|
Adelajdaj avertoj
- Oni ne rajtas kunporti ion ajn biologian al Aŭstralio. Tiu regulo inkludas ĉiujn bestojn, plantojn, semojn kaj ĉiuspecan manĝaĵon - eĉ dumvojaĝan manĝaĵon por si mem.
- La trafiko sur la Adelajdaj stratoj cirkulas Britmaniere, do inversflanke al la veturmaniero en Usono kaj ekster-Brituja Eŭropo. Do estu tre memgarda, transironte la straton. Aliflanke la trafiko en Adelajdo estas relative trankvila, ekzemple tute ne kiel en Parizo.
- La matenmanĝo ne estas inkludita en la ĉambroprezo de hoteloj. Normale estas haveblaj tri diversampleksaj variaĵoj de matenmanĝo kun respektive diverĝantaj prezoj. Tamen plej malaltekoste estas forlasi la hotelon por matenmanĝi. Estas ĉie sufiĉe de restoracioj, kiuj surtabligas matenmanĝojn. Ekzemple kontraŭ 5 Aŭstraliaj dolaroj vi ricevos eksterhotele tion, kio hotele kostas 20 dolarojn.
- Ne forgesu ŝanĝi iom da mono jam en la flughaveno por pagi vian taksion.
(Laŭ intervjuo en Radio Aŭstrio Internacia.)
|
 |