|
La Maorioj de Nov-Zelando
de Brian Fox
La Maorioj estas la indiĝena gento de Nov-Zelando. Ili migris tien el Polinezio per grandegaj vojaĝaj pirogoj.
La fama Maoria antropologo Te Rangi Hiroa nomis la Polinezianojn la Vikingoj de la Sunleviĝo. Ili esploris Pacifikan Oceanon jam trimil jarojn antaŭ ol la Eŭropaj Vikingoj vojaĝis al Ameriko. Ili trovis ĉiun insulon en Pacifiko. La plej lasta kaj plej granda insularo, kiun ili malkovris, estas Nov-Zelando, kie tiuj Polinezianoj fariĝis la Maorioj, la unuaj homoj, kiuj setlis en tiu lando.
Origino en Azio
La antikvaj pra-patroj de la Maorioj loĝis en Sud-Orienta Azio antaŭ sesmil jaroj. La lingvo, la kulturo, kaj la genoj de la Maorioj parencas al tiuj de homoj en montaj minoritatoj, kiuj ankoraŭ vivas en Sud-Orienta Azio.
Antaŭ sesmil jaroj parto de tiu antikva gento veturis trans Sud-Ĉina Maro al la etaj insuloj inter Filipino kaj Indonezio. Ili kunportis el Azio, al la nova hejmo, multajn plantojn kaj kelkajn bestojn, kiujn ili bezonis, ekzemple: la senseman bananan planton, la panfruktan arbon, porkojn, hundojn. Vidu la liston.
Antaŭ kvinmil jaroj kelkaj el tiuj insulanoj migris orienten laŭ la norda marbordo de Nov-Gvineo al Salomon-Insularo. Tie ili disvolvis sian faman oceanan kulturon de navigado, esploro, koloniado kaj adaptiĝo.
La kutimo de triboj estas, ke anoj de iu klano loĝas en unu loko, ĝardenas en dua, ĉaskaptas en alia, kolektas fruktojn kaj lignon en pluaj lokoj. Ili marŝas inter la lokoj, kaj ili portas ĉion sur la ŝultro, la dorso, kaj la kapo. Tamen sur insularoj, la Polinezianoj veturis inter apartaj insuloj por apartaj agadoj. Pli grave, ili portis sin kaj ĉion sur boatoj, do longaj distancoj ne estas problemo por portado de pezaj a¼oj.
Dum la sekvinta jarmilo kelkaj el la insulanoj migris sud-orienten per boatoj, de insulo al insulo laŭ Salomon-Insularo kaj laŭ Vanuatu-Insularo [Nov-Hebrido] ĝis Nov-Kaledonio. Ili lernis kiel konstrui la grandajn duoblajn disvolvitajn pirogojn, kaj esploris orienten, mil kilometrojn trans Pacifika Oceano, kontraŭ la vento, kaj malkovris Fiĝi-Insularon, kie kelkaj el ili setlis kun siaj plantoj kaj bestoj.
Tiuj el la gento, kiuj restis sur la insuloj inter Filipino kaj Fiĝio, fariĝis la Melanezianoj, kaj tiuj, kiuj plu migris orienten al Centra Pacifiko, fariĝis la Polinezianoj.
Polinezio
Desegnu linion de Nov-Zelando dekmil kilometrojn al Havajo; de Havajo dekmil kilometrojn al Pask-Insulo; kaj de tie dekmil kilometrojn reen al Nov-Zelando. Jen la Polinezia Triangulo, okono de la terglobo, kun miloj da insuloj.
Kiam la esploristoj frontis al la vasta maro, ili sciis, ke ili povos pli facile reveturi hejmen, se ili esploras kontraŭ la vento. Tiel ili progresis trans la oceano.
Arkeologio montras, ke la Polinezianoj grade esploris orienten laŭ la ekvatoro. Ili vidis migrantajn birdojn, kiuj flugis trans la vasto de la oceano. Ili trovis flosanta¼on sur la akvo. Ili lernis kiel legi la nubojn kaj la ondojn de la maro. Ili studis la poziciojn kaj moviĝojn de la steloj kaj uzis tiun lertecon por navigi trans Pacifiko.
La Polinezianoj montris scivolemon pri kio ekzistas trans la oceano. Ili atingis la insulojn Tongo kaj Samoo antaŭ 3000 jaroj. Ili setlis en Kuk-Insularo, Societ-Insularo, kaj Markiz-Insularo, en la mezo de Pacifiko, antaŭ 2000 jaroj. Ili fondis kolonion sur Pask-Insulo en la fora oriento antaŭ 1500 jaroj. Verŝajne ili vojaĝis pli orienten al Sud-Ameriko, ĉar ili reportis la bataton al Pacifiko, kie ĝi fariĝis grava radika legomo.
