ADELAJDO
La 82a Universala Kongreso de Esperanto




Kongresaj Tekstoj

  • La Lumilo

    Jen la tiujara nomo de la ĉiutaga kongresa gazeto de la 82a UK. Plena kun la plej novaj informoj rekte el Adelajdo.

  • Antaŭparolo de la prelegoj - de Amri Wandel

    La antaŭparolo de la estrarano pri faka kaj scienca agado el la de UEA eldonita libroforma prelegaro.

  • Hiperteksto kaj la Tut-Tera Teksaĵo - de John Wells

    Jen la plena teksto de la atentinda kongresa prelego de John Wells pri kelkaj tre teĥnikaj aspektoj de Ciberkosmo. Interalie li priparolas la eblajn solvojn por Esperantaj supersignoj en TTT-ejoj.

  • La Maorioj de Nov-Zelando - de Brian Fox

    Oni nomis la Polinezianojn La Vikingoj de la Sunleviĝo. Ili esploris Pacifikan Oceanon jam trimil jarojn antaŭ ol la Eŭropaj Vikingoj vojaĝis al Ameriko. Ili trovis ĉiun insulon en Pacifiko. La plej lasta kaj plej granda insularo, kiun ili malkovris, estas Nov-Zelando, kie tiuj Polinezianoj fariĝis la Maorioj, la unuaj homoj kiuj setlis en tiu lando.

  • La malbela jarcento - de Ronald Gates

    Kiam ekonomikisto elektas prelegi ne pri sia propra fako, sed pri aferoj estetikaj, la aŭdantaro rajtas iom levi la brovojn. Kiam tiu sama ekonomikisto aŭdacas proponi la tezon, ke, kiom koncernas la artojn, tiu ĉi jarcento, la dudeka de la kristana epoko, estas unu el la plej malbelaj, tiam la skeptikecon eble anstataŭos aktiva malkonsento.

  • Ekonomiko laŭ Konfuceo - de LEE Chong-Yeong

    Ekonomia evoluo dependas ne nur de bone funkciantaj ekonomia sistemo kaj ekonomia politiko, sed ankaŭ de la kulturo de la popolo kaj socio. La kulturo de socio devenas ĉefe de ties religio. Pro tio, Alfred Marshall, brita ekonomikisto, studinte la pasintan ekonomian historion, konkludis, ke bona harmonio inter ekonomiaj principoj kaj la religia etiko estas nepre bezonata kondiĉo por ekonomia evoluo.

  • Patrick White - Vivo kaj verko - de Trevor Steele

    Patrick White, la sola aŭstralia gajninto de la Nobela literatur-premio, estas la pridisputata giganto de la literaturo de sia kontinento en la dudeka jarcento. Eble oni juĝos lin unu el la grandaj figuroj de la tuta anglalingva literaturo de nia epoko. Same eblas, ke oni juĝos lin dekadenca romantikulo, kies verkoj ne povas intelekte nutri posteulojn, ĉar ili tro dependas de la ekstreme subjektiva kaj mizantropa talento de unu specifa homo. Mi supozas, ke li estas malmulte konata al parolantoj de aliaj lingvoj, do mi unue skizos la vivon de tiu netipa aŭstraliano, kies evoluo tamen spegulis iomagrade ŝanĝojn en la kulturo de lia lando.

  • Nova! Etnomatematiko - Plibonigilo por multkultura edukado - de Alan Bishop

    Ankaŭ mi ricevis apartan instruadon pri matematiko kaj forte interesas min la speciala situacio pri matematika kaj scienca edukadoj. En ĉi tiu parolado mi volas diskuti plurajn ideojn pri la multkultureco de matematiko kaj pri la plibonigo de multkultura edukado ĝenerale, bazata precipe sur la nova ideo, kiu nomiĝas "etnomatematiko".

  • Konversacia Rondo - de Andreo Pettyn

    Unu el la plej bonaj prononcantoj de Esperanto estas sendube la profesia radiparolisto Andreo Pettyn. Regule li okazigas "Konversacian Rondon" en la UKoj - tiel ankaŭ nun en Adelajdo. Jen teksto el la Pol-Radia TTT-ejo pri lia libro "Esperanto-Fonetiko en Praktiko", kiu ja konsistigas la prononcan bazon de tiuj rondoj.

  • Nova! La spacmisio al Marso - de Amri Wandel

    Mallonga raporto de la novaĵoj pri la spacmisio al la planedo Marso, kiu hazarde koincidis kun nia kongreso.


Raportoj


Dediĉe al la kongresa moto

  • Nova! Revon havas mi

    Jen emocia traduko de la kompleta tutmonde fama parolado de Martin Luther King junior sur la ŝtuparo de la Linkolna Memorejo (Vaŝingtono D.C) en la jaro 1963-a. Do jen teksto tre konvena al nia tiujara kongresa moto -
    Toleremo kaj justeco en multkultura socio


Pri Adelajdo


Kongresaj Informoj


Aliaj gravaj TTT-ejoj

  • Nova! 53a Junulara Kongreso en Asizo

    Ĉio - iom teksteca - pri la preskaŭ samtempe okazanta kongreso en Asizo, Italujo. Do virtuale vi povas viziti du kongresojn samtempe!

  • Aŭstralia Esperanto-Asocio

    Kelkaj pliaj informoj kaj retpoŝtaj adresoj de niaj Aŭstraliaj samideanoj. Fakte mi el tiu TTT-ejo ĉerpis La Lumilon por rearanĝi ĝin tie ĉi.

  • UEA

    Ĉio pri UEA.

  • Pejno Simono

    Ampleksa ligaro estas trovebla en la TTT-ejo de Pejno Simono. Li stokas tamen nur ligojn al vere pintaj TTT-ejoj, do vi ne malŝparos vian tempon. Cetere, ĉe li troviĝas ankaŭ kolorfoto de Zamenhofo kaj multe da aliaj interesaĵoj.

  • (Pola Radio)

    Ĉe Pola Radio vi trovos vere imponan nombron da manuskriptoj el ties por-Eŭropaj elsendoj pri aktualaj evoluoj en kaj ĉirkaŭ Polujo. Tamen estas ankaŭ multaj E-temoj. Temas pri unu el la plej grandaj TTT-ejoj de Esperantujo. (FERMITA)


La fone ludanta versio de la himno "La Espero", de Mënil-Zamenhof, estas verkita de S-ro Dimitár Terziev, el Bulgario. Ĝin enkomputiligis Jesuo de las Heras, kiu afable permesis ĝian uzon tie ĉi.