|
La ideo, ke Esperanto helpas lerni aliajn lingvojn, estas tre malnova. Jam en la komencaj jardekoj de ĉi tiu jarcento oni interesiĝis pri ĝi kaj ekfaris eksperimentojn. Ĝi akiris vastan eĥon en la lastaj jardekoj ĉefe danke al la agado de prof-ro Frank en Germanujo. Prof-ro Frank havas multajn meritojn, sed inter la plej gravaj, laŭ mi, estas la fakto, ke li persone ne respondecas pri la enkonduko de la scienceca kaj pedagogieca termino "propedeŭtiko". Li ĉiam parolas pri "lern-faciligo". Pri tio fakte temas.
Ĉu la kono de Esperanto faciligas la lernadon de aliaj lingvoj?
Ĉi-terene la sekvantoj de la ideoj de prof-ro Frank, kaj ĉefe la "normalaj" esperantistoj, kunmetas aferojn, kiujn oni prefere ne kunmetu. Pro tio ni eble devas distingi malsamajn specojn de "lern-faciligo".
Ekzistas iu "ĝenerala lern-faciligo pro kono de lingvoj"
Estas vero (kiel asertas la literaturo pri ĉi tiu fako, sed kiel ni mem proprasperte povas konfirmi), ke studado pri iu ajn lingvo altigas la kapablon plustudi aliajn lingvojn. Mi kredas, ke pri tio ni povas ĉiuj konsenti. Cetere la subtenantoj de la latina ripetadis tion dum jardekoj, aŭ eĉ jarcentoj. La (neesperantistaj) subtenantoj de dulingveco asertas ĝuste, ke dulingvaj infanoj estas meznombre pli mense malfermitaj pri lingvoj kaj lingvaj fenomenoj, ktp.
Alivorte, ju pli oni okupiĝas pri lingvoj des pli facile oni lernas aliajn lingvojn. Tio validas por ĉiuj lingvoj kaj prilingvaj studoj. Alivorte, hungaro lerninta la latinan poste lernos la japanan pli facile ol unulingva hungaro, kiu neniam lernis fremdan lingvon. Same oni povas diri, ke dulingvulo en la mongola kaj la taĝika lernos la anglan pli facile ol unulingva mongolo.
Ĉar Esperanto estas lingvo inter la lingvoj, mi kredas, ke ni ĉiuj povas konsenti, ke lernado de ĝi efikas facilige almenaŭ same kiel lernado de iu ajn alia lingvo.
Alia vero, pri kiu ĉiuj lernintoj de Esperanto informas nin, estas, ke Esperanto estas relative facila. Je ĉi tiu punkto oni rajtas sin demandi: por kiu? Certe por italoj ĝi estas pli facila ol por japanoj. Ĉu ĝi estas por ĉiuj pli facila ol ĉiu ajn alia lingvo? Pri tio mi ne kapablas respondi kaj mi eĉ suspektas, ke ne. Sed certe ĝi estas (relative) facila.
Do, se Esperanto estas lingvo kaj se la studado de iu ajn lingvo donas iun lernfaciligon por poste lerni pliajn lingvojn, oni povas argumenti, ke indas por studentoj lerni Esperanton prefere ol lerni aliajn pli komplikajn lingvojn.
Oni rajtas argumenti, ke studado de Esperanto estas unuflanke relative "malmultekosta" el la tempa vidpunkto kaj aliflanke ĝi, almenaŭ kiel aliaj lingvoj, altigas prilingvajn kapablojn.
Ekzistas poste iu "lernfaciligo pro emocioj"
La fenomeno de sukcesa lernado de fremda lingvo estas tre komplika fenomeno. Kelkaj studantoj de la fenomeno malkovris finfine, ke la sinteno de la lernantoj, ilia rilato al la instruistoj, iliaj emocioj pri la lingvo, kiun ili studas, respondecas pri la sukceso almenaŭ same kiom la instru-metodo. Alivorte, oni povas provi instrui al vi la uzbekan aŭ la leceburgan per la plej modernaj metodoj kaj iloj, sed se vi malŝatas tiujn lingvojn, ties parolantojn, kaj la instruiston, vi neniam lernos ilin. Tio estas ankaŭ parto de nia komuna esperantista scio. Multaj el la plej bonaj esperantistoj, lernis Esperanton per aĉaj lernolibretoj, kiuj estus konsiderataj de pedagogiaj komisionoj netaŭgaj por instrui ion ajn. Tio klarigas, laŭ mi, ankaŭ la sukceson de la kursoj por lerni la hebrean en Israelo. Ne temas pri miraklo de la metodo (kiel la instruistoj mem en tiuj lernejo emas kredi), sed pri la granda deziro de la lernantoj lerni por integriĝi, por iĝi israelanoj.
En la nuna momento Esperanto kaj esperantistoj ja havas la entuziasmon por entuziasmigi lernantojn. Kie aliloke oni trovas instruiston, kiu proprakoste aĉetas la lastan eldonon de Asteriks kaj donacas ĝin al siaj lernantoj, kiu skribas al siaj eksterlandaj geamikoj por trovi korespondantojn por siaj lernantoj, kiu pretas akompani la lernantojn al aranĝoj, en kiuj la lingvo estas parolata, ktp.? Ĉiuj raportoj pri pasintaj eksperimentoj, raportas pri la granda entuziasmo de la lernantoj post la kursoj. ![[plu]](rechts.gif)
|
|
Estas parto de ĉi tiu emocia lernfaciligo la fakto, ke pro la facileco de la lingvo oni povas efektive komuniki en relative malmulta tempo kun homoj el multaj kulturoj, ktp.
