| Kion mi faros dum la somera festivalo? | ||||
|
Ĉefa celo de la somera festivalo estas paroli kaj paroladi en Esperanto. Vi uzos la lingvon ne nur en sed ankaŭ ekster la studsesioj, t.e. manĝante, promenante, ripozante (se vi deziras) en la apuda drinkejo. Krome, eĉ se vi ne partoprenos la kursaron sed ferios, vi tamen uzos la lingvon ekz. ĉe la manĝotablo. Krokodiloj ne bonvenas! La studsesioj celas la parolatan lingvon – egale,
ekz. ĉu vi diskutas Monatoartikolon, aŭskultas eron el
Pola Radio, analizas gramatikon, studas literaturon (sube), tradukas aŭ
ĝuas lingvo-ludojn. Pri tradukado: ĉiu grupo – progresanta, progresinta – havas almenaŭ unu gradigitan traduksesion. Tamen, se vi ne parolas la anglan aŭ ne volas traduki, ne timu: dum via grupo tradukas, la alia konversacias – do vi simple ĉeestas paralelan sesion kaj tiel profundiĝas en la lingvo. Krome,
el tage kvin studsesioj, unu ĉiam estas libera – por prepari
taskojn, esplori la bibliotekon, promeni, babili kun amikoj aŭ
fari puzlojn kaj kvizojn en la somerlerneja gazeto, la Barlastona
Balasto.
|
Oni ne ĉiam laboras en Barlaston! En 2003 gastis kaj kantis la itala kanzonisto Gianfranko Molle. Indas kunporti muzik-instrumentojn – aŭ ajnan talenton – por buntigi la distran vesperon en Barlaston! |
|||
| Retroen al la ĉefpaĝo! |
La
ĉi-jare rekomendata legaĵo estas La unuan fojon (Fondaĵo
Afriko de UEA: 2001) - mallongaj rakontoj kaj artikoloj de diversaj
afrikaj esperantistoj. Progresintoj legu la tutan libron;
progresantoj minimume sekciojn 1, 3, 5, 13. Ni diskutos la libron dum unu
el la sesioj! Libro mendeblas ĉe la libroservoj de UEA aŭ de tiu de Esperanto-Asocio de Britio. |
|||