Migrada kulturo
En Tahitio ili vidis la migradon de la birdo, ora pluvio, al la nord-okcidento. Ili esploris tien, trans 3000 kilometroj da maro, kaj malkovris Havajon, kaj antaŭ 1200 jaroj ili eksetlis tie. La Polinezia formo de la nomo, Hawai'i, troviĝas ankaŭ en la formo Savai'i en Somoo, kaj Havai'i en aliaj insuloj, kaj Hawaiki en Nov-Zelando.
En Tahitio ili atentis ankaŭ la migradon de la longvosta kukolo al la sud-okcidento. Tien ili sentime esploris trans 4000 kilometroj da oceano, kiu estas sen aliaj insuloj, kaj malkovris Nov-Zelandon. Antaŭ 1000 jaroj grupo de Polinezianoj vojaĝis kun plantoj kaj bestoj trans tiu 4000 kilometroj da maro por setli en Nov-Zelando.
En Sud-Ĉina Maro la gento jam sciis kiel fari ceramikon kaj pafarkojn, kaj portis tiujn metiojn al Pacifiko. Sed sur la vulkanaj kaj koralaj insuloj de Polinezio mankis bona argilo kaj taŭga ligno por daŭrigi tian lertecon, do ili perdis la eblon kaj la scion.
Metaloj mankis en Pacifiko, sed de loko al loko troviĝis la vulkana vitro, obsidiano, el kiu ili splitis tranĉilojn. En Nov-Zelando troviĝis jado, el kiu ili formis hakilojn.
Nov-Zelando
La pacifika rato, kiore, alvenis en Nov-Zelando antaŭ dumil jaroj, do, ni supozas, ke Polinezianoj vizitis la landon en tiu tempo, sed arkeologio indikas, ke homoj ekloĝis en Nov-Zelando antaŭ nur unu mil jaroj. Kaj viroj kaj virinoj sentime entreprenis la longan danĝeran vojaĝon. Ili kunportis hundojn kaj plurajn plantojn, do oni estas certa, ke ili ja celis starigi kolonion tie.
Kredeble ili provis kunporti porkojn kaj kokinojn, sed vojaĝo per pirogoj, trans 4000 kilometroj, daŭras du monatojn, kaj tiuj bestoj ne travivis la malvarmajn noktojn sur la ofte ŝtorma suda oceano. La batato kaj taro, kiujn ili kunportis, postvivis kaj rolis kiel ĉefaj legomoj en Nov-Zelando. Kelkaj tropikaj plantoj vivis sed ne prosperis.
Tamen, dum la vojaĝo la homoj kaptis fiŝojn el la maro kaj akvon el la pluvo. En Nov-Zelando ili trovis grandajn birdojn kaj la maran mamulon, la otarion por manĝi; do la cent homoj prosperis. La kolonio en la fora nordo rapide kreskis, kaj baldaŭ ili fondis aliajn koloniojn ĉirkaŭ la marbordo, ĉiam per boata migrado.
En Nov-Zelando vivis granda struteca birdo, la dinornito, alta je du metroj, eĉ pli granda ol struto. La Maorioj sekvis ĝin por ĉaskapti kaj post cent jaroj ĝi fariĝis tiom grava parto de ilia nutra¼o, ke por la unua fojo en miloj da jaroj Polinezia gento rigardis enlanden, anstataŭ maren, por sia migrado. Pro tio, ke la dinornito fariĝis tiom esenca parto de la Maoria manĝa¼o, ĝi elmortiĝis post kelkaj jarcentoj.
La vivnivelo falis kaj okazis krizo. Sed la Polinezianoj jam estis adaptiva gento. La Maorioj fariĝis eĉ pli ŝanĝiva. Ili fariĝis ĝardenistoj kaj plibonigis la grundon per aldono de sablo kaj kompoŝto. La batato estis la ĉefa nutra¼o, kun fiŝoj, moluskoj kaj filikradikoj. Ĉiu klano havis sian lokon por ĝardenado kaj fiŝkaptado kaj la tribo de tiuj klanoj pretis protekti ilin kontraŭ aliaj triboj.
Triboj kaj klanoj
Jam en Polinezio estis la tri gravaj konceptoj: mana, tapu, kaj utu, tio estas: prestiĝo, sankteco, kaj rekompenco. Nun tiuj tri konceptoj fariĝis severaj. Oni gardis la prestiĝon de la klano kaj ĝia ĉefo. Se iu profanis la sanktecon de la ĉefo aŭ la mortintoj, la klano postulis rekompencon, aŭ ĝi venĝos la insulton. Pro tio, kaj pro la protekto de nutra¼o, militoj inter triboj okazis.
Ekzistis nek pafiloj nek pafarkoj. Militoj estis per klaboj kaj bastonoj. En tuta milito eble dek personoj mortus. Se alia tribo atakos oni prenis ĉiun legomon el la ĝardeno kaj portis ĉion al la fortika¼o, por tio, ke la atakantoj ne povos provizi sin el la ĝardeno dum ili sieĝis la vilaĝon. Honoro gravis dum militado kaj ili agis kiel en mezepoka Eŭropo kaj Azio.
