La malbela jarcentode Prof. Ronald Gates Artistoj kaj apologiistojKiam ekonomikisto elektas prelegi ne pri sia propra fako, sed pri aferoj estetikaj, la aŭdantaro rajtas iom levi la brovojn. Kiam tiu sama ekonomikisto aŭdacas proponi la tezon, ke, kiom koncernas la artojn, tiu ĉi jarcento, la dudeka de la kristana epoko, estas unu el la plej malbelaj, tiam la skeptikecon eble anstataŭos aktiva malkonsento. Certe, tian reagon oni povas atendi ĉe la plejmulto de la koncernaj fakuloj, ĉu arkitektoj, ĉu pentristoj, ĉu poetoj, ĉu komponistoj. Kaj sendube subtenos ilin preskaŭ ĉiuj el la profesiaj kritikistoj pri la respektivaj artoj. Sed ĉu estas saĝe konfidi la respondecon por estetika taksado al tiuj, kiuj mem kreis la malbelecon, kaj al tiuj, kiuj kutime laŭdas ĝin? Se, laŭ la aforismo, militfarado estas tro grava afero, por tio, ke ĝi estu lasita al la generaloj, ĉu ni pretas komisii al la artistoj kaj iliaj apologiistoj la specifon de kriterioj komunumaj rilate belecon? Oni povus egale cedi al ekonomikistoj la taskon precizigi la bazajn celojn de la politiko ekonomia, anstataŭ nur peti de ili konsilon pri la teknikaj rimedoj atingi tiujn celojn. Cetere kaj parenteze, estas unu signifa diferenco inter ekonomikistoj kaj la disĉiploj de la nuntempaj artformoj: dum ekonomikistoj ofte malkonsentas inter si, ŝajnas ekzisti ĉe la artistoj kaj la kritikistoj nesankta alianco, laŭ kiu la kampo de diskutado ne etendiĝas ekster la limoj de la tereno nomita "moderna". Pledo por laikecoFeliĉe oni trovas nenian similan limigon de la kritika horizonto ĉe la nefakuloj, por kies ĝuo kaj edifo la fakuloj ŝajne laboras. Kiel vortiĝas la diro, ili scias nenion pri la artoj, sed ili ja scias, kion ili ŝatas. Kaj, se temas pri beleco, inter la laikaro restas vere, ke kiom da homoj, tiom da opinioj. Nu, kiom koncernas estetikon, mi estas laiko. Kaj pro tio mi povas pretendi nek aŭtoritaton nek reprezentan mantelon, malgraŭ tio, ke mi estas konvinkita, ke la vidpunkto, al kiu mi ĉi-okaze donas esprimon, troviĝas ankaŭ, en unu formo aŭ alia, ĉe multaj kunlaikoj. Kiel mi jam indikis, mi deziras proponi la tezon, ke la baldaŭ finiĝonta jarcento estas aparte karakterizita per malbeleco. Tiu bedaŭrinda trajto troviĝas interalie en arkitekturo, en muziko, en pentrado kaj skulpturo, en literaturo, en filmarto kaj la teatro, en kelkaj sportoj prezentataj kiel spektakloj, kaj en la nuntempaj normoj koncerne vestadon. Se miaj ellaborado kaj pravigo de la propozicio estos iom dogmemaj, tio devenas parte de la subjektiva naturo de taksado pri beleco. Sed sendube ĝi devenas ankaŭ parte de tio, ke mi ne estas fakulo pri la artoj. La aŭdantaro do rajtas, laŭ sia bontrovo, malakcepti mian komparon inter la nuna jarcento kaj la antaŭaj. Tamen, estu tio kiel ajn, restas la apero dum la lastaj jardekoj de novaj formoj de malbeleco. Kial ili aperis? Miaopinie, tio estas la pli interesa demando. Kaj estos interese ne nur serĉi la kaŭzojn, sed ankaŭ konsideri la prognozon por la venonta jarcento. Unue, tamen, mi pli precizigu la nunan situacion. ArkitekturoRilate arkitekturon ne necesas longe