Ekzistas fine "lingva lern-faciligo" aŭ "lernfaciligo pro la lingvo mem"
Alivorte, se mi jam studis la polan, poste mi povas utiligi miajn sciojn por studi la rusan pli facile ol mia amiko, kiu ne studis lingvon same parencan al la rusa, kiel estas la pola.
Multaj eksperimentoj, interalie tiuj de prof-ro Frank, provis pruvi tion rilate al Esperanto. Bedaŭrinde en ĉi tiu lasta speco de "lern-faciligo" Esperanto havas malsamajn efikojn en la malsamaj situacioj. Alivorte oni devas ne nur konsideri Esperanton sed ankaŭ la gepatran lingvon de la lernantoj kaj la trian lingvon, kiun ili lernos post Esperanto.
Ju pli la unua kaj la tria lingvoj estas samaj inter si kaj malsamaj rilate al Esperanto, des malpli Esperanto havas lernfaciligan valoron (en ĉi tiu mallarĝe lingva senco, kiun ni pritraktas nun). Alivorte se iu pruvas, ke Esperanto estas propedeŭtika por hungaroj, kiuj volas lerni la italan, oni ne rajtas el tio salti al la konkludo, ke ĝi estas propedeŭtika ankaŭ por italoj, kiuj volas lerni la anglan.
La svahila, el ĉi tiu lingva vidpunkto, estas multe pli propedeŭtika ol Esperanto, se la tria lingvo, kiun oni devas lerni, estas la runda.
Do, evitu, se vi samopinias, la disvastigon de la mito pri "absoluta propedeŭtikeco por ĉiuj lingvoj" surbaze de "sciencaj pruvoj", "universitataj eksperimentoj", ktp. ĉar simple tiuj eksperimentoj, se oni analizas ilin iom proksime, montras, ke efektive ili ne estas tiel pruv-kapablaj, kiel bedaŭrinde nia movada mitologio provas prezenti ilin (ĉu mi diru "sukcesis prezenti ilin"?).
Ĉar multaj el la laŭtaj "propedeŭtikistoj" estas okcidenteŭropanoj, kiu volas komprenigi al la publiko, ke Esperanto estas propedeŭtika por la angla (ĉar tiu estas la fremda lingvo, kiun oni nun volas studi), ĉefe al tiuj mi diras, ke ili estu prudentaj. Ĝenerale, pro pure teoria lingva komparo de la angla kaj Esperanto, mi ne sukcesas kompreni, per kio Esperanto devus helpi italon aŭ germanon lerni la anglan. Ĉu ĝi havas fonologian sistemon, mezan inter okcidenteŭropaj lingvoj kaj la angla? Ĉu ĝi havas fiksitan vortordon kiel la angla? Ĉu ĝia vorttrezoro...? Ktp.
Tio, tamen, neniel signifas, ke mi subtaksas la homojn, kiuj klopodas instrui Esperanton en la lernejo, aŭ, ke mi pensas, ke oni ne devas provi instrui Esperanton en lernejoj. Eĉ male. Mi pensas, ke oni rajtas paroli pri la du unuaj specoj de propedeŭtikeco, sed, ke oni devas ege prudenti pri la tria.
Mi ankaŭ ne subtaksas la faritajn eksperimentojn. Mi nur diras, ke ofte, tre bonintence, niaj movadanoj konfuzas eksperimenton, kiu nur celas pruvi, ke post unu-jara lernado de Esperanto oni povas paroli ĝin, kun eksperimento pri ĉi tiu lingva lernfaciliga valoro, kio estas io tute alia ol la fakto, ke Esperanto estas facila. Krome oni emas tro multe ĝeneraligi. "Esperanto estas propedeŭtika" signifas ofte, ke "Esperanto estas propedeŭtika por ĉiuj lingvoj en ĉiuj situacioj". Tio ne povas esti vera. Oni ne promesu miraklojn, kiuj poste ne efektiviĝos.
Konkludo
Estu fine dirite, ke la kialo de ĉi tiu artikoleto estas la verko de hungara instruistino kaj scienca esploranto pri lingvo-instruado, Katalin Smideliusz, kiu inter la okupiĝantoj pri ĉi tiu temo estis inter la unuaj, kiuj komprenis, ke oni devas reformuli la tro ĝeneralajn asertojn pri propedeŭtikeco, kaj, ke oni devas analizi la konkretajn kazojn. Ŝia verko "Analisi Comparativa del Lessico Italiano Esperanto ed Ungherese a Fini Didattici" (Kompara Analizo de la Itala, Esperanta kaj Hungara Vorttrezoro por Instruaj Celoj) estis eldonita en 1997-a en Milano de la itala eldonkooperativo COEDES. Ĝi estis konstruita laŭ tre rigora metodo kaj ĝi provas antaŭdiri la lernfaciligan econ de Esperanto por hungaro lernonta la italan. La verko estas akirebla tra la normalaj libroservoj, sed ĝi estas baze en la itala. Espereble Katalin eldonos en Esperanto la tutan disertacion: Parto de ĝi estas la verko ĉi tie menciita.
|