| Bonvenigas vin la somera festivalo en Barlaston, Britujo ... | |||
|
Stude kaj lude en Barlaston ... 6a -12a de aŭgusto, 2005. Wedgwood Memorial College, Barlaston, Britujo (sidejo de Esperanto-Asocio de Britujo kaj de Biblioteko Butler). |
|
Laŭvola tut-taga promeno
gajigas la barlastonan etoson. De maldekstre: Joyce Bunting, Wolf Kruger,
Ian Mac Dowall, Derek Tatton kaj Donald Scott … sed ĉu ili ripozas,
aŭ ĉu ili perdis la vojon? |
|
![]() |
PAUL GUBBINS ... ... la ĉef’! Li respondecas pri la programo kaj pasigas la vintrojn, elpensante novajn diablaĵojn ... pardonu, taskojn ... por la somera festivalo. Kiam li ne barlastonumas li verkas studmaterialojn, i.a. la lernolibron Kunvojaĝu!, la vidbendserion Pasporto al la tuta mondo kaj dramojn (ekz. la kolekton Konto de l’ vivo). Krome li redaktas la revuon La Brita Esperantisto kaj kunredaktas la magazinon Monato. Li plurfoje premiiĝis en belartaj konkursoj de Universala Esperanto-Asocio, principe en la branĉo ‘teatro’, kaj instruis Esperanton en pluraj landoj, inkl. de Francujo, Hispanujo kaj Usono. Kiam li ne esperantumas, li preferas dormi. Aŭ eble ... |
||
|
ANGELA TELLIER …
… troveblas vespere en Barlaston
ĉe la vilaĝa drinkejo La Plumotufo (ŝi ne solas). Sian
duonpajnton da cidro ŝi meritas: Angela estas unu el la plej
laboremaj esperantistoj en Britujo. Trejnita fremdlingva instruisto,
ŝi kunverkis la modelan, multflanke laŭdatan infanan instruilon
Urso-kurso kaj preparas novan kurson por komencantoj. Ŝi estas brita
sekciestrino de ILEI kaj al Angela komisiis Esperanto-Asocio de Britio
respondecon pri edukaj afero … kaj ŝia klasĉambra pacienco
aparte kun progresantoj senlimas. Ho … kaj ŝi verkas la popularan
gazeton Barlastona Balasto. Jes … ŝi meritas sian plumotufan cidron! |
||
![]() |
FAMILIE FERIU ...
La 2005a somera festivalo estos la 45a sinsekva aŭgusta evento en Barlaston. Ĉi-jare ni invitas esperantistajn familiojn libertempi en Barlaston dum la festivalo (pri la ebleco surloke tend- aŭ ruldomumi petu informojn de Wedgwood Memorial College). Do, se vi ne volas aliĝi al unu el la kursoj, vi povos esplori piede la pejzaĝon aŭ viziti mondkonatajn ceramikejojn (vidu maldekstre Wedgwood-teleron). Do, anstataŭ dum la festivalo studi … kial ne ludi? Aŭ ambaŭ fari … tage ekskursi, vespere aŭskulti Esperanto-prelegon? Elektu vi … dum la 2005a somera festivalo en Barlaston! |
||
| Ĝisdatigita: 2004-12-15 | |||
|
Tri niveloj en 2005!! La somera festivalo konsistas el plur-nivela kursaro. Vi partoprenos en la progresanta grupo, se vi jam iomete studis Esperanton sed eble ne multe parolis aŭ praktikis la lingvon. Vi partoprenos en la progresinta grupo, se vi jam sufiĉe kompetentas kaj volas pliesplori la lingvon. Memevidente vi rajtas ‘pendoli’ inter la grupoj ... kaj en 2005 ni invitas spertajn esperantistojn dum la somera festivalo profiti de Biblioteko Butler por esplori la historion de Esperanto. Gvidos la gastpreleganto Ziko Sikosek - aŭtoro de Esperanto sen mitoj. |
Aliaj eventoj en Barlaston 21a-23a
de januaro,
2005:
Ni festivalu! Semajnfino por teatrumantoj kaj aliaj. 5a
de marto,
2005:
Mezlanda
E-tago Tago
por praktiki la lingvon. 14a-15a de majo, 2005: jarkunsido de Sennacieca Asocio Tutmonda en Britujo (SATEB). 21nd-23th October, 2005 Course-you-can! For beginners / post-beginners in Esperanto. |
|
| Kion mi faros dum la somera festivalo? | Iom pri la historio de Esperanto en Barlaston | Pliajn detalojn petu … aŭ skribu al Wedgwood Memorial College Barlaston Staffordshire ST12 9DG Britujo (+44 01782 372105 / 373427) |