argumenti. En la centroj de niaj grandaj urboj altiĝas sengustaj ĉielskrapantoj el ŝtalo, betono kaj vitro, en rilato al kiuj homoj aperas kiel formikoj; kaj inter ili kuras kanjonoj ventaj, polvaj kaj trafikŝtopataj, kiuj malofte ĝuas sunlumon. De tempo al tempo, kaj eble pli ofte dum la lastaj tri-kvar jardekoj, oni sukcesas krei pli amikan interterenon, en kiu nura homo povas senti sin ĉe si. Tamen tio estas ankoraŭ sufiĉe rara. Ni povas demandi, pri tiuj sorantaj monumentoj al la teknika kaj ekonomia konstrukapablo de la moderna erao, kiom da ili trovos lokon en estontaj listoj de konservindaĵoj. Eble unu-du, ĝuste kiel la aŭtoritatoj nun konservas, kiel kuriozaĵojn el la dekaj kaj dudekaj jaroj de tiu ĉi jarcento, kelkajn ekzemplojn de la senanima stilo nomita "arto dekoracia", aŭ simple "art-deko". Ja troveblas inter la kreaĵoj de nuntempaj arkitektoj honorindaj esceptoj; sed ĝenerale, se oni serĉas konstruaĵojn vere indajn je konservado kiel parton de nia komuna heredaĵo, oni devas sin turni al pasintaj jarcentoj. MuzikoRilate muzikon la situacio estas, laŭ mi, eĉ pli malkuraĝiga; ĉar la degenerado, kiu komenciĝis ĉirkaŭ la turniĝo de la jarcento, daŭre okazadas, kaj ĉi-foje oni ne povas proponi argumenton pri praktika utileco. Pri tiu speco de muziko, kiun senĉese ludas preskaŭ ĉiu radiostacio, kaj de kiu la televizio raŭke reklamadas la kompaktajn diskojn, eble sufiĉas mencii la povon de la amasaj komunikiloj krei merkaton por io ajn, senkonsidere al ĝia merito. Tamen ne ĉiam estis tiele. Antaŭ kvardek aŭ kvindek jaroj la populara muziko ĝenerale havis logajn melodiojn kaj plaĉajn progresiojn harmoniajn, kaj la kantistoj penis sin prezenti kiel homojn, kiajn oni ne hezitus inviti en la hejmon. Kvankam malpli populara, la tradicia ĵazmuziko de la periodo antaŭ la dua mondmilito tuŝis kaj la koron kaj la kapon en maniero ne malsimila al tiu de la muziko de la baroka erao. Nuntempe ŝajnas, ke por altiri la atenton de la entreprenistoj, kiuj havas la povon lanĉi kantistojn, same kiel kantaĵojn, oni nepre devas sin prezenti kiel malbelan, malbonkondutan, kaj super ĉio raŭkan. Nu, bone! La populara gusto konstante ŝanĝiĝas, eĉ se nur pro tio, ke la lanĉistoj konstante serĉas novaĵojn, per kiuj ili povos gajni pli grandan parton de la merkato. Kaj por tiuj, kiuj preferas fari propran elekton, haveblas gramofonaj diskoj kaj la specialigitaj radiostacioj. Kampara gruntadoĈu vere? Nu, permesu al mi anekdoton! En la kampara urbo, proksime de kiu mi loĝas, eblas de post kelkaj jaroj aŭskulti la programojn de la klasikmuzika stacireto de la aŭstralia dissendo-korporacio. Kia ĝojo! Mi enlitiĝas en la malfrua vespero kaj ŝaltas la litapudan ricevilon. Kion mi aŭdas? Tro ofte, gruntojn, skrapojn, ritmojn artefaritajn. Neniom da melodio, laŭ mia kompreno de tiu termino. Neniom da rekonebla harmonio. Nur la sterilajn sonojn de tielnomata muziko konkreta aŭ elektronika. Mi malŝaltas la ricevilon kaj provas endormigi min per enmensa lulkanto. Kaj, eĉ kiam la dissendo temas pri vera muziko, oni ne povas ne rimarki preferon por komponaĵoj el la dudeka jarcento. Nu, ŝajnas