La socia organizo fariĝis pli strikta; la kastoj en socio fariĝis pli apartaj; kaj ĉefeco nun estis hereda. La bazaj eroj de socio estis: familio, klano, tribo, kaj la "pirogo". Tiu lasta, la tribaro, kredis migradon el la antaŭa hejmo, per la sama pirogo.
Oni ofte rimarkas la diferencojn inter la Aŭstraliaj Aborigenoj kaj la Nov-Zelandaj Maorioj. La Aborigenoj disvolvis rigidan senŝanĝan kulturon, ĉar nur tiel ili povis travivi en lokoj sen multaj akvo kaj nutra¼o. Kontraste, la Maorioj disvolvis ŝanĝeman kulturon, ĉar nur tiel ili povis adaptiĝi al ŝanĝiĝemaj cirkonstancoj.
La taskoj de tiutempaj Maoriaj viroj kaj virinoj estis malsamaj sed egalaj. La plej ofta aĝo por morto estis inter tridek kaj kvardek jaroj. Ili afable traktis la gefilojn, sed eble kvarono mortis dum infaneco. Ĉi tiuj statistikoj estas iomete pli bonaj ol Mezepoka Eŭropo.
Eŭropaj ŝipoj vizitas
En la somero de decembro 1642 Maorioj en Sud-Insulo vidis larĝegan pirogon kun grandaj blankaj veloj. Kanuoj pagajis al tiu Nederlanda ŝipo kaj donis ceremonian defion, ĉu la fremduloj venas milite aŭ pace. Anstataŭ la atendata paca respondo, la ŝipanoj sonis trumpeton kaj parolis en stranga lingvo. La Maorioj timis atakon el Nord-Insulo. Militpirogo rapidis al la ŝipo kaj frakasis Nederlandan remboaton. La ŝipo forvelis kaj Eŭropo ne revenis dum pli ol jarcento.
En 1769 Brita ŝipo vizitis Tahition. La Tahitia tradicia pastro Tupaia vojaĝis kun Kapitano Cook al Nov-Zelando. La ŝipo navigis ĉirkaŭ ambaŭ insuloj. Por la Maorioj ĝi estis la ŝipo de Tupaia. Li parolis dialekton de ilia lingvo, kaj por la Britaj maristoj, Tupaia helpis eviti la pli danĝerajn erarojn.
Tuj poste ŝipoj el Eŭropo kaj Usono vizitis Nov-Zelandon por kapti balenojn kaj otariojn, kaj por komerci kun Maorioj por kaŭrioj por pli rektaj mastoj, kaj por formio por pli fortikaj ŝnuroj. Konfliktoj eruptis inter ŝipoj kaj triboj kaj Maorioj deziris pafilojn por esti egalaj.
Post la fondiĝo de la Brita kolonio, Nov-Sud-Kimrio, Maoriaj ĉefidoj ne nur vizitis Aŭstralion sed eĉ restis kaj laboris en Sidnejo por lerni pri la kultivado de Eŭropaj legomoj (ekzemple terpomoj) kaj pri la kreskigo de tritiko kaj muelado de faruno. Ili invitis kristanajn misiistojn al sia klano por instrui ilin pri la Eŭropaj metioj plus religio, kaj konstrui muelejojn.
Musketa militado
Sekve la Maorioj mem konstruis ŝipojn kaj komercis kun Sidnejo. Ili vendis formion, kaj aĉetis ŝtalajn hakilojn kaj pafilojn. En 1830 Sidnejo aĉetis 840 tunojn da formia fibro. Sed en la sama jaro la doganistoj en Sidnejo kaptis Maorian ŝipon, ĉar ĝi ne portis flagon. La Maorioj vigle protestis kaj Nov-Sud-Kimrio proponis kaj desegnis flagon por ili.
Triba militado per klaboj estis kiel ĉe futbalaj huliganoj. Sed per pafiloj ĝi fariĝis kiel la masakroj de la Unua Mondmilito. En 1820 la nordaj triboj havis po musketon por ĉiu batalisto. Kaj nun kun porkoj kaj terpomoj ili havis ekstran nutra¼on. Ili ŝarĝis la pirogojn, pagajis suden kaj atakis la tradiciajn malamikojn. Tiuj fuĝis pli suden kaj atakis siajn malamikojn. Dum la dek jaroj inter 1820 kaj 1830 ĉirkaŭ 20 000 personoj mortis. Tio estis terura tragedio; unu persono el kvin perdiĝis.
Finfine la tuta stulteco de kontinua militado evidentiĝis kaj oni turnis sin al industrio. La fina triba masakro estis fare de klano el Nord-Insulo en 1835, kiu atakis la tribon Moriori, kiu vivis laŭ sia paca kulturo, sur Ĉatham-Insulo for je 700 kilometroj sudoriente de Nord-Insulo.
