Adelajdo kaj Rusio




La ĉi-jara 82-a Universala Kongreso okazos en urbo Adelajdo en Suda Aŭstralio. Tre interesa kaj vizitinda urbo. Por tiuj, kiuj ne kapablos viziti la urbon, estus interese almenaŭ "viziti" ĝin virtuale, aŭ spekti filmojn, turismovarbilojn kun ties vidindaĵoj.

Mi volus rakonti pri unu kuriozaĵo, valoraĵo, kiu ekzistas en la urbo Adelajdo. Precipe interese tio estos por tiuj, kiu interesiĝas pri Rusio, ties historio, kulturo, ekonomio, nuna vivo, scienco, literaturo kaj lingvo ktp.

Antaŭnelonge mi ekvidis en unu el "por la rusoj / ruslingvuloj" novaĵgrupoj anoncon pri sufiĉe nova servilo [TTT-ejo] "RUSOFILIO" [originale: "Russophilia"]. Mi decidis viziti ĝin kaj ekmiregis pri ties riĉaĵoj. Farita kun granda zorgo kaj amo al Rusio, al ties popoloj, kulturo, lingvo kaj literaturo ktp., la informilo estas valorega fonto pri historio, kulturo ktp. de tiu ĉi lando - precipe por tiuj, kiu interesiĝas pri la demandoj, por ĵurnalistoj, por ĉiuj, kiu verkas pri Rusio, pri rusiaj temoj.

Aparte, en la kolekto / informilo estas multe da mencioj [pli ol 800 ligoj al aliaj TTT-ejoj kaj prapaĝoj].

[...]*

Jen tiu ĉi interesa kuriozaĵo de la ĉi-jara ĉefurbo de Esperanto:

http://dove.net.au/~rabogna/russian/russian1.htm

Do, se vi interesiĝas pri Rusio kaj pri ĉio, kio rilatas al Rusio, bonvolu viziti la TTT-ejon, konatiĝu, uzu kaj - laŭeble - aldonu, pliriĉigu la enhavon de tiu ĉi mirinda fonto de informoj pri moderna kaj antikva Rusio.

NikSt (Rusio)

*mallongigite