon".
La Ĝusta Mezo:
(Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1996)
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||