Traktato de Waitangi
Kelkaj Maoriaj triboj en la fora nordo de Nov-Zelando kuniĝis en 1833 kaj nomis sin la Unuiĝintaj Triboj de Nov-Zelando. La Brita Registaro sendis ambasadoron Busby por de¼ori en Nov-Zelando de 1833 ĝis 1840 por plibonigi rilatojn kaj bridi la Britojn tie. Tiutempe ekzistis tri specoj de Eŭropanoj en Nov-Zelando: 1: Kristanaj misiistoj, 2: Komercistoj, 3: Fuĝintoj el ŝipoj kaj el la punkolonioj en Aŭstralio, kiuj aliĝis al Maoriaj familioj. La urbeto Kororareka en la nordo nomiĝis la Infero de Pacifiko kaj la misiistoj deziris Britan regadon. Tamen la komercistoj ŝatis potencon por si. Kaj la fuĝintoj preferis Maorian aŭtonomion.
Busby luktis por traktato inter Britio kaj Maoriaj ĉefoj. Sed la afero fariĝis urĝa, kiam kompanioj en Britio kaj Francio jam akiris terpecojn en Nov-Zelando kaj sendis ŝipojn kun setlontoj al Nov-Zelando. Angloj al Wellington, Francoj al Akaroa, Angloj al Christchurch kaj Skotoj al Dunedin.
Brita armea ŝipo alvenis en Golfo de Insuloj en januaro 1840 kun Kapitano Hobson por diskuti kun Maoriaj ĉefoj. Hobson petis al misiisto Williams, ke li traduku la proponotan Traktaton en la Maorian lingvon. Williams ne bone regis la lingvon, sed li petis al sia filo, kiu pli flue parolis la vulgaran Maorian lingvon. Ŝajnas, ke Williams neniam petis helpon de iu Maorio, el kiuj kelkaj tre bone kaj flue regis la Anglan.
Je 5 februaro 1840, oni prezentis tiun traktaton kun la traduko de Williams al la kunveno de Maoriaj ĉefoj; multaj el la Unuiĝintaj Triboj kaj kelkaj el aliaj klanoj kaj triboj. Okazis granda inter-disputo; kelkaj kredis, ke la traktato estas bona, kaj kelkaj kredis, ke ili perdus sian sendependecon. Finfine laŭ ĝenerala konsento ili postulis plurajn ŝanĝojn en la proponita teksto. Hobson deklaris, ke ili rekunvenos je 7 februaro, kaj intertempe Williams faros tradukon de la ŝanĝoj. Sed post la disiĝo la Maorioj konsciis, ke ne ekzistas sufiĉa nutra¼o por ĉiuj gastoj por tiom da tempo, kaj Hobson decidis, ke ili rekunvenos je 6 februaro.
Povra Williams devis traduki dum la nokto, sen bona vortaro, sen facila kono de la lingvo, kaj pli grave, li volis uzi molajn vortojn, kiuj plaĉos al la ĉefoj. La rezulto estas, ke la du versioj de la traktato, Angla kaj Maoria, ne estas tute samaj. Ili eĉ ne estas same longaj. Kaj tiuj terminoj, kiuj gravas en leĝoj kaj juro, ne kongruis inter la du lingvoj. En miaj tradukoj de la tri artikoloj de tiu Fundamenta Dokumento de Nov-Zelando mi penis konservi la stilojn de la originaloj.
Dividita potenco
Britio starigis sian regurbon en la nordo kaj regis en la novaj urboj, kaj la ĉefoj ankoraŭ regis en siaj teritorioj. Estis unu militeto en la nordo kaj dua en la sudo, pri tero. Sed ĉiu flanko bezonis la alian por ekonomia progreso kaj triboj vendis sufiĉan teritorion por allogi komercon.
Eŭropanoj venis. En 1860 ilia nombro egalis al Maorioj kaj la setlantoj deziris teron. Laŭ Maoria tradicio la tero apartenis al la klano aŭ al la tribo. Sed ĉu la ĉefo rajtis vendi ĝin? Ĉu la ĉefo de la klano aŭ de la tribo? Kiel oni dividu la pagon? Kelkaj ĉefoj kaj kelkaj agentoj perfidis kaj la tribanojn kaj la setlantojn. La tribanoj oponis vendadon. Milito inter triboj kaj la Brita registaro kreskis kaj daŭris dum dudek jaroj.
La registaro konfiskis teritorion de triboj. Hodiaŭ la nuntempa Nov-Zelanda registaro decidas kompensi al la triboj pro la forpreno. Sed iuj problemoj persistas: Kiuj estis la ĝustaj posedantoj? Kiuj ricevu la pagon? Kiel oni dividu ĝin? Multaj Eŭropidoj ne komprenas la historion kaj grumblas kontraŭ la kompenso, sed plejparte ekzistas bonvolo.
De 1867 Maorioj elektis anojn al la ĝenerala parlamento, nur kvar sidlokoj el sepdek. En 1879 estiĝis universala balotrajto. En 1893 virinoj gajnis la rajton voĉdoni. Tio inkluzivis Maoriajn virinojn. Hodiaŭ duono el la Maorioj voĉdonas por la ĝeneralaj seĝoj kaj duono por la apartaj Maoriaj seĝoj.
