Fakaj eventojde Aldone al la jam ekzistantaj multaj eroj jam raportitaj.
Faka forumo - partoprenis 15 -20 personoj, kiuj reprezentis dekon da Fakaj Asocioj (i.a. IFEF, UMEA, Monda Turismo, TEJA, SEL, ISAE, Amikaro Bruno Groening), kiuj faris mallongajn prezentaĵojn. Gvidis UEA-estrarano pri faka agado, A. Wandel, kiu diskutis la rolon de UEA kaj ĝiajn servojn por la Fakaj Asocioj kaj elstarigis du temojn: A - la rolon de FAj en la kampanjo 2000 B - la novan koncepton de fakaj eksteraj rilatoj - kontaktoj kun NROj kaj aliaj internaciaj organizaĵoj surbaze de komunaj fakaj interesoj kaj pri la lingva problemo. Oni laŭdis la fakan agadon de UEA en la lasta tempo, kaj esprimis la peton havi pli da spacon en la revuo E-o, kaj pli da tempo por la Faka Forumo en Montpeliero. La planitaj 15 minutoj transformiĝis al 45 pro la interesiĝo kaj la multaj demandoj de la aŭskultantoj. Laŭ "Interredaktore" |