Antaŭparolo de la prelegoj


de Amri Wandel


Esperanto estas unika fenomeno en la soci-kulturo de lingvoj, kaj la Internacia Kongresa Universitato estas unika institucio ene de la fenomeno Esperanto. Ĝi rekte ligiĝas al la rolo de Esperanto en la scienco kaj en universitata instruado.

La nuntempa scienca kaj akademia mondo pli kaj pli uzas la anglan kiel laborlingvon kaj por internaciaj kaj ofte ankaŭ naciaj aranĝoj. Tio tamen ofte malhelpas la progreson de la scienco, kiu bezonas la liberan interŝanĝon de scioj kaj spertoj sur la persona nivelo. Sciencistoj el ne-angla-parolantaj landoj ofte spertas la lingvajn barojn, kiam ili provas raporti pri sia esploro en internaciaj forumoj. Kontraŭe, universitata instruado kutime okazas en la nacia lingvo, kaj ekzistas do lingva breĉo inter la instrua kaj laborakonferenca nivelo.

Tiujn malavantaĝojn povas solvi Esperanto kiel internacia komunika lingvo, kaj la Internacia Kongresa Universitato (IKU) estas unu el la plej famaj kaj longdaŭraj institucioj en la Esperanto komunumo, kiuj okupiĝas pri universitat-nivela instruado. Ĉiujare ĝi ofertas al centoj da aŭskultantoj kadre de la Universala Kongreso ĉirkaŭ dek prelegojn de spertuloj, akademianoj en siaj fakoj, pri tre diversaj temoj, variantaj de astronomio ĝis ekonomio, de komputiko ĝis literaturo.

En la pasintaj jaroj UEA klopodis eldoni la tekstojn de la prelegoj - kutime post la kongreso. Ofte en internaciaj sciencaj konferencoj, kaj ankaŭ en ordinaraj universitataj kursoj, la teksto de la prelegoj estas haveblaj dum la konferenco, antaŭ la prelegoj.

Ĉifoje UEA eksperimente provas sekvi tiun metodon, ofertante la IKU tekstojn komence de la kongreso, haveblaj al ĉiuj kongresanoj (ne nur al la partoprenantoj de la IKU) per la Libroservo. Tio ebligos al la aŭskultantoj utiligi la tekstojn por prepariĝi kaj pli bone sekvi la prelegojn. Tio ankaŭ ebligos al la kongresanoj kiuj ne povas viziti ĉiujn prelegojn tamen konatiĝi kun la enhavo. En tiu ĉi broŝuro vi trovos la tekstojn de tiuj IKU prelegantoj kiuj liveris siajn tekstojn antaŭ la UK. Estonte UEA planas regule aperigi la tekstojn de la IKU prelegoj broŝurforme, kadre de fak-scienca serio, kio garantios la aperon de la tekstoj kaj provizos regulan dokumentadon por la IKU.

Ĉiuj scias, ke tre malfacila laboro estas redakti la tekstojn rete ricevitajn el diversaj landoj en malsamaj programoj. Mi elkore dankas al Choe Taesok, kiu pacience paĝaranĝis la tutan prelegaron.

Mi deziras al vi interesajn kaj klerigajn prelegojn en la unua aŭstralia IKU.

(Estrarano pri faka kaj scienca agado)