Sed en la moderna mondo, kiu ja estas Maorio? Okazas tiom multe da geedziĝo inter la du gentoj, ke ne plu ekzistas purrasa Maorio. Maorioj akceptas iun ajn personon, kiu havas almenaŭ unu Maorian prapatron, kaj tiel funkcias la leĝo en Nov-Zelando. La tradiciaj rajtoj, ekzemple por fiŝkapti en rivero, ne ekzistas nur pro tio, ke oni estas Maorio, sed pro tio, ke oni estas ido de la klano, por kiu la Traktato De Waitangi "konfirmas kaj garantias" tiun fiŝejon.
Maoria kulturo
Teorie la lando estis Brita kolonio ekde 1840, sed vere tio nur grade realiĝis dum la tridek jaroj inter 1860 kaj 1890. Pro la longa daŭro de la evoluo de Maoria potenco al Eŭropida potenco la Maoria kulturo postvivis, sed la lingvo velkis dum la dudeka jarcento.
Post la perdo de tero, la ekonomia bazo falis. Konsekvence la vivrimedoj falis kaj la sinestimo falis. Maorioj, laŭ statistiko ĉe ĉiu minoritato en la mondo (kiu ne estas reganta oligarkio), troviĝas averaĝe: pli ofte laboristoj, pli da senlaboruloj, pli da etkrimoj, pli en karceroj, malpli alta edukado, malpli alta sanstato, malpli alta vivnivelo, malpli longa vivdaŭro, malalta memrespekto. La situacio ne estas tiom malbona, kiom en aliaj landoj, sed la celo devas esti egaleco.
En la mezo de ĉi tiu jarcento okazis granda migrado al la urboj. Nun tri kvaronoj loĝas en urboj, kie la Maoria lingvo plu velkis. Lastatempe ili konstruis Maoriajn marae, tradiciajn renkontejojn, en la urboj. Ĉi tiuj efektive fondis nov-klanojn en la urboj, sed la tradiciaj triboj hezitas agnoski ilin.
Tamen la urbaj marae pli nombriĝas kaj daŭrigas la tradiciojn kaj multon el la kulturo, eĉ se ofte per la Angla lingvo. Ili kutime uzas la tradician ceremonion por bonvenigi vizitantojn. Por specialaj okaza¼oj roluloj vestas sin per la etnaj vestoj kaj prezentas etnajn dancojn, kantojn kaj ĉantojn.
En la sesdekaj jaroj kelkaj ŝtataj lernejoj komencis instrui la Maorian lingvon. Nun multaj mezlernejoj proponas ĝin. Ĉiu universitato havas sian fakon pri Maoriaj lingvo kaj antropologio, ĝis nivelo de magistreco.
Dum la pasintaj dudek jaroj la marae fondis Maorilingvajn antaŭlernejojn, kiu nomiĝas kohanga reo, laŭvorte: lingva nesto, en kiu geavoj estas la instruistoj kaj helpantoj. Ili parolas sole en la Maoria lingvo kaj la infanoj fariĝas kvazaŭ denaskaj parolantoj de la Maoria. Poste fondiĝis elementaj lernejoj, kiuj instruas per la Maoria, kaj nun mezlernejoj per la Maoria; eĉ se kelkaj el la instrulibroj estas en la Angla. Du el iliaj studtemoj estas Angla lingvo kaj Angla literaturo.
La ŝtata tribunalo por ekzameni la konfiskon de tero agas malrapide. Nuntempe radikaluloj okupas terpecojn, kiujn ili kredas esti siaj, foje prave, foje erare. Rilatoj inter la du gentoj estas aktuala demando. Ekzistas kelkaj bigotoj inter Maorioj same kiel inter Eŭropidoj.
La tri artikoloj de la Traktato de Waitangi
|
Traduko de la Angla Versio
|
Traduko de la Maoria versio
|
|
Artikolo la Unua.
La Ĉefoj de la Konfederacio de la Unuiĝintaj Triboj de Nov-Zelando, kaj la apartaj kaj sendependaj Ĉefoj, kiuj ne fariĝis anoj de la Konfederacio, cedas al Ŝia Moŝto la Reĝino de Anglio, tute kaj sen reteno, ĉiujn rajtojn kaj povojn de suvereneco, kiujn la menciita Konfederacio aŭ individuaj Ĉefoj respektive praktikas aŭ posedas, aŭ supozeble praktikas aŭ posedas, sur siaj respektivaj teritorioj kiel la solaj Suverenoj de ili.
|
La Unua.
La Ĉefoj de la Federiĝo, kaj ĉiuj Ĉefoj, kiuj ne aliĝis al la Federiĝo, tute cedas al la Reĝino de Anglio por ĉiam la guberniecon de siaj teritorioj.
|
|
Artikolo la Dua.