al mi, ke ĝenerale aŭ mankas al la modernaj komponistoj vera melodia imagipovo, aŭ ili juĝas pli laŭmode, do prefere, eksperimenti per la stranga kaj la orelfrapa. Se iu supernatura potenco malaperigus ĉiujn komponaĵojn faritajn en la lastaj naŭdek jaroj, certe estus perdita iom da valoro - sed ne multe. Ĉu oni povus tion diri pri iu alia jarcento ekde almenaŭ la deksesa? Pentrarton kaj skulpturoLa situacio rilate pentrarton kaj skulpturon estas iom pli kuraĝiga, ĉar pli granda procento de la nuntempaj praktikantoj, se ne de la kritikistoj, restas fidela al la respondeco krei verkojn, kiuj kaj plaĉas al la okuloj de ordinaraj homoj kaj diras al ili ion pri la mondo, en kiu ili vivas. Tamen multaj artistoj kutimas aŭ tordi la realon laŭ la reguloj de iu arbitra skolo, aŭ naski abstraktajn formojn, kiuj povas havi nenian signifon por ordinaruloj. Ŝajnas al mi, ke tiajn procedojn origine alprenis veraj artistoj, kiuj, kvankam ili posedis talenton, deziris fari por si apartan reputacion, eble kiel vojon al pli granda enspezo. Sed pri multaj el iliaj posteuloj mi ne povos ne suspekti, ke la kialo estas simple manko de talento. Kiel ajn, ĉirkaŭ iliaj produktoj evoluis tuta industrio de peristoj kaj kritikistoj dediĉiĝintaj al laŭdo de la novaj vestoj de la imperiestro. LiteraturoEn literaturo oni rimarkas la saman forĵeton de la establitaj normoj, favore al klopodo fari baton al la menso de la legantoj, alivorte ŝoki ilin, kaj pere de tio ĝui la fruktojn de sensacio. Ŝajnas, ke el la verkistoj de fikcio proporcio pli granda, ol en pasintaj jarcentoj, trovas aŭ tro penige, aŭ ne sufiĉe profitodone, sin apliki al la konstruo de matura intrigo, la kreo de atentindaj personoj, kaj la esprimado de ĉio en belsona lingvo. Pri la plejmulto de la modernaj poetoj, oni povas nur atentigi al iliaj antaŭuloj de la dek-oka kaj dek-naŭa jarcentoj, kiuj sukcesis komuniki bildojn kaj ideojn per lingvo bela kaj facile komprenebla, sen formeti metron kaj rimon. Se, malgraŭ ĉio, kion mi ĝis nun diris, mi ankoraŭ havas amikojn en la aŭdantaro, mi probable perdos ilin, kiam mi aldonas, ke tiun kritikon mi direktas ankaŭ al tiuj, kiuj nuntempe verkas poeziaĵojn en Esperanto. Iliajn kreaĵojn mi kompreneble distingas disde la orelplaĉaj kaj signifoplenaj verkoj de Zamenhof. La deziro ŝoki, kiu estas tiel rimarkebla en la nuntempa populara muziko kaj troviĝas ankaŭ en la literaturo, atingas kvazaŭan kulminon en multaj modernaj filmoj kaj teatraĵoj. For estas la artisma klopodo komuniki subtile, kaj kun ĝi la pretendo al vera arto. Ŝajnas, ke la verkistoj kaj reĝisoroj strebas al la maksimumo da lingva krudeco, da sango, da detruo, kaj da eksplicita elmontro de voluptemo. Regas la kulto de malbeleco. Sporto kaj vestadoPri la sportoj kiel spektakloj mi ne povas esti tiel certa, ke la situacio pli malboniĝis, almenaŭ rilate la ludojn mem. Fakte mi devas koncedi, ekzemple, ke en boksado evoluis regularo celanta malpliigon de la brutala elemento. Tamen, kiom koncernas la teamajn konkursojn, kaj aparte certajn specojn de tiel nomata futbalo, se la fizika interbatalado ne iĝis pli