Kongresaj impresoj


de Donald Rogers


Jen miaj impresoj pri la Universala Kongreso, kiu okazis en Adelajdo, Aŭstralio, dum julio 1997. Miaj komentoj ne povas kovri ĉiujn erojn de la kongreso, ĉar ofte okazas ĝis kvin paralelaj sesioj. Ŝajnas al mi, ke la tuta kongreso okazis en bona etoso kaj ĝi estis bone organizita.

Mi alvenis en Adelajdo je la 18a de julio vespere kaj registriĝis en la sekvanta mateno. Restis la tuta tago por renkonti aliajn kongresanojn. La vetero estis bona dum la tuta kongreso, krom la lasta tago, sed dum la merkredo, kiam multaj kongresanoj ekskursis, la ĉielo estis nuba kaj iomete pluvis fruvespere.

Malfermo

Je la 20a okazis la solena malfermo tre impone. Kelkaj surpodianoj paroladis. Kep Enderby, prezidanto de la Aŭstralia Esperanto-Asocio paroladis enkondukante kaj bonvenige. La ambasadoro de la Ĉeĥa Respubliko alparolis la kongreson dum kelkaj minutoj en Esperanto. Reprezentanto de UNESKO kaj la projekto Linguapax parolis en la angla. Korda kvarteto de junaj esperantistaj gefratoj el Ipswitch (Queensland) muzikis interludon. Je la fino ilia naŭjara kuzino estris la kantadon de "la Espero".

Kongresa temo

La temo de ĉi tiu kongreso estis "Toleremo kaj justeco en multkultura mondo".

Prelegoj pri Aŭstralio

Interesa prelego estis de John Wells pri aŭstraliaj lingvoj. Li diris, ke ĉirkaŭ 45000 homoj parolas iun aborigenan lingvon. La plej forta el tiuj lingvoj havas 8000 parolantojn. Nur 20 aborigenaj lingvoj estas parolataj de infanoj. Tio signifas, ke la aliaj lingvoj verŝajne malaperos.

John Wells parolis ankaŭ kiel lingvisto pri la aŭstralia varianto de la angla lingvo. Ĉi tiuj tri sesioj estis plejparte diskutoj, al kiuj multaj ĉeestantoj kontribuis esprimojn en la aŭstralia angla, kiujn ili trovis strangaj.

Ralph Harry prelegis pri aŭstraliaj internaciaj rilatoj dum la nuna jarcento, menciante sian roleton en la formiĝo de la Ligo de Nacioj.

Trevor Steele paroladis pri siaj spertoj (dum 18 monatoj) kiel helpinstruisto en la aborigena hejmlando Arnhemland. Li helpis instrui la anglan, kie ĝi estas ofte kvara aŭ kvina lingvo por la lernantoj. Lia vidpunkto estas tre pesimisma, sed lia sperto limiĝas al nur unu parto de Aŭstralio.

UEA-Kunvenoj

La komitato de UEA multe kunsidis. Mi ĉeestis parton de la diskuto pri la "Kampanjo 2000". Renato Corsetti enkondukis la raporton de la diskutgrupo, dirante, ke la celo estas kaj desupra vojo de UEA kaj desuba vojo por la landaj kaj fakaj asocioj. Prezidanto Lee Chong-Yeong resumis la ĉefajn punktojn. Post 30 minutoj de senefika vagdiskutado mi foriris.

Internacia Kongresa Universitato

Unu el la plej interesaj al mi partoj de iu UK estas la Internacia Kongresa Universitato (IKU). Mi ĉeestis ĉiujn sep prelegojn de ĉi tiu IKU. Broŝuro enhavanta la tekstojn de la prelegoj estas aĉetebla de la Libroservo de UEA.