Ŝia Moŝto la Reĝino de Anglio konfirmas kaj garantias al la Ĉefoj kaj Triboj de Nov-Zelando, kaj al ties respektivaj familioj kaj individuoj, la tutan senesceptan kaj senĝenan posedon de iliaj teritorioj kaj bienoj, arbaroj, fiŝejoj, kaj aliaj propra¼oj, kiujn ili eble kolektive aŭ individue posedas, laŭ ilia volo kaj deziro reteni ilin en sia posedo; sed la Ĉefoj de la Unuiĝintaj Triboj kaj la Individuaj Ĉefoj cedas al Ŝia Moŝto la senesceptan rajton de antaŭaĉeto sur tiuj parceloj, kiujn ties proprietuloj eble inklinas transskribi, je tiuj prezoj, al kiuj konsentas la respektivaj proprietuloj kaj personoj asignataj fare de Ŝia Moŝto por trakti kun ili por tiu intereso.
|
La Dua.
La Reĝino de Anglio aranĝas kaj konsentas cedi al la Ĉefoj, la Klanoj, kaj la tuta popolo de Nov-Zelando, la tutan ĉefecon de iliaj teritorioj, setlejoj, kaj ĉiuj iliaj poseda¼oj. Sed la Ĉefoj de la Federiĝo, kaj ĉiuj aliaj Ĉefoj, cedas al la Reĝino la aĉeton, de tiuj parceloj de teritorio, kiujn la proprietuloj de la teritorio deziras, por tiu pago, pri kiu konsentos ili kaj la aĉetonto, kiun la Reĝino nun asignas por esti ŝia aĉetonto.
|
|
Artikolo la Tria.
Konsiderante tion Ŝia Moŝto la Reĝino de Anglio etendas al la Indiĝenoj de Nov-Zelando Sian Reĝan protekton, kaj donas al ili ĉiujn rajtojn kaj privilegiojn de Britaj Regnanoj.
|
La Tria.
Ĉi tio estas aranĝo por la konsento al la gubernieco de la Reĝino. La Reĝino de Anglio protektos ĉiujn Maoriojn de Nov-Zelando. Cediĝos al ili ĉiuj rajtoj same kiel al la homoj de Anglio.
|
Difino de terminoj kiel uzata ĉi tie
Etna: La karakterizaj lingvo, muziko, dancoj, vestoj, kaj moroj, de aparta gento.
Eŭropido: Nov-Zelande naskita homo de prapatroj el Eŭropo; Maorie kaj Angle: Pakeha.
Gento: Homgrupo el multaj parencaroj, kiu prezentas socian kaj kulturan koherecon.
Kanuo: Malgranda mallarĝa boato por malmultaj personoj, kiun oni remas per pagajoj.
Klano: Parto de tribo; parencaro, kiu origine funkciis kiel ekonomia unuo.
Kolonio: Relative malgranda aro de homoj, kiu setlis en nova loko kaj plinombriĝos.
Kulturo: Antropologia termino pri la maniero de vivo de homgrupo, (personaj rilatoj, idealoj, metioj, arto, religio, sporto, libertempa okupo), kiu daŭras trans generacioj.
Maorioj: Indiĝena gento de Nov-Zelando; migris el orienta Polinezio antaŭ 1000 jaroj.
Otario: Mara mamulo, parenca al foko, kun eksteraj oreloj, kiu vivas en Sud-Pacifiko.
Pirogo: Boato el kavigita granda trunko, ofte duobla, foje unuopa aŭ kun balanciero. La Polinezianoj esploris tutan Pacifikon per grandegaj vojaĝaj pirogoj kun veloj; kaj navigis per steloj, nuboj, marondoj, hulo, migrantaj birdoj, flosanta¼o, intuicio.
Popolo: La enloĝantaro de iu ajn nacio, lando, insulo, lingva grupo, aŭ etna grupo.
Raso: Homgrupo kun simila fizika aspekto pro sinsekvo de multaj generacioj.
Setli: Pri grupo de homoj; ekloĝi en nova loko, ĉu inter alia popolo aŭ ne.
Tribo: Parto de gento, kun propra teritorio, kiu pratempe estis ĉasist-kolektistoj.