violenta, certe la nombro da spektantoj postulantaj tian konduton multe pliiĝis, danke al la kresko kaj aglomeriĝado de la loĝantaro kaj la enkonduko de televizio. Estas ankaŭ rimarkinde, ke, verŝajne pro la samaj kaŭzoj, kriketo lastatempe perdis iom de sia iama ĝentileco. Alproksimiĝas nun la fino de mia katalogo de plendoj. Restas por trakto nur la nuntempaj normoj koncerne vestadon. Tie ĉi mi ne aludas la ridindan klopodon sin montri malsama ol ordinaruloj, kiun oni rimarkas ĉe la verdire konformemaj membroj, precipe junuloj, de certaj urbaj bandoj aŭ sektoj. Kion mia kritikado celas, tion ekzemplas la anstataŭigo de la netaj vestoj, kiujn ambaŭ seksoj iam kutime portis en la ĉiutaga vivo, per bluĝinzo kaj drelikŝuoj. Tia vestmaniero eĉ komencas sin montri en pli formalaj okazoj. La praktikan utilecon de la ŝanĝo mi ne kontestas. Tamen oni povas bedaŭri la malaperon el ordinara vivo de iom pli da beleco. Limoj de laikoNu, jen mi faris mian kritikadon de la dudeka jarcento, kiom koncernas estetikon. Kompreneble mi povus citi aliajn karakterizaĵojn de la moderna erao, kiuj meritas priskribon kiel malbelaĵoj: ekzemple, la multobligadon de la kapablo, kaj teknika kaj ekonomia, fari amasajn detruon kaj mortigon; aŭ la poluadon de nia vivmedio, kiu rezultas el la kreskado de la monda loĝantaro kaj de industria produktado. Sed mi decidis, ĉe la komenco, limigi min al fenomenoj artorilataj. Unu alian mankon en mia traktado oni eble jam rimarkis. Tio estas, ke, plendante kontraŭ la ofteco de malbeleco en la nuntempa praktikado de la artoj, mi ne citis konkretajn ekzemplojn. Tion mi ja povus fari, speciale rilate muzikon, pentradon kaj filmarton. Sed, detaligante la kritikon, mi riskus ŝajnigi gradon de sperteco, kiun mi ne posedas. Kiel mi jam diris, mi plendas kiel laiko. Kaj sendube ĉiu laiko en la aŭdantaro povos mem provizi sin per propra ekzemplaro. Mi permesos al mi unu pluan rimarkigon, antaŭ ol komenci esplori la kaŭzojn de la pliiĝo de malbeleco. Tio estas, ke probable mi troigis la kritikadon. Estas ankoraŭ trovebla beleco preskaŭ ĉie, ne nur en la naturo, sed ankaŭ en la faraĵoj de homoj. Tamen, laŭ mia taksado oni nuntempe renkontas en la artoj pli da malbeleco, ol en pasintaj jarcentoj. Do mi devas respondi al la demando, kial. La jarcento de la ordinara homoAntaŭ longa tempo, eble en la dua kaj tria jardekoj, oni kutimis nomi la nunan jarcenton "la jarcento de la ordinara homo" - angle, "the century of the common man". Mi rimarkigu parenteze, ke en la angla, laŭ strikta traduko, la priskribo apartenigas la jarcenton ne al la ordinara homo, sed al la ordinara viro, ĉar en tiu tempo estis ankoraŭ permesite de la lingva polico uzi en tia kunteksto la vorton "man" por indiki ambaŭ seksojn. Estu tio kiel ajn, mi opinias, ke en tiu ideo, "la jarcento de la ordinara homo", troviĝas la pli granda parto de la ekspliko pri la kreskado de malbeleco. Por tion klarigi, ni konsideru, kion la priskribo implicas, rekonante, ke ĝi rilatas precipe al la ekonomie evoluinta mondo. La unua implico estas demokratiigo. En multaj landoj la tradicia regado fare de