  1. Ron Gates komencis la serion, parolante pri estetika temo: "La Malbela Jarcento". Temis pri la artoj dum la nuna jarcento. Li opinias, ke la plejmulto de la artoj suferas pro malbeleco, ekz muziko, pentrado, arkitekturo, ktp.
  2. La temo de Alan Bishop estis "Etnomatematiko: plibonigilo por multkultura edukado". Li montris, ke matematiko ne estas sendependa de kulturo, kaj, ke la matematiko instruata en la okcidento kaj ofte eĉ en la oriento estas la klasika okcidenta matematiko. Tiu ofte estas fremda al la lernantoj kaj al ties gepatroj. La rezulto estas, ke la lernantoj sentas ĝin malfacila kaj netaŭga. Li esperas eduki homojn, "ke matematiko ne estu uzata por trudi okcidentajn sciojn kaj valorojn tra la mondo".
  3. John Wells paroladis pri la tut-tera teksaĵo (TTT) kaj la uzado de la hiperteksta markolingvo HTML. Li konkludis, ke "se ni volas, ke la TTT uzu Esperanton, la solvo estas en niaj propraj manoj: ni kreu amason da valoraj TTT-ejoj Esperantlingvaj. Same kiel ni montris per interŝanĝo de leteroj... (kaj) per telefonado... ni montru per nia verkado kaj legado de Esperantaj TTT-paĝoj la realecon de Esperanto por la elektronika interreto."
  4. Lee Chong-Yeong paroladis pri la ekonomiko de Konfuceo. Li komparis la racian modelon de Max Weber kun la afekcia modelo. Li konkludis, ke "la racia modelo ne estas aplikebla universale sen konsidero de kulturo". "La ekonomia sukceso de la konfuceanisme influitaj landoj indikas, ke la afekcia kaj humaneca modelo" validas en tiuj landoj kaj la "humaneca modelo fariĝas pli kaj pli grava por la kontinua kaj harmonia evoluo de la ekonomio". Fine li evoluigis ĝustan mezon, la "racie afekcia modelo", en kiu homoj ne estas kostoj sed "la plej grava kaj la plej produkta havaĵo".
  5. Trevor Steele prelegis pri la aŭstralia verkisto Patrick White. Li rekomendis la librojn "The Tree of Man" kaj "Patrick White Speaks".
  6. Brian Fox prelegis pri la maorioj de Nov-Zelando. Li resumis la historion de la polinezianoj ekde ilia origino en Azio, la migradon tra la pacifiko kaj fine la atingon de Nov-Zelando. Li diskutis la unuajn kaj postajn kontaktojn kun eŭropanoj kaj ties enmigrado. La du versioj (unu angla; unu maoria) de la Traktato de Waitangi ne estas ekvivalentaj, eĉ ne samlongaj. Li komparis siajn esperantajn tradukojn de la du versioj.
  7. Maŭre la Torre paroladis pri desuprismo kaj desubismo en la terminologia laboro. Temis plejparte pri terminoj pri edukado.
  8. Amri Wandel parolis al haste aranĝita kunveno pri la spacmisio al marso, kiu nun furoras en la televido kaj en la TTT.

Fakaj kunsidoj

Unu el la malavantaĝoj de malgranda kongreso, kiel en Adelajdo, estas, ke la kunvenojn de la fakaj organizoj partoprenas nur malmultaj membroj. Tio estis problemo ekz por la medicinistoj kaj la sciencistoj. Tamen dek ĉeestantaj membroj de ISAE kunsidis neformale malgraŭ la foresto de ĝia prezidanto kaj sekretario. Vicprezidanto Stevens Norvell konsentis starigi hejmpaĝon en la TTT por ISAE. Iu sugestis, ke oni ligu al ĝi diversajn modelajn tekstojn.

Amri Wandel estris ankaŭ kunvenon pri faka agado. Li opinias, ke faka agado ofte estas pli bona komencopunkto ol internaciaj politikaj organizoj. Li jam ŝajne havis sukcesojn pri la internaciaj organizoj pri universitatoj, kiuj nun kunlaboras kun la Akademio Internacia de la Sciencoj, San Marino. Okazos en Kubo seminario pri la aplikado de Esperanto en la sciencoj.

La Akademio de Esperanto

Kvin akademianoj - Christer Kieselman, Andrzej Pettyn, Amri Wandel, John Wells, Yamasaki Seiko - ĉeestis la kunvenon. Unue ili ĉiuj sinsekve mallonge priparolis la laboradon de la akademio kaj poste ili respondis al lingvaj demandoj. Wells substrekis la neceson de lingva disciplino, t.e. la korekta uzado de Esperanto. Iu demandis, kial la Akademio ne oficiale kunlaboras por aprobi kaj pli oficiale sankcii la novan eldonon de la Plena Ilustrita Vortaro, kvankam kelkaj akademianoj kunlaboras. Wells respondis, ke la PIV apartenas al Sennacia Asocio Tutmonda, kaj, ke AdE ne rajtas postuli ion pri ĝi.

Distra programo

La distra programo inkludis dumlunĉajn "koncertojn" en la "Verda Kanguruo", la halo, kie kongresanoj povis manĝi aŭ babili. Kelkaj eroj estis bonaj sed ne ĉiuj.

Tri teatraĵojn prezentis Jadwiga Gibczynska. Unu temis pri Ada Fighera-Sikorska kaj unu pri Zamenhof de la vidpunkto de tri virinoj en lia vivo - patrino, edzino kaj filino. Ambaŭ estis iom tro longaj laŭ mia gusto, sed tre lerte prezentitaj. Vida Jerman prezentis la monologon "Inventante, ke mi sonĝas". Tion ŝi treege bone aktoris.

F-ino Barlaston prezentis vesperan kabareton, en kiu ŝi kantis kelkajn kantojn el operoj kaj muzikaj dramoj.

La fina vespero estis kiel tradicie la internacia koncerto. Mikspoto de esperantistoj prezentis kantojn, dancojn, muzikon, kaj f-ino Barlaston denove kantis.

Fermo

Je la sekvanta mateno okazis la 110-a datreveno de la eldono de la unua libro pri Esperanto. Restis nur la solena fermo de la kongreso. Sekretario Lipari raportis, ke 1224 esperantistoj el 57 landoj aliĝis al la kongreso. La venonta UK estos en Montpellier kaj la sekvanta en Berlino. Sekvis serio de mallongaj raportoj kaj paroladoj pri la kongreso. Fine Kep Enderby dankis ĉiujn membrojn de la LKK kaj oni prezentis al ĉiu helpanto donaceton. Li transdonis la flagon al la prezidantino de la venonta kongreso en Montpellier. Tiam Lee Chong-Yeong (prezidanto de UEA) fermis la kongreson.