Esperanto-vortoj kun etimo en Polinezia lingvo
| Esperanto | Etimo | Lingvo | Laŭvorta signifo en la Polinezia lingvo |
| Fiĝio | Viti | Fiĝia: | "Transiro" insularo |
| Havajo | Hawai'i | Havaja: | "Hejmlando" insularo |
| hulo | hula | Havaja: | "tremi" nomo de ondiĝanta danco |
| kaŭrio | kauri | Maoria: | arbo Agathis australis |
| kavao | kava | Tonga: | ebriiga trinka¼o el arbusto Piper methysticum |
| Kiribato | Kiribati | Kiribata: | "Haŭto-malprofunda" insularo |
| kivio | kiwi | Maoria: | birdo Apteryx australis |
| Maorio | Maori | Maoria: | "Ordinara" indiĝena persono de Nov-Zelando |
| Mururoo | Moruroa | Ma'ohia: | "Fiŝreto-granda" insulo |
| Rangitoto | Rangitoto | Maoria: | "Ĉielo-sanga" vulkana insulo apud Aŭklando |
| Samoo | Samoa | Samoa: | "Sanktejo-centra" insularo |
| tabua | tapu | Tahitia: | respektenda, honorinda, maltuŝenda, sankta |
| Tahitio | Tahiti | Tahitia: | "Distanca" en Societ-Insularo |
| taro | taro | Tonga: | legomo Colocasia esculenta |
| tatuo | tatau | Samoa: | dezajno sur korpo por montri individuecon |
| Tokelauo | Tokelau | Tokelaua: | "Norda" insularo |
| Tongo | Tonga | Tonga: | "Suda" insularo |
| ukulelo | ukulele | Havaja: | "kontento-fluganta" nomo de gitareto |
Plantoj kaj bestoj, kiujn Polinezianoj kunportis
| Scienca nomo | Esperanta | Franca | Angla | Polinezia |
| Artocarpus incisa | panfrukto | fruitpain | breadfruit | kuru |
| Brousonetia papyrifera | brusonetio | mrier papier | paper mulberry | aute |
| Colocasia esculenta | taro | taro | taro | taro |
| Cocos nucifera | kokospalmo | cocotier | coconut palm | niu |
| Cordyline terminalis | kordilino | cordyline | cordyline | ti |
| Curcuma longa | kurkumo | curcuma | turmeric | ango |
| Dioscorea sativa | ignamo | igname | yam | ufi |
| Ipomoea batatas | batato | patate | sweet potato | kumara |
| Lagenaria siceraria | kalabaso | gourde | gourd | hue |
| Tacca specio | aroruto | marante | arrowroot | masoa |
| Metroxylon laeve | sagupalmo | sagoutier | sago cycad | niu masoa |
| Musa sapientum | banano | banane | banana | faki |
| Musa paradisiaca | banano | b. du paradis | plantain | pata |
| Pandanus tectorius | pandano | pandanus | pandanus | fala |
| Plumeria rubra | plumerio | plumier | frangipani | tipani |
| Saccharum officinarum | sukerkano | canne sucre | sugar-cane | tolo |
| Xanthosoma sagittifolium | ksantosomo | xanthosoma | tarua | tarua |
| Canis familiaris | hundo | chien | dog | kuri |
| Gallus gallus | koko | poule | fowl | moa |
| Rattus exulans | pacifika rato | rat pacifique | kiore | kiore |
| Sus cristadus | porko | porc | pig | puaka |
Tri gravaj, grandaj Polineziaj konceptoj
Mana: Prestiĝo. Grava Polinezia kaj Maoria koncepto pri estimo, prestiĝo, influo, aŭtoritato, potenco, memregado kaj sinteno. Persona mana ankoraŭ gravas.
Tapu: Respektenda. Gravega religia koncepto de Polinezianoj kaj Maorioj: maltuŝenda, honorinda, respektenda, sankta, malpermesata. [Etimo de la Esperanta vorto "tabua"]
Utu: Rekompenco. Granda Maoria koncepto, kiu inkluzivis kutimojn de reciproko, redono, respondo kaj venĝo. Hodiaŭ la vorto uziĝas por pago, repago, prezo kaj rekompenco.
Ortografiaj relativoj
Glota plozivo
| Okcidente: | la Samoa | S | F | T | V | L | ' | G |
| Oriente: | la Tahitia | H | F | T | V | R | ' | ' |
| Norde: | la Havaja | H | H | K | W | L | ' | N |
| Sude: | la Maoria | H | Wh | T | W | R | K | Ng |
Vokaloj sonas kiel en Esperanto, sed estas kurtaj: a e i o u, aŭ longaj: a e i o u.
