ILEI-konferenco





ILEI dum la UK

Kunsido de ILEI-anoj

Ĉefa temo de la kunsido estis kontribuo de ILEI al la "Kampanjo 2000". Surbaze de la "Eduka rezolucio" akceptita de la Komitatkunsido dum la UK en Vieno la ĉeestintoj de la kunsido taksis grava la trejnadon de E-instruistoj kaj E-instruantoj, sen kio kvalitaj instruado kaj lernado de Esperanto ne povas okazi. ILEI planas venontjare antaŭ la UK okazigi tutsemajnan seminarion. Ankaŭ dum la UK '98 ILEI organizos tiel nomatan "Forumon", dum kiu la kongresanoj E-instruantoj povus starigi diversajn demandojn ligitajn al la problemoj, kiujn ili alfrontas dum la E-instruado. ILEI tre volonte kompilos la konsilbroŝuron kun la respondoj al la plej oftaj demandoj kaj problemoj de la E-instruantoj.

Tago de la lernejo

La programon de la Tago reĝisoris d-ino Katalin Smideliusz. Unue estis prezentita la eduksistemo en Aŭstralio fare de d-ro Alan Bishop. S-ino Jennifer Bishop prezentis la rezultojn pri la projekto "EKPAROLI" kaj la infanoj partoprenantoj de la projekto prezentis fragmenton el la "Gondolando". Novan video-kursprojekton "Esperanto pasporto al la tuta mondo" prezentis s-ino Harmon.

ILEI-budo

Kiel kutime, ankaŭ ĉi-jare ILEI havis apartan budon. Krom la ĝeneralaj informoj pri la agado de la Ligo kaj siaj eldonaĵoj kaj konkursoj, ILEI prezentis plurajn aliajn utilajn informojn kaj iniciatojn ligitajn al E-instruado, pri kiuj disponis aliaj organizaĵoj.

Tago de la Libro

Dum la "Tago de la Libro" estis prezentita plej nova eldono de ILEI kaj "Stafeto" - "Struktura kaj Socilingvistika Esploro de Esperanto".

Kolokvo

Simile al la Nithome-simpozio, ĉi-jare UEA okazigis la esperantologian kolokvon titolitan "Propedeŭtika valoro de Esperanto". Dum la Kolokvo estis prezentitaj kelkaj ĝisnunaj E-projektoj kaj pridiskutita estonta agado ties kampe.

ILEI-konkurso

La komisiito pri la konkursoj, s-ro Geza Kurucz kompilis specialan kongresan folion. Kvankam la taskoj estis presitaj en la kongresa kuriero kaj cento da pliaj folietoj estis disdonitaj malmultaj kongresanoj redonis la respondojn.


ILEI-konferenco

Konferenca temo

Al la ĉeftemo de la konferenco "Multkultureco kaj lingvolernado" kontribuis per prelegoj s-ro Marcel Leerreveld el Aŭstralio kaj s-ino Marija Beloŝeviĉ el Kroatio.

Prelegoj kaj prezentoj de diversaj projektoj

Pluraj konferencanoj kontribuis al la konferenca programo, prezentante diversajn E-instruprojektojn aŭ spertojn de la E-instruado. S-ino Jennifer Bishop prezentis la projekton EKPAROLI. Novan video-kurson preparatan en Usono, ankaŭ morale subtenatan de ILEI, prezentis s-ino Doroteo Holland, kiu atentigis ankaŭ pri la plej novaj eldonoj de la "Infano ĉirkaŭ la mondo". Pri la E-instruado en Kubo prelegis s-ro Julian Hernandez. Spertoj pri la E-movado en Nepalo kaj loka E-instruado prezentis s-ro Mukunda Raj Pathik. S-ro Steve Wagenseller (Usono) prezentis komputilan programon por plifaciligi la instruadon de Esperanto por bazlernantoj. Krome, la ĉeestantoj havis la eblon komenti preparatan korespondkurson de la Brita ILEI-sekcio (Ĉefe verkata de s-ino Angela Tellier); ekkoni la informojn pri la infana retklubo, E-fako ĉe la Universitato en Poznan kaj ILEI-konkursoj.

