Iom pri la historio de barlastonaj someraj festivaloj
Domo 'Estoril': unu el du principaj domoj

En domo 'Estoril' situas studo- kaj tre komfortaj dormo-ĉambroj.

Somerlernejo komenciĝis en 1960 kaj ekde tiam seninterrompe okazas aŭguste en Barlaston. Kunlanĉis la tradicion i.a. John Wells, Horace Barks kaj Marjorie Boulton: ĉi-lasta dum 25 jaroj zorge kaj ame flegis la somerlernejon. 

En 1992 ekrespondecis pri la lernejo Paul Gubbins, kiu daŭrigis la boulton-an principon, ke partoprenu eminenta nebrita esperantisto. En la daŭro de la jaroj riĉigis la barlastonajn programojn i.a. Gerrit Berveling,  Renato Corsetti, Bert de Wit, Georgo Kamaĉo, Lena Karpunina, Jacques Le Puil, Stefan MacGill, Stefan Maul, Gianfranko Molle, Ionel Onet, Paul Neergaard kaj Spomenka Štimec.

Memevidente la somerlernejo, malgraŭ siaj tradicioj, adaptiĝis laŭ novaj instru-metodoj. Malpli emfazataj estas nun traduk- kaj aliaj gramatik- ekzercoj; preferataj estas praktikaj, paroligaj taskoj ebligantaj al esperantistoj facile orientiĝi en la multfaceta Esperanto-mondo. La nocio 'lernejo' cedis al 'festivalo' por speguli pli vastajn interesojn de partoprenantoj, kiuj deziras ne nur lerni sed ferii, ĝui la lingvon, simple pasigi la tempon kun aliaj esperantistoj.

Post 45 jaroj tamen daŭre karakterizas la someran festivalon varma, amika etoso … do estu bonvena en Barlaston!

Retroen al la ĉefpaĝo!