Komparo de vortoj en diversaj Polineziaj lingvoj
| E-o | Maoria | Tahitia | Havaja | Samoa | Tonga | Fiĝia | Malaja |
| unu | tahi | ho'e | 'ekahi | tasi | taha | dua | satu |
| du | rua | piti | 'elua | lua | ua | rua | dua |
| tri | toru | toru | 'ekolu | tolu | tolu | tolu | tiga |
| kvar | wha | maha | 'eha | fa | fa | va | empat |
| kvin | rima | pae | 'elima | lima | nima | lima | lima |
| ses | ono | ono | 'eono | ono | ono | ono | enam |
| sep | whitu | hitu | 'ehiku | fitu | fitu | vitu | tuju |
| ok | waru | va'u | 'ewalu | valu | valu | walu | delapan |
| naŭ | iwa | iva | 'eiwa | iva | hiva | ciwa | sembilan |
| dek | ngahuru | 'ahuru | 'umi | sefulu | hongofulu | sagavulu | sepulu |
| mi | au | au | au | a'u | au | au | aku |
| mi + ci | taua | taua | kaua | ta'ua | ta | kedaru |
| ni + vi | tatou | tatou | kakou | tatou | tau | datou | kita |
| mi + li | maua | maua | maua | ma'ua | ma | keirau |
| mi + ili | matou | matou | makou | matou | mau | keitou | kami |
| ci | koe | 'oe | 'oe | 'oe | koe | ko | engkau |
| vi du | korua | 'orua | 'olua | 'oulua | mo | kodrau |
| vi pli | koutou | 'outou | 'oukou | 'outou | mou | kodou | kamu |
| li/ŝi | ia | 'oia | 'oia | ia | ia | koya | ia |
| ili du | raua | raua | laua | la | na | rau |
| ili pli | ratou | ratou | lakou | latou | nau | ratou | mereka |
| akvo | wai | vai | wai | vai | vai | wai | wai |
| arbo | rakau | ra'au | la'au | la'au | 'akau | kau | kayu |
| birdo | manu | manu | manu | manu | manu | manu | manuk |
| domo | whare | fare | hale | fale | fale | vale | rumah |
| fiŝo | ika | i'a | i'a | i'a | ika | ika | ikan |
| homo | tangata | ta'ata | kanaka | tagata | tangata | tamata |
| rang-igi | aka- | 'a- | 'o- | a- | a- | a- |
| ignamo | ui | ui | ui | ufi | 'ufi | uvi | ubi |
| lando | whenua | fenua | honua | fanua | fonua | vanua | tanah |
| kokoso | ... | ha'ari | niu | niu | niu | niu | nyiur |
| mano | ringa | rima | lima | lima | nima | ligana | lengan |
| morti | mate | mate | make | mate | mate | mate | mati |
| okulo | mata | mata | maka | mata | mata | mata | mata |
| pirogo | waka | va'a | wa'a | va'a | vaka | waqa | perahu |
| porko | puaka | pua'a | pua'a | pua'a | puaka | vuaka | babi |
| batato | kumara | 'umara | 'umala | 'umala | kumala | kumala | camote |
Bibliografio
- BELICH James; 1996; Making Peoples, a history of the New Zealanders; Penguin; Aŭklando; 497p.
- CHURCHWARD Maxwell; 1953; Tongan Grammar; Vava'u Press; Tongo; 305p.
- CHURCHWARD Maxwell; 1973; A New Fijian Grammar; Government Press; Fiĝio; 94p.
- DROLLET Miĉael; (ĉ 1977); Cook Islands Directory & Guide Book; Rarotonga; Kuk-Insularo; 175p.
- FOX Brian; 1994; Dictionary of New Zealand Expressions into Esperanto; Aŭklando; 32p.
- HAIRUL Awang Sudjai; 1992; Kamus Times [Malaja Vortaro]; Times Ed Co; Malajzio; 879p.
- HARRY & GUELTING; 1990; Aŭstralia-Esperanta Vortaro, 3a eldono; AEA; Sidnejo; 54p.
- LEWIS David; 1978; The Voyaging Stars, secrets of Pacific Island navigators; Collins; Sidnejo; 208p.
- MELEISEA (redaktis); 1983; Politics in Polynesia; Universitato de Sud-Pacifiko; Fiĝio; 262p.
- METGE Joan; 1976; The Maoris of New Zealand, 2a eldono; Routledge & Kegan Paul; Londono; 382p.
- MILNER G B; 1993; Samoan Dictionary, Samoan-English English-Samoan; Samoa House; Aŭklando; 465p.
- NEALE Tom; 1966; An Island to Oneself [Korala insulo en Kuk-Insularo]; Collins; Londono; 192p.
- NGATA Apirana (redaktis); 1928; Nga Moteatea [Maoria buŝa literaturo]; Reed; Aŭklando; 327p.
- NGATA Hori; 1993; English-Maori Dictionary; Ministry of Education; Wellington; 559p.
- SCHWIMMER (redaktis); 1968; The Maori People in the Nineteen-Sixties; Longman Paul; Aŭklando; 396p.
- SINCLAIR Keith; 1959; A History of New Zealand; Penguin; Britio; 320p.
- SUGGS Robert; 1960; The Island Civilizations of Polynesia; Mentor Books; Nov-Jorko; 256p.
- SUTCH William; 1966; The Quest for Security in New Zealand; OUP; Londono; 512p.
- TE RANGI HIROA; 1950; The Coming of the Maori; Whitcombe & Tombs; Wellington; 551p.
- TRYON D T; 1977; Say It In Tahitian; Pacific Publications; Sidnejo; 63p. WAITITI Hoani; 1962; Te Rangatahi [Instrulibro pri Maoria lingvo]; Dept of Educ; Wellington; 216p.
- WELLS John; 1978; Lingvistikaj Aspektoj de Esperanto; UEA; Roterdamo; 76p
- WILLIAMS Herbert; 1971; A Dictionary of the Maori Language [Maoria-Anglen]; Wellington; 507p.
- Diversaj aliaj vortaroj pri Polineziaj lingvoj en lokaj bibliotekoj.
|
 |