privilegiita elito, ĉu difinita per naska deveno, per posedo de proprietaĵoj, aŭ per milita potenco, cedis al regado pere de parlamento elektita de la popolo. Ke ofte okazis nur la anstataŭigo de unu aŭtokratio per alia, kiu disponis pri la publikaj komunikiloj kaj aliaj rimedoj reteni la kondukrimenojn, tio ne multe atenuis la kredon de ordinaraj homoj, ke el ili fontas rega povo. Dua kaj pli potenca implico de la diraĵo, "la jarcento de la ordinara homo", rezultas el la multe kreskinta produktiveco de la moderna ekonomio. Tio disponigis al la plej granda parto de la civitanaro aliron al produktoj, kaj materialaj kaj kulturaj, kiajn en antaŭaj jarcentoj povis ĝui nur eta privilegiitaro. Ne malplej grava inter tiuj produktoj estas universala, ŝtatprovizita edukado kaj la sekva disvastiĝo de la povo legi kaj skribi. Senklasa socioLa rezultantan malaltigon de la barieroj inter klasoj akcelis la evoluo de grandegaj urboj, kiu okazis kaj pro la pliiĝo de la totala nacia loĝantaro, kaj pro la ekonomiaj avantaĝoj de koncentrado de laborantoj kaj aĉetantoj. Por tute konscii pri sia loko en la socia skalo, individuo devas loĝi en relative malgranda komunumo. En urbego, li, kaj tiuj ĉirkaŭ li, ne nur povas ĝui anonimecon, sed ankaŭ, danke al la amasaj komunikiloj, ĉerpas el la samaj fontoj de informo kaj opinio. En tiun ŝanĝiĝantan scenejon venis du mondaj militoj. Ili ensuĉis ne nur tiujn, kiuj en kreskantaj nombroj devis rekte partopreni en la batalado, sed ankaŭ la civilan loĝantaron pere de bombatako kaj invado. Kiaj ajn la kaŭzoj de la konfliktoj, ilia farado estis afero de ordinaraj homoj, kiuj konsekvence plilarĝigis sian konatecon kun aliuloj senkonsidere al klaso. Cetere, sekve de la militoj okazis en diversaj landoj renverso de posedeco kaj privilegio. Do, la dudeka jarcento iĝis la jarcento de la ordinara homo. Sed restas la demandoj, kial kaj kiel tiu fenomeno kondukis al la pliiĝo de malbeleco. Ĉu ordinaraj homoj ŝatas malbelecon pli ol tiuj, de kiuj ili heredis posedon de la jarcento? Nu, iasence, jes. Sed la argumento estas pli komplika ol tio. AmasproduktadoNi komencu per la fakto, ke, almenaŭ en la evoluintaj landoj, multe pli da homoj nun ĝuas aliron al la artoj kaj al aliaj fontoj de distro. La ĉefa kaŭzo estas la kreskado de ekonomia produktiveco: realaj enspezoj obliĝadis, permesante ĉiam pli grandan kaj pli larĝan elekton inter varoj kaj servoj. Samtempe enkondukiĝis novaj produktoj, kaj novaj metodoj havebligi ilin al aĉetantoj. La rezultintaj novaj industrioj faras interesajn studobjektojn. Ekonomia progresado ne nur disponigis multe pli grandan kapablon krei kaj amasprodukti novaĵojn, sed ankaŭ estigis eventualan amasklientaron, precipe en urbegoj. Samtempe evoluis la teknikaj kaj ekonomiaj rimedoj komuniki kun kaj varbi la popolon, kaj tiele realigi la latentajn merkatojn. Do ordinaraj homoj komencis grandnombre aĉeti gramofonajn diskojn kaj broŝuritajn librojn, aŭskulti radiodissendojn, frekventi kinejojn, popularajn koncertojn kaj sportajn spektaklojn, kaj fine televidi. Sed al la entreprenisto ne estis ĉiam facile ekspluati tiujn