Vesperaj programoj pleniĝis je diversaj eroj: Diversartaj spertoj de pluraj ĉeestantoj prezentiĝis dum la internacia vespero. Al la arta parto de la Konferenco kontribuis ankaŭ s-ino Jadwiga Gibczynska kun la teatraĵo "Ĉu nepoj benos nin?". La ĉeestintoj spertis video-filmojn: pri Kroatio, Sud-Aŭstralio kaj Brazila E-kongreso kaj lumbildojn pri Albanio.

Ekskursoj

La konferencanoj havis du plentagajn ekskursojn: unuan al Melburno kun la vizito al la urbaj vidindaĵoj kaj renkontiĝo kun lokaj Esperantistoj (kiuj kovris la kostojn de la busluado). Dua ekskurso direktiĝis al la Geelong kaj Granda Oceana Ŝoseo.


Rezolucio

La ĉeestantoj de la 31-a Konferenco de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, venintaj el 15 landoj, kunveninte apud Geelong (Aŭstralio) de la 27-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 1997 kaj pritraktinte la temon "Multkultureco kaj lingvolernado",

  • konstatas, ke en la tuta mondo estas kreskanta multkultureco kaj samtempe rezisto kontraŭ tiu evoluo;
  • atentigas la registarajn kaj edukajn instancojn, ke ili havas la respondecon eduki al socia toleremo kaj respekto en rilatoj kun aliaj kulturanoj kaj alilingvanoj en kaj ekster la propra lando;
  • konsideras, ke la uzo de nediskriminacia lingvo estas logika instrumento por forigi antaŭjuĝojn pri aliaj homoj, aliaj kulturoj, aliaj lingvoj;
  • rekomendas ke ili prikonsideru la instruadon de Esperanto, kiu dum la tuta jarcento montris sin taŭga internacia interkomprenilo kaj diversloke utila kiel propedeŭtika enkonduko al aliaj lingvoj kaj kulturoj.


Komitatkunsido

La komitatkunsidon ĉeestis la reprezentantoj de la sekcioj el Argentino, Britio, Italio, Kroatio, Kubo, Nederlando, Svedio kaj Usono kaj la observanto de UEA s-ino Rene Triolle. La sekciestroj el Albanio, Brazilo, Belgio, Ĉinio, Finnlando, Hungario, Japanio kaj Rusio petis senkulpigon pro neeblo reprezenti la sekcion dum la Komitatkunsido fare de iu membro. Komence de la kunsido, la Komitato akceptis du novajn honorajn membrojn de ILEI:

  • s-ino Charlotte Kohys el Usono (iniciatanto kaj la gvidanto de la projekto "Infanoj ĉirkaŭ la mondo") kaj
  • s-inon Idyss Einihovici el Aŭstralio (plurjara subtenanto de E-instruado).

La konferenca kaso ŝanĝis la nomon al "Kaso de Catina kaj Mario Dazzini" laŭ la propono de s-ino Carla De Lorenzi (Italio). Donacoj bonvenas.

La Komitato akceptis ankaŭ novan landan sekcion, nome Aŭstralion kaj bonvenigis la proponon de Bosnio kaj Hercegovino ekstari la kontaktojn kun ILEI pere de la reprezentanto. La Estraro informis la Komitaton pri kelkaj malbone funkciantaj estroj de la sekcioj kun signifa nombro de la membroj. La Estraro esperas solvi tiujn problemojn ĝis la fino de la jaro, se ne, la koncernaj sekciestroj provizore iĝos reprezentantoj dum la Estraro informos la membrojn en la koncernaj landoj pri la situacio.

Apartan atenton la Komitato donis al la "Trijara laborplano 1998-2000" kiun oni nomis la "Strategia trijara laborplano".

Surbaze de la "strategia plano" la Estraro prilaboros planon kun la prioritataj punktoj por la jaro 1998 kaj kompilos la dokumenton "Kontribuo de ILEI al la Kampanjo 2000".

Estis akceptita ankaŭ la temo "Lingvo-instruado: ponto al la mondo" de la venontjara ILEI-Konferenco, kiu okazos tuj post la UK de la 8-a ĝis la 14-a de aŭgusto en Montpeliero. Oni esperas, ke post unujara paŭzo ankaŭ okazos la gimnazio.

Antaŭ la UK ILEI planas okazigi la unusemajnan Internacian Metodikan Seminarion por E-instruantoj, kiun gvidos d-ro D. Chaters.

ILEI ankaŭ aŭspicios la 10-an Alp-Adrian Esperanto-Konferencon, kiu okazos en Italio de la 9-a ĝis la 12-a de aprilo 1998 kun la temo "Instruado de Esperanto".

La proponitan kontrakton inter IEI kaj ILEI la Komitato akceptis. Oni decidis ankaŭ, ke pere de anonco en la IPR, ILEI daŭre instigu siajn membrojn aboni "Eventoj". La Komitato estis informita, ke UNESKO decidis starigi kontaktojn kun nur unu E-organizaĵo, t.e. UEA. ILEI pretas daŭre kunlabori kaj kontribui al la rilatoj pere de UEA.


Strategia trijara laborplano - 1998-2000

1. Sekcioj kaj membraro:

1.1.
Teni intensajn kontaktojn kun la sekcioj per regulaj cirkuleroj kaj kiam eblas per vizitoj
1.2.
Revigligi sekciojn neadekvate funkciantajn
1.3.
Admoni sekcioj esti maksimume malfermaj al junaj praktikantaj instruistoj kaj novaj agemaj fortoj
1.4.
Starigi novajn vojojn akcepti kotizpagojn kaj prilabori kelkajn kategoriojn de la membraro
1.5.
Starigi novajn sekciojn kaj nomi novajn reprezentantojn
1.6.
Eldoni freŝan varbilon por membrigo kaj donacoj al la fondaĵoj kaj kasoj
1.7.
Okazigi la konkurson "La plej aktiva landa sekcio"

2. Komisionoj kaj komisiitoj:

2.1.
Malcentri la laboron per kreo de kerno de aktivaj internaciaj kunlaborantoj, ĉu kiel unuopuloj, ĉu kiel komisionanoj

3. Financoj:

3.1.
Kreskigi la kapitalon de la Ligo per identigo de samtempe valoraj kaj enspezigaj projektoj
3.2.
Alvoki por donacoj por la fondaĵoj kaj kasoj de la Ligo
3.3.
Faciligi testamentadon al la Ligo
3.4.
Ricevi monon de ekstermovadaj instancoj por plenumi edukajn projektojn

4. Ekzamenoj:

4.1.
Reekzameni la postulojn de la elementa kaj meza ekzamenoj
4.2.
Daŭre flegi la konsilarojn por la ekzamenantoj kaj kursocentroj
4.3.
Daŭrigi la kiel eble plej vastan proponadon de la ekzamenoj
4.4.
Praktike lanĉi la superan ekzamenon
4.5.
Esplori la historion de la porinstruistaj ekzamenoj

5. Instruado kaj instru-eksperimentoj:

5.1.
Kolekto de informoj pri lokaj instru-kondiĉoj
5.2.
Listigo de kontrolendaĵoj
5.3.
Kolokvo en Montpeliero '98
5.4.
Eksperimento en kelkaj lernejoj 98-99
5.5.
Ekspluato de rezultoj