fontojn de profito, ĉar ilia apero altiris konkurencon. En tia situacio, la saĝa entreprenisto provis fari por si en la merkato lokon iom diferencigitan disde tiuj de la aliaj. Do, ekzemple, enkondukiĝis en popularan muzikon la kruda kaj primitiva, la raŭka, la paradema, kaj en filmojn la eksplicite violenta kaj volupta - unuvorte, la malbela. Influo al la artoOkazis ŝanĝoj ankaŭ ĉe la flanko de la estuntaj artistoj. Pro la kreskado de ekonomiaj rimedoj, ebliĝis al multe pli da homoj aspiri al tia rolo, ĉu kiel kantisto, ĉu kiel pentristo, ĉu kiel verkisto de romanoj aŭ teatraĵoj. Ankaŭ ili trovis konsilinde diferencigi sian produkton por gajni lokon en homoplena merkato. Kaj diferencigo bedaŭrinde preskaŭ ĉiam signifis forlason de la disciplino de la establitaj normoj, favore al la bizara. Tian motivon oni povas percepti ankaŭ, de tempo al tempo, baze de modernaj arkitekturaĵoj. Tamen en tiu kampo kulpas precipe aliaj fruktoj de nia fizika produktiveco. Unue, ĝi ebligis la kreskadon de la loĝantaro kaj ĝian kungrupadon en grandaj amasoj. Due, ĝi disponigis al la arkitektoj la teknikajn kaj ekonomiajn rimedojn krei monstraĵojn. En antaŭaj jarcentoj estis la privilegiitoj, kiuj rolis kiel la patronoj de la artoj kaj de arkitekturo. Kvankam ili ne ĝuis tutan imunecon kontraŭ la allogo de senvaloraj novaĵoj, ili ne devis alfronti la infekton devenantan de amasa merkatumado. En la nuna jarcento patroneco grandparte transiris al la ŝtato kaj al tiuj entreprenistoj, kiuj plej sukcesis en la arta kreado de klientaro. Ĉu, disvolvante tiun eksplikon, mi forgesis la nuntempajn normojn pri vestado? Nu, ankaŭ tie eblas percepti merkatokreadon. Kaj en la rezulto oni sukcesis anstataŭigi la malnovan uniformon per nova, eble pri komforta, eble malpli kosta, sed ankaŭ malpli eleganta, malpli bela. Do, resume, laŭ mia tezo la kaŭzoj de la reganta malbeleco troviĝas ĉebaze en la kreskado, dum la dudeka jarcento, de la tuta loĝantaro kaj de ĝia materiala produktiveco. Evidente temas pri miksita beno. Unuflanke, antaŭ la ordinara homo malfermiĝis ĉiam pli vasta aro da eblecoj. Aliflanke, la ekonomiaj kaj sociaj ŝanĝoj, kiuj kondukis al tiu situacio, ankaŭ per diversaj procezoj malplialtigis la regantan estetikon, el kio rezultis kreskado de malbeleco. La estontecoKio pri la estonto? Ĉu ni daŭre iros laŭ la sama vojo? Nu, kiel mi jam substrekis, en tiu ĉi kampo mi estas nura laiko. Tamen ŝajnas al mi, ke, rilate modojn estetikajn, funkcias, malrapide sed nepre, pendolo. Eksceso en unu direkto estigas kontraŭmoviĝon. Do ni povas esperi, kun iom da fido, ke la homaro fine enuos je raŭko, je sensignifa arto, je nepravigebla violento, je urbaj medioj ŝajne preter homa regado, kaj eĉ je malelegantaj vestuniformoj. Ĉu al la apero de tiu reago kontribuos la amasaj komunikiloj? Tion mi dubas. Mi opinias, ke la iniciato, se ĝi efektiviĝos, venos de ordinaraj homoj. Mia espero estas, ke la produktiveco kaj prospero, kiuj alportis la malbelaĵojn, fine ebligos al ni decidi por ni mem, kiajn produktojn de la artistoj ni vere ŝatas - eĉ se, estante laikoj, ni ne povos klarigi, kial. |