6. Servoj al instruistoj kaj instruantoj:

6.1.
Registri kursojn ĉiunivele kaj aperigi la rezultojn en la sama lernojaro
6.2.
Aperigi korespondpetojn (individuaj kaj klasaj)
6.3.
Diskonigi internaciajn aranĝojn por lernantoj kaj aparte zorgi pri la Gimnazio
6.4.
Daŭrigi la organizadon de internaciaj konkursoj
6.5.
Peradi la kontaktojn inter samfakaj membroj
6.6.
Kompili aktualan liston de lernejoj, kiuj akceptas gast-instruistojn kaj vizitantojn, kaj liston de taŭgaj vizitantoj
6.7.
Helpi al malbonhavaj kolegoj

7. Instruista trejnado kaj universitata agado:

7.1.
Organizi metodikajn kaj trejnseminariojn por la instruistoj kun aparta atento al la regionoj (landoj), de kie oni pro diversaj malfacilaĵoj ne povas ĉeesti jam tradiciajn pedagogiajn aranĝojn
7.2.
Diskonigi la eblojn por internacia klerigo
7.3.
Kunlabori kaj subteni E-fakojn ĉe universitatoj

8. Konferencoj:

8.1.
Logi partoprenantojn el kiel eble plej diversaj mondpartoj, unuavice praktikantajn instruistojn de Esperanto
8.2.
Fortigi la fakan programon
8.3.
Faciligi interŝanĝon de spertoj pri instruado ĉiuspeca

9. Eksteraj rilatoj:

9.1.
Kontakti kun UNESKO, UN kaj aliaj organizaĵoj pri internacia edukado
9.2.
Aktive kunlabori kun landaj kaj kontinentaj eduk-instancoj
9.3.
Konstrui kaj diskonigi superrigardon pri la ĉefaj fondaĵoj kaj organizaĵoj agante internacie pri lingvo-instruado
9.4.
Reprezentiĝi en internaciaj konferencoj pri edukado kaj lingvo-instruado
9.5.
Preparo por la Eŭropa jaro de la lingvo (2001)

10. Informado:

10.1.
Verki nacilingvajn flugfoliojn pri ILEI
10.2.
Proponi nacilingve tradukitajn aŭ verkitajn artikolojn al la faka gazetaro pri: edukado por internaciismo, la propedeŭtika valoro de Esperanto, la praktikaj kaj etikaj valoroj de Esperanto, prezento de rezultoj de E-instruado
10.3.
Prilabori kaj praktike lanĉi TTT-ILEI paĝon kun plurlingvaj informoj

11. Eldonado:

11.1.
Daŭrigi eldonadon de la gazetoj (IPR, Juna amiko)
11.2.
Akiri taŭgajn manuskriptojn, samtempe bezonatajn kaj enspezigajn
11.3.
Prioritataj kampoj estas: - lernolibroj, gvidiloj, kasetoj, vidbendoj - laborlibroj - didaktikaj ludoj - pedagogiaj verkoj kaj instruistaj gvidiloj - ekzerclibroj ligitaj al la ekzamenoj - materialo pri lingvaj problemoj
11.4.
Subteni alies pedagogiajn eldonaĵojn, laŭeble kuneldoni
11.5.
Kunlabori en la projekto "Instruista terminaro"

12. Movada agado:

12.1.
Eluzi kaj diskonigajn eblojn de UEA kaj aliaj por teni movadanojn bone informitaj pri la Ligo
12.2.
Fortigi la renomon de "Tago de la Lernejo" dum la UK
12.3.
Starigi kontaktojn kun aliaj fakorganizaĵoj
12.4.
Kunlabori kun AdeE, AIS, ELTE, Universitato en Poznan, IEI kaj similaj organizaĵoj pri edukaj projektoj
12.5.
Aktiva partopreno en la "Kampanjo 2000"

13. Bibliografio

13.1.
Kunlabore kun aliaj E-organizaĵoj kaj E-centroj komenci kompiladon de ĝenerala bibliografio de ĉiuj E-eldonaĵoj rilate al E-instruado, lernejaj eksperimentoj, ksm.

El soc.culture.esperanto - lingvaĵe